LADA Priora (ruse Лада Приора) estas la familio de la rusiaj superkompaktaj aŭtoj kun fronta transmisiilo, kiun AvtoVAZ produktis en 2007-2018. En modela vico ĝi anstataŭis la familion LADA 110 kaj estis sekvata de LADA Vesta.

LADA Priora
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti, Arguno (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Aliaj nomoj VAZ-2170 (limuzino)
VAZ-2172 (hatchback)
VAZ-2171 (kombiaŭto)
Produktkvanto pli ol miliono
Produktata 2007-2018 (limuzino)
2008-2015 (hatchback)
2009-2015 (kombiaŭto)
2010-2015 (kupeo)
Klaso superkompakta
Motoro kaj transmisio
Motoro 21114 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1596 cm³, 82 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21116 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1597 cm³, 90 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21126 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1597 cm³, 98 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21127 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1597 cm³, 106 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21128-26 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1774 cm³, 123 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21128-27 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1774 cm³, 130 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika, la 5-ŝtupa robota (AvtoVAZ)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 185 kg (2 612 lb) (limuzino)
1 185 kg (2 612 lb) (hatchback)
1 088 kg (2 399 lb) (kombiaŭto)
1 185 kg (2 612 lb) (kupeo)
Dimensioj
Longeco 4 350 mm (limuzino)
4 330 mm (hatchback)
4 330 mm (kombiaŭto)
4 210 mm (kupeo)
Larĝeco 1 680 mm
Alteco 1 420 mm (limuzino)
1 480 mm (hatchback)
1 480 mm (kombiaŭto)
1 435 mm (kupeo)
Veturalteco 165 mm
Benzin-kapacito 11,359 USgal (43 l)
Volumo de pakaĵujo 113,59 USgal (430 l) (limuzino)
117,292 USgal (444 l) (kombiaŭto)
Modeloj
Antaŭa modelo LADA 110 (limuzino)
VAZ-2112 (hatchback)
VAZ-2111 (kombiaŭto)
VAZ-21123 (kupeo)
Sekvanta modelo LADA Vesta (limuzino)
LADA Vesta SW (kombiaŭto)
vdr

Historio redakti

En aŭgusto 2004 en la aŭtoekspozicio en Moskvo oni anoncis ke la nova aŭto nomiĝos Priora[1]. Oni taskigis pri nomado la reklaman agentejon BBDO Instinct (Moskvo). Ĝi kreis liston el 250 variantoj, inter kiuj estis Prioritet (do Prioritato), sed ne Priora. La estro de merkatika sekcio Aleksandr Brediĥin diris, ke plaĉis al li tiu nomo, sed li konsideris ĝin tro longa por skribi ĝin sur la kofruja kovrilo kaj malkongrua al Lada, do li mallongigis ĝin ĝis Priora malgraŭ protestoj de la reklamistoj[2].

En septembro 2006 estis produktitaj tri unuaj aŭtoj[3]. La amasa fabrikado de la limuzinoj startis en marto 2007 kaj la 21-an de aprilo ili ekvendiĝis. Oni anoncis ke ĝi devos komplete anstataŭigi LADA 110. Unue oni diris, ke tio okazos en 2006[4], poste — ĝis julio 2008[5]. Komence estis fabrikataj nur limuzinoj en la versio Norma[6].

En junio 2007 komenciĝis produktado de diverskoloraj tegaĵoj por la interieroj[7].

En oktobro 2007 komenciĝis fabrikado de la aŭtoj kun ABS[8].

En februaro 2008 komenciĝis la amasa produktado de la hatchback-oj[9].

La 19-an de marto 2008 estis produktita la centmila aŭto — tio estis arĝento-griza hatchback en la versio Norma[10].

En septembro 2008 komenciĝis fabrikado de la aŭtoj de la versio Standart. Ili havis la 8-valvan motoron kun volumeno 1,6 litro kaj 80 ĉevalpovoj. Haveblis aerkuseno por la ŝoforo, la centra seruro distance regebla kaj elektre regeblaj glacoleviloj de la frontaj pordoj[11].

En oktobro 2008 en aŭtoekspozicio en Krasnodaro estis prezentita la kombiaŭta versio. Ĝia kofrujo havis volumenon nur 426 litroj, sed se faldi la postajn sidilojn ĝi grandiĝis ĝis 774. Ĝi havis la 8-valvan kaj 16-valvan motorojn po 1,6 litro[12]. La 27-an de majo 2009 komenciĝis ĝia produktado.

Komence de 2009 la familio Priora komplete forpremis en la fabriko la antaŭan modelon LADA 110. La lastaj du mil aŭtoj LADA 111 estis fabrikitaj en decembro 2008, post kio ĝi estis transdonita al la fabriko de la korporacio "Bogdan" en Ĉerkaso (Ukrainio)[13].

En aŭgusto 2009 en la ekspozicio Interavto (Moskvo) estis prezentita la limuzino Lada Priora Sport kaj anoncita akceptado de mendoj ekde la 1-a de septembro. Ĝi ricevis motoron je 125 ĉevalpovoj (je 27 pli ol kutime), postajn diskajn bremsojn, aerodinamikajn surmetaĵojn kaj sidilojn kun flankapogo[14]. Pro alta prezo ĝi estis ne tre populara. Rimarkindas ke ĝi estis oficiala aŭto de la sekurecservo de la aŭtokonkuro WTCC[15].

La 5-an de aprilo 2010 komenciĝis fabrikado de la aŭtoj kun defaŭlte instalita muzikilo. Tio estis la ĉefa aparato 2 DIN, integrita en la instrumenta panelo, kun 4 laŭtparoliloj, antena kablo kaj ekstera altsensiva anteno. Sur la motoro estis starigita brudampa kondensilo. Radioricevilo funkciis en la moduladoj AM kaj FM, ludigis la diskojn CD/MP3 kaj datumojn ricevitajn per USB aŭ poŝtelefono laŭ Bluetooth, kies konektilo situis en gantujo. Pere de Bluetooth kaj mikrofono, integritaj en la radioricevilo, ebligas respondi aŭ rifuzi vokojn kaj vidi la voknomojn sur la ekrano. Ekzistis du versioj: Normo kaj Lux[16].

En majo 2011 en LADA Priora aperis navigilo de GLONASS/GPS[17].

En junio 2011 en limuzinoj kaj hatchback-oj oni komencis instali la novan motoron VAZ-21116 (90 ĉevalpovoj, torda momanto 140 Nm) anstataŭ la antaŭe uzita VAZ-21114 (80 ĉevalpovoj, 120 Nm)[18].

La 26-an de januaro 2012 en la fabriko de la kompanio "Ĉeĉenavto" en Arguno (Ĉeĉenio) komenciĝis muntado de LADA Priora, kiuj venis forme de jam pretaj korpusoj[19]. Ili vendiĝis sole en propraj vendejoj de "Ĉeĉenaŭto" en Ĉeĉenio[20].

En majo 2012 oni oficiale anoncis ĉesigon de la fabrikado de la aŭtofamilio en 2016[21].

En aprilo 2013 en la aŭtoj aperis flankaj aerkusenoj por la ŝoforo kaj la fronta pasaĝero[22].

La 27-an de septembro 2013 estis oficiale prezentita la redezajnita versio[23].

La ĉefaj diferencoj:

  • plibonigitaj lumiloj;
  • aliforma krado de la radiatoro;
  • nova instrumenta panelo kun la 7-cola plurmedia ekrano kaj el pli bona plasto;
  • la nova trispoka stirilo;
  • la frontaj sidiloj kun plibonigita flankapogo;
  • aliformita centra plankotunelo;
  • la motoro 1,6 litro, 106 ĉevalpovoj (je 8 pli), torda momanto 148 Nm (je 3 pl);
  • elektra stirhelpilo;
  • rapidecregulilo.

Laŭmende aldoneblis: flankaj aerkusenoj, USB-ingo, Bluetooth kaj antaŭstarta varmigilo[24].

La 22-an de septembro 2014 komenciĝis fabrikado de la versio kun robota transmisio surbaze de la propra kvinŝtupa rapidumskatolo, en kiu estis uzataj elektrona regilo kaj elektraj plenumilojen[25] de la firmao ZF Friedrichshafen AG[26].

Ekde 2015 en ĉiuj aŭtoj de la familio estis uzata la mekanika 5-ŝtupa rapidumskatolo VAZ-2181 kun ŝnura transmisiilo.

En aŭgusto 2015 polico informis ke en Moskvo LADA Priora estas la plej ŝtelata rusia aŭto[27].

Post kiam en septembro 2015 aperis pli moderna kaj ne multe pli kosta LADA Vesta, populareco de LADA Priora grave reduktiĝis[28]. En decembro 2015 ĉesis fabrikado de la hatchback-oj kaj kombiaŭtoj. Malaperis la aŭtoj kun robota rapidumskatolo kaj motoro je 98 ĉevalpovoj. Plu produktataj estis nur limuzinoj en du subversioj de Norma kun la motoro je 106 cevalpovoj (1,6 litro) kaj mekanika rapidumskatolo. La diferenco inter la restintaj du versioj estis ke unu el ili havis elektran strihelpilon, hejtilojn de la frontaj sidiloj kaj klimatizilon[29].

La 21-an de aprilo 2017 estis fabrikita la miliona LADA Priora[30].

La 22-an de majo 2018 oni anoncis planon ĉesigi en julio 2018 fabrikadon de la familio, kies vendoj daŭre malkreskis[31]. Meze de julio 2018 en Interreto ekcirkulis foto de aŭto LADA Priora, kiu staris en muntejo de la fabriko kun alligitaj aerbalonetoj kaj afiŝo "La lasta!"[32] kaj la 16-an de julio oni oficiale konfirmis ĉesigon de la fabrikado[33]. La lasta korpuso estis veldita la 14-an de julio[34].

Diferencoj de LADA 110 redakti

VAZ-2110
 
VAZ-2110
 
LADA Priora
LADA Priora
 
 

LADA Priora estis kreita surbaze de VAZ-2110. Pri ĝia kreado okupiĝis teamo el 79 fakuloj, el kiuj 23 dediĉis al tio sian tutan tempon dum 2,5 jaroj. Okazis 950 ŝanĝoj, aperis pluraj novaj elementoj, por kies produktado AvtoVAZ aĉetis novan maŝinaron[35].

Ŝanĝiĝis la flankoj, kapoto, kovrilo de la kofrujo, lumiloj, krado de la radiatoro, fanditaj radodiskoj, pordoteniloj. La korpuso estis protektita kontraŭ korodo per zinka galvanizado, kio ebligis garantii neaperon de la traa korodo dum ses jaroj[36].

 
Instrumenta panelo

La interieron dezajnis la studio Carcerano (Italio)[37]. Aperis mola plasto, itinera komputilo sur la instrumenta panelo, subkubuta apogilo kun ujoj, pli altkvalitaj tegaĵoj, elektre regeblaj glacoleviloj, flankospeguloj kaj kofruja pordo. En la baza versio aperis aerkuseno por la ŝoforo, en la versio Lux ankaŭ por la fronta pasaĝero. Pliboniĝis bruizolado. Aperis pli pova motoro, pli efikaj bremsoj kaj pluraj komfortaĵoj kiel klimatizilo ktp.

Modeloj redakti

Limuzino redakti

La limuzino LADA Priora estis kreita surbaze de VAZ-2110. En januaro 2008 aperis 50 testaj aŭtoj de la luksa versio[38].

La ĉefaj diferencoj:

  • la kontraŭnebulaj lumiloj;
  • ABS;
  • aerkuseno por la fronta pasaĝero;
  • hejtiloj de la frontaj sidiloj;
  • plibonigita tegaĵo de la interiero;
  • elektre regeblaj glacoleviloj ĉe ĉiuj pordoj.

En julio 2015 aperis la dukolora limuzino kun blanka korpuso kaj nigra tegmento. Ĝi estis fabrikata nur en la luksa versio[39].

En februaro 2016 aperis la versio Standart, kiu havis la 8-valvan motoron (1,6 litro, 87 ĉevalpovoj), la 5-ŝtupan rapidumskatolon kun ŝnura transmisiilo, aerkusenon por ŝoforo, ABS, elektran strihelpilon, 13-colajn radodiskojn. Ĝi iĝis la plej ĉipa versio de la aŭto[40].

En junio 2016 aperis du specialaj versioj de limuzino — Lada Priora Black Edition kaj Lada Priora White Edition. Ili havis 15-colajn radodiskojn farbitajn samkolore kiel la korpuso, nigrajn pordoframojn, blankajn ripetilojn de la ĝirlumoj, dukolorajn tegaĵojn de la sidiloj kun alikoloraj kudrostrioj, nigrajn glaceajn enmetaĵojn en la salono, laton sur kofrujo. Krome ili havis klimatizilon, hejtilojn de la frontaj sidiloj, elektre regeblajn kaj hejtatatjn flankospegulojn, muzikilon[41].

Krom la amasa, ekzistis ankaŭ la plilongigita je 175 mm versio LADA Priora Premier (VAZ-21708). Ĝi ricevis 65 novajn elementojn, inkluzive 24 ĉe la korpuso. La aŭto estis fabrikata en la baza versio al kiu laŭmende aldoneblis: elektre regebla luko en plafono, muzikilo, klimatizilo kaj DVD-ludilo[42]. Oni anoncis ĝian aperon en decembro 2007[43]. Ĝi estis malgrandkvante (po 25-30 aŭtoj jare) fabrikata de la kompanio "Super-Avto" (Toljatti) ekde novembro 2008 ĝis 2012[15]. Ĝi havis la motoron VAZ-21128 (1,8 litro, 100 ĉevalpovoj), kontraŭnebulajn lumilojn, ABS, aerkusenon por la fronta pasaĝero, hejtilojn de la frontaj sidiloj, elektre regeblajn glacolevilojn ĉe ĉiuj pordoj, pli altkvalitajn tegaĵojn[44]. Ekde novembro 2014 en ĝi estis instalata pli pova motoro (1,8 litro, 120 ĉevalpovoj, torda momanto 165 Nm)[45].

 
LADA Priora Premier

Hatchback redakti

Hatchback (la interna kodo VAZ-2172) estis la profunde modernigita versio de VAZ-2112. Unuafoje oni prezentis ĝin en aŭtoekspozicio en aŭgusto 2004[46]. Dum ĝia dezajnado aperis 230 novaj elementoj[47].

La 24-an de septembro 2007 startis fabrikado de la unuaj dek aŭtoj por testi la produktoĉenon[48]. En januaro 2008 komenciĝis la fabrikado de 30 testaj aŭtoj[49]. La 12-an de februaro 2008 komenciĝis la amasa fabrikado[50]. Hatchback ricevis la 16-valvan benzinan motoron kun volumeno 1,6 litro, 98 ĉevalpovoj kaj torda momanto 145 Nm. En ĝi haveblis vakua fortigilo de la bremsoj de pli alta grandeco[51].

Ĝi estis fabrikata de 2008 ĝis 2015. Oni ne preparis por ĝi anstataŭaĵon.

En majo 2008 aperis la versio Lux. La ĉefaj diferencoj:

  • la frontaj kontraŭnebulaj lumiloj;
  • ABS (Robert Bosch GmbH);
  • aerkuseno de la fronta pasaĝero;
  • antaŭstreĉiloj de sekurzonoj;
  • hejtiloj de la frontaj sidiloj;
  • klimatizilo (Panasonic aŭ Halla)[9].

Kombiaŭto redakti

La kombiaŭto estis kreita surbaze de VAZ-2111 kaj celis anstataŭi ĝin. Ĝi estis unuafoje prezentita en oktobro 2008 en aŭtoekspozicio en Krasnodaro kaj la tutlanda prezentado okazis la 29-an de oktobro 2008 en la ekspozicio en Sankt-Peterburgo. La 16-an de decembro estis produktitaj la unuaj du aŭtoj[52]. La 11-an de marto 2009 startis fabrikado de 12 testaj aŭtoj[53]. La 27-an de majo komenciĝas la amasa fabrikado[54] kaj la 20-an de junio la aŭto ekvendiĝis[55][56][57]. Unuafoje en la historio de AvtoVAZ, la aŭto aperis nur en luksa versio[58].

En septembro 2009 komenciĝis eksportado de la kombiaŭto, vendata eksterlande kiel Lada 2171. La unuaj aŭtoj estis senditaj al Kazaĥio kaj Moldavio[59].

LADA Priora Coupe redakti

 
Prototipo de kupeo, prezentita en 2007

Tio estis la malgrandkvante fabrikata triporda versio, destinita por anstataŭi la similan modelon VAZ-21123 el la familio LADA 110. Por ĝi estis dezajnitaj 150 novaj elementoj. En aŭgusto 2007 ĝi estis prezentita en la ekspozicio Interavto (Moskvo) kiel jam produktata modelo. Oni diris, ke dum almenaŭ unu jaro ĝi estos plu fabrikata malgrandkvante[60]. En julio 2009 oni anoncis ke ĝi estos fabrikata malgrandkvante en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ[61].

La fabrikado komenciĝis la 18-an de januaro 2010[62] kaj ĉesis fine de 2014. En la baza versio haveblis: elektre regeblaj glacoleviloj, klimatizilo, lumsensilo, pluvosensilo, parkumilo, kontraŭŝtela blokilo, ABS, aerkusenoj por la ŝoforo kaj la fronta pasaĝero, hejtataj sidiloj, alarmosistemo kun centra seruro, la antaŭstreĉitaj frontaj sekurecrimenoj.

En 2013 aperis la versio LADA Priora Coupe SPORT kun la bufroj sporte dezajnitaj kaj sidilaj tegaĵoj el artefarita ledo. En decembro 2013 al la versio Sport aldoniĝis la versioj Norma kaj Standart[63]. Entute estis produktitaj ĉirkaŭ 2500 LADA Priora Coupe[15].

LADA Priora CNG redakti

 
Priora CNG (LNG-versio)

En aŭgusto 2007 en la aŭtoekspozicio Interavto (Moskvo) estis prezentita LADA Priora CNG, kiu kombinis konsumadon de LNG kaj benzino kiel rezerva fuelo[64]. AvtoVAZ agnoskis, ke temas pri koncept-aŭto kaj la amasa fabrikado ne estas planata[60]. En 2014 oni oficiale kaj definitive rezignis je tiu ideo[65].

Sekureco redakti

Autoreview Car Assessment Program
 
Sekureco de pasaĝeroj

(fronta kolizio)

5,7 poentoj el 16
Testita modelo:

LADA Priora (2007, normala versio)

Autoreview Car Assessment Program
 
Sekureco de pasaĝeroj

(fronta kolizio)

10,6 poentoj el 16
Testita modelo:

LADA Priora (2007, luksa versio)

Sekve de kolizia testo fare de la rusia magazeno Autoreview laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program) en 2007 LADA Priora ricevis 5,7 poentojn el 16, do gajnis 2 stelojn. La luksa versio danke al pli fortika korpuso kolektis 10,6 poentojn el 16, do ricevis 3 stelojn, proksimiĝinte laŭ sekurecnivelo al Renault Logan (12 poentoj) kaj Chevrolet Lanos (10,5)[66].


Testo de AvtoVAZ
 
Sekureco de pasaĝeroj

(fronta kolizio)

10,56 poentoj el 16
Testita modelo:

LADA Priora (2008)


En oktobro 2008 finiĝis perfektigo de la aŭto, kiu komenciĝis en januaro kaj celis altigi ĝian sekurecon ĝis la postuloj de EuroNCAP[67]. Estis ŝanĝitaj ĉirkaŭ 20 elementoj, plejparte en la antaŭa parto de la korpuso[68][69].

Post perfektigo de la sekurecsistemo en novembro 2008 AvtoVAZ aranĝis publikan teston, dum kiu la aŭto gajnis 10,56 poentojn el 16 pro la fronta kolizio[70] kaj 13 pro tiu flanka. Do ĝi kolektis sume 23,56 poentojn[71], dum por ricevi kvar stelojn necesas kolekti 24. Rondiginte la ciferon, laŭ tradicio de EuroNCAP, oni povas diri ke fino de 2008 LADA Priora havis kvar poentojn[66].

En tiu tempo ĝi estis la plej sekura el ĉiuj aŭtoj de AvtoVAZ[72].

En aŭgusto 2009 la rusia aŭtomobila magazeno Za ruljom aranĝis teston dum kiu limuzino LADA Priora koliziis kontraŭ vojbarieron ĉe rapideco 90 km hore je angulo 20 gradoj. La korpuso deformiĝis, malfermiĝis la sola (ŝofora) aerkuseno, sed la ŝoforo kaj pasaĝeroj havus nur malgravajn frapvundojn[73].

Aŭtosporto redakti

LADA Priora WTCC redakti

LADA Priora WTCC
 
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Klaso limuzino
Motoro kaj transmisio
Motoro la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1998 cm³, 275 ĉevalpovoj; Opel C20XE)
Transmisio la 6-ŝtupa Hewland
Pezo kaj povumo
Pezo 1 150 kg (2 535 lb) (kun piloto)
Dimensioj
Benzin-kapacito 13,20 USgal (50 l)
Modeloj
Aliaj modeloj LADA Priora
 
vdr

LADA Priora WTCC estis la aŭto, preparita de la teamo Lada Sport por partopreni en World Touring Cars Championship, la mondkonkuro, en kiu konkuras la aŭtoj faritaj surbaze de la amase fabrikataj modeloj.

AvtoVAZ prezentis respektivan peton en 2008 kaj samtempe subskribis kontrakton kun la kompanio "M Tech" (Germanio). La rusia komercisto kaj piloto Viktor Ŝapovalov surbaze de la teamo City Sport kreis la teamon Russian Bears Motosport, kiu poste transformiĝis je la teamo Lada Sport (AvtoVAZ). En 2008 al la teamo aliĝis Jaap van Lagen (Nederlando) kaj la rusia piloto Kirill Ladigin. En julio 2009 la aŭto unuafoje partoprenis en la sepa etapo de WTCC en Portugalio, stirata de la piloto James Thompson (Britio), kiu anstataŭis Viktor Ŝapovalov kiel teamestro[74][75].

Oni uzis la motoron Opel C20XE kun gisfera bloko de la cilindroj. Ĝi estis produktata de 1990 ĝis 1998, sed plu uzata en la konkuroj pro sia alta fidindeco.

Motoro benzino
Tipo de motoro R4
Povo (kwt / ĉevalpovoj) 202/275
Marko de motoro Opel C20XE
Diametro de cilindro (mm) 86,0
Iro de piŝto (mm) 86,0
Volumeno (cm³) 1998
Cilindroj / valvoj 4/16
Rapidumskatolo Hewland, 6-ŝtupa
La ĉefa rapidumo 3,6
Fronta suspensio sendependa, risorta, McPherson
Posta suspensio endependa, risorta, McPherson
Bremsoj AP Racing
frontaj / postaj дисковые, вентилируемые 330 mm
Pneŭmoj Yokohama, 240/610 R17
Radodiskoj OZ, 9x17
Benzinujo, litroj 50
Fuelo benzino kun oktana indico 102 kun bioaldonaĵoj

Aliaj versioj redakti

Somere de 2010 la teamo Master-sport kreis buggyen-version forme de kupeo kun meze lokita motoro kaj posta transmisiilo surbaze de Lada-korpuso kaj memfarita skeleto el tuboj. Ĝi havis kelkajn versiojn de la motoro (ĉefe de VAZ)[15].

Vendado redakti

Jaro Vendoj LADA Priora
2007 57 823[76]
2008 127 252[77]
2009 99 473[78]
2010 125 235[79]
2011 138 697[80]
2012 125 951[81]
2013 67 687[82]
2014 47 818[83]
2015 28 507[84]
2016 17 553[85]
2017 15 002[86]
2018 8 268[87]

En 2009[88] kaj 2012[89] LADA Priora estis la plej vendata aŭto en Rusio.

Dum la tuta jardeko de produktado la plej grandaj vendoj okazis en jenaj urboj (laŭ malaltigo de la vendoj): Maĥaĉkalo, Grozno, Samaro, Krasnodaro, Moskvo[90].

Speciale populara LADA Priora estis en Dagestano kaj aliaj regionoj de Nord-Kaŭkazia federacia regiono. La kaŭkazanoj (plejparte junuloj) aĉetadis nigrajn kaj blankajn aŭtojn kaj preskaŭ ĉiam perfektigis ilin: fumigis la glacojn, ekstreme malaltigis veturaltecon, anstataŭigis lumilojn per tiuj ksenonaj ktp. Ili aprezis la aŭton pro ĝia malalta prezo, alta kaj rapide kreskanta rapideco, malmultekosta kaj simpla priservado, ebleco grave kaj ĉipe redezajni ĝin kaj kaze de neceso rapide vendi[91]. Post anonco de ĉesigo de ĝia produktado en Dagestano oni eĉ planis kolekti monon por starigi monumenton al la amata aŭto[92].

En populara kulturo redakti

En Norda Kaŭkazo LADA Priora iĝis parto de folkloro. Aperis multaj ŝercaj poemoj, desegnoj kaj parolturnoj, kiuj temis pri tiu aŭto kaj ĝiaj posedantoj[91].

En septembro 2015 la populara rusia repisto Timati publikigis muzikfilmeton "Baklaĵan" (ruse Баклажан; Melongeno), en kiu li ludis kaŭkazanon Tejmuraz, veturanta en LADA Priora de la melongena koloro, tiom ŝatata de la kaŭkazanoj. La aŭto ludas gravan rolon en la filmeto, interalie ĝin atakas parencoj de lia koramikino. Krome en la kanto haveblas frazo, aludanta la kaŭkazajn kutimojn al malaltigo de veturalteco: ruse Чем выше горы, тем ниже приоры (Ju pli altas la montoj, des pli malaltas Prior-oj). En unu semajno la filmeto kolektis pli ol milionon da trarigardoj (en septembro 2019 — 183 milionojn)[93].

En 2016 aperis muzikfilmeto de la dagestana grupo Mr. НЁМА kunlabore kun la grupo ruse Домбай kiu nomiĝis ruse Лада-Приора (Lada Priora) kaj post duonjaro jam havis tri milionojn da trarigardoj (en septembro 2019 — 6,4 milionojn). En aŭgusto 2018 post anonco de baldaŭa ĉesigo de ĝia fabrikado, la dagestana videoblogisto Omar Alitubajev faris muzikfilmeton en repo-stilo, en kiu li adiaŭis LADA Priora[94].

Famaj veturantoj redakti

En septembro 2010 la rusia ĉefministro Vladimir Putin post provi la aŭton kritikis ĝin kiel tro bruan kaj ne sufiĉe povan, laŭdinte LADA Kalina[95].

En oktobro 2010 la prezidanto de Venezuelo Hugo Chávez dum sia vizito en Moskvo ŝoforis la ruĝan LADA Priora, kiun li poste laŭdis[96].

La 30-an de junio 2018 la reganto de Nord-Koreio Kim Ĝong-un vizitis milittrupon N 1524, veturante en verda LADA Priora, kion atentis tutmondaj amaskomunikiloj[97].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. LADA Priora (ВАЗ 2170): все подробности о новинке (ruse). AutoNavigator.ru (2004-08-11). Alirita 2019-09-03.
  2. Как было придумано название «Лада Приора»? (ruse). Wroom.ru (2018-05-23). Alirita 2019-09-04.
  3. Выпущены первые авто Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2006-09-26). Alirita 2019-09-03.
  4. Lada Priora сменит «десятки» уже в 2006 году (ruse). AutoNavigator.ru (2005-02-18). Alirita 2019-09-03.
  5. Илья Фишер (2007-05-11) Здравствуй, сестра! (ruse). AutoNavigator.ru. Alirita 2019-09-03.
  6. Сергей Шевченко (2007-08-01) Lada Priora — очередной российский бестселлер (ruse). AutoNavigator.ru. Alirita 2019-09-03.
  7. Lada Priora стала цветной (ruse). AutoNavigator.ru (2007-06-21). Alirita 2019-09-03.
  8. Начата продажа седанов Lada Priora с АБС (ruse). AutoNavigator.ru (2007-10-30). Alirita 2019-09-03.
  9. 9,0 9,1 ВАЗ начинает выпуск Lada Priora в комплектации «стандарт» (ruse). AutoNavigator.ru (2008-10-07). Alirita 2019-09-03.
  10. Выпущена 100-тысячная Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2008-03-20). Alirita 2019-09-03.
  11. Lada Priora хэтчбек: климат априори (ruse). AutoNavigator.ru (2008-08-21). Alirita 2019-09-03.
  12. Lada Priora с кузовом «универсал» представлена в Краснодаре (ruse). AutoNavigator.ru (2008-10-13). Alirita 2019-09-03.
  13. АВТОВАЗ прекратил выпуск Lada 111 (ruse). Za ruljom (2009-02-05). Alirita 2019-09-02.
  14. На спортивный седан Lada Priora Sport начали принимать заказы (ruse). AutoNavigator.ru (2009-08-28). Alirita 2019-09-03.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Прощай, Priora (ruse). Motor.ru (2018-05-29). Alirita 2019-09-04.
  16. Lada Priora получила штатную аудиосистему (ruse). AutoNavigator.ru (2010-04-07). Alirita 2019-09-04.
  17. Первые Lada Priora с ГЛОНАСС/GPS пошли в продажу (ruse). Kolesa.ru (2011-06-06). Alirita 2019-09-04.
  18. Lada Priora стала мощнее (ruse). AutoNavigator.ru (2011-06-28). Alirita 2019-09-04.
  19. В Чечне стартовало производство Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2012-01-27). Alirita 2019-09-04.
  20. "Чеченавто" открыл сборочное производство автомобилей Lada Priora (ruse). Motor.ru (2012-01-27). Alirita 2019-09-04.
  21. Выпуск Lada Priora будет прекращён через четыре года (ruse). AutoNavigator.ru (2012-05-17). Alirita 2019-09-04.
  22. Lada Priora получила боковые подушки безопасности (ruse). AutoNavigator.ru (2013-04-12). Alirita 2019-09-04.
  23. Обновленная Lada Priora — фотогалерея (ruse). AutoNavigator.ru (2013-09-24). Alirita 2019-09-04.
  24. Альберт Фадеев (2013-09-23) Lada Priora 2013: Третье дыхание (ruse). AutoNavigator.ru. Alirita 2019-09-03.
  25. ВАЗ скоро приступит к производству Lada Priora с роботизированной КПП (ruse). AutoNavigator.ru (2014-07-28). Alirita 2019-09-03.
  26. Александр Круглов (2014-09-09) Стартовал выпуск модели Lada Priora AMT с роботизированной коробкой (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-09-02.
  27. Mazda 3 и Lada Priora — самые угоняемые автомобили в Москве (ruse). AutoNavigator.ru (2015-08-13). Alirita 2019-09-04.
  28. Андрей Говоров (2015-12-30) АВТОВАЗ прекратил принимать заказы на хэтчбек и универсал Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru. Alirita 2019-09-04.
  29. Андрей Говоров (2016-01-06) Количество комплектаций Lada Priora сокращено до минимума (ruse). AutoNavigator.ru. Alirita 2019-09-04.
  30. С конвейер "АвтоВАЗ" сошел 1-миллионный экземпляр LADA Priora (ruse) (2017-04-24). Arkivita el la originalo je 2019-09-02. Alirita 2019-09-02.
  31. Владимир Штанов (2018-05-22) Lada Priora будет снята с производства в июле (ruse). Vedomosti. Alirita 2019-09-02.
  32. Андрей Полухин (2018-07-16) В Сети появилось фото последнего кузова Lada Priora (ruse). Rossijskaja gazeta. Alirita 2019-09-02.
  33. Юрий Зубко (2018-07-16) АвтоВАЗ подтвердил, что Lada Priora снимают с производства (ruse). Rossijskaja gazeta. Alirita 2019-09-02.
  34. Модель "Лада Приора" снимают с производства (ruse). AutoNavigator.ru (2018-07-17). Alirita 2019-09-04.
  35. Игорь Моржаретто (2007-05-01) Рождение «Приоры» (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-03.
  36. Никита Котровский (2011-02-15) Вторые руки: Lada Priora (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-03.
  37. Удалов, Сергей (2007-05). “[1]”, Семь Верст (ru) (18). 
  38. АвтоВАЗ выпустил первые седаны Lada Priora в комплектации «люкс» (ruse). AutoNavigator.ru (2008-02-04). Alirita 2019-09-03.
  39. Двухцветная Lada Priora — фото от производителя (ruse). AutoNavigator.ru (2015-07-23). Alirita 2019-09-03.
  40. Бюджетная версия Lada Priora выходит на рынок (ruse). AutoNavigator.ru (2016-02-09). Alirita 2019-09-04.
  41. Седан Lada Priora получил две спецверсии (ruse). AutoNavigator.ru (2016-06-29). Alirita 2019-09-04.
  42. Lada Priora стала длиннее (ruse). AutoNavigator.ru (2007-06-14). Alirita 2019-09-03.
  43. Lada Priora получит новые версии (ruse). AutoNavigator.ru (2007-12-10). Alirita 2019-09-03.
  44. Lada Priora «супер-люкс» — в продаже по цене 325 000 рублей (ruse). AutoNavigator.ru (2008-11-10). Alirita 2019-09-03.
  45. Lada Priora с новым мотором появилась в продаже (ruse). AutoNavigator.ru (2014-11-19). Alirita 2019-09-04.
  46. Представлен хэтчбек Lada Priora (ВАЗ-2172) (ruse). AutoNavigator.ru (2004-08-30). Alirita 2019-09-03.
  47. ВАЗ отгрузил дилерам первую партию хэтбчеков Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2008-03-07). Alirita 2019-09-03.
  48. Начат выпуск хэтчбеков Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2007-09-25). Alirita 2019-09-03.
  49. ВАЗ выпустит предсерийную партию хэтчбеков Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2008-01-14). Alirita 2019-09-03.
  50. Хэтчбек Lada Priora начали выпускать серийно (ruse). AutoNavigator.ru (2008-02-12). Alirita 2019-09-03.
  51. Сергей Шевченко (2008-02-19) Lada Priora стала хэтчбеком и готовится к продаже (ruse). AutoNavigator.ru. Alirita 2019-09-03.
  52. Выпущена пилотная партия универсалов Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2008-12-19). Alirita 2019-09-03.
  53. ВАЗ начал выпуск универсалов Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2009-03-11). Alirita 2019-09-03.
  54. Стартовало производство универсала Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2009-05-27). Alirita 2019-09-03.
  55. Универсал Lada Priora поступил в продажу (ruse). AutoNavigator.ru (2009-06-23). Alirita 2019-09-03.
  56. Выпуск универсалов Priora выйдет на проектную мощность к концу июня (ruse) (2009-05-27). Arkivita el la originalo je 2009-05-08. Alirita 2019-09-03.
  57. Универсал семейства LADA PRIORA поступил в продажу (ruse). Lada.ru (2009-06-23). Arkivita el la originalo je 2019-09-03. Alirita 2019-09-03.
  58. Lada Priora: Русское поле экспериментов (ruse). AutoNavigator.ru (2009-09-10). Alirita 2019-09-03.
  59. Универсалы Lada Priora пошли на экспорт (ruse). AutoNavigator.ru (2009-09-24). Alirita 2019-09-04.
  60. 60,0 60,1 ВАЗ на «Интеравто-2007»: «Приора» и «остатки» «десятого» семейства (ruse). AutoNavigator.ru (2007-08-30). Alirita 2019-09-03.
  61. Серийная Lada Priora Coupe появится в 2009 году (ruse). AutoNavigator.ru (2009-07-13). Alirita 2019-09-03.
  62. Стартовало производство Lada Priora Coupe (ruse). AutoNavigator.ru (2010-01-18). Alirita 2019-09-04.
  63. Lada Priora Coupe получила новые комплектации (ruse). AutoNavigator.ru (2013-12-25). Alirita 2019-09-04.
  64. Lada Priora переходит на газ (ruse). AutoNavigator.ru (2007-08-14). Alirita 2019-09-03.
  65. Газовой «Лады» не будет (ruse) (2014-03-24). Alirita 2019-09-04.
  66. 66,0 66,1 Краш тест Лада Приора до 2008 года и после (ruse). Lada.Online (2015-03-17). Alirita 2019-09-04.
  67. Lada Priora теперь отвечает всем европейским нормам по безопасности (ruse). AutoNavigator.ru (2008-10-30). Alirita 2019-09-03.
  68. ВАЗ модернизирует кузов Lada Priora (ruse). AutoNavigator.ru (2008-01-17). Alirita 2019-09-03.
  69. Автомобиль Lada Priora стал более безопасным (ruse). AutoNavigator.ru (2008-01-25). Alirita 2019-09-03.
  70. А лучше пять звездочек… Рассказ о краш-тесте Lada Priora (ruse). Motor.ru (2007-08-04). Alirita 2019-09-04.
  71. Lada Priora прошла испытание краш-тестом (ruse). AutoNavigator.ru (2007-07-20). Alirita 2019-09-03.
  72. Lada Priora признана самой безопасной моделью ВАЗа (ruse). AutoNavigator.ru (2009-06-10). Alirita 2019-09-03.
  73. Краш-тест Лады Приоры: с места в барьер (ruse). Za ruljom (2009-08-01). Alirita 2019-09-04.
  74. Спортивная Lada Priora дебютирует в Португалии (ruse). AutoNavigator.ru (2009-06-29). Alirita 2019-09-04.
  75. Спорткар Lada Priora WTCC показан публике (ruse). AutoNavigator.ru (2009-08-31). Alirita 2019-09-04.
  76. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2007 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-04.
  77. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2008 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-04.
  78. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2009 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-04.
  79. Сергей Удачин (2011-01-13) Опубликованы итоги продаж автомобилей в РФ за 2010 год (ruse). Drive.ru. Alirita 2019-09-04.
  80. Геннадий Анисимов, Алексей Непомнящий (2012-01-12) Авторынок России вырос на 39% (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2012-02-25. Alirita 2019-09-04.
  81. АВТОВАЗ подвел итоги продаж за 2012 год (ruse). TLTnews.ru (2013-01-02). Arkivita el la originalo je 2013-01-20. Alirita 2019-09-04.
  82. 25 самых популярных автомобилей России в 2013 году (ruse). Kolesa.ru (2014-01-17). Alirita 2019-09-04.
  83. (AEB) Статистика продаж автомобилей за 2014 год (ruse). LadaOnline.ru (2015-01-19). Alirita 2019-09-04.
  84. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2015 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-04.
  85. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2016 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-04.
  86. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2017 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-04.
  87. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2018 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-04.
  88. Автомобили LADA признаны самыми популярными в РФ в 2009 году (ruse). Лада Приора Клуб (2010-02-16). Alirita 2019-09-04.
  89. Lada Priora стала самым продаваемым автомобилем в России в 2012 году (ruse). Delovoe.tv (2012-12-10).
  90. Где в России больше всего любят Ладу Приору? Исследование (ruse). Za ruljom (2018-08-02). Alirita 2019-09-04.
  91. 91,0 91,1 Мария Малова (2017-11-21) Воре-воре, едем на «Приоре»! (ruse). Молодежь Дагестана.
  92. Омар Магомедов (2018-08-14) На Кавказе установят памятник снятой с производства «Ладе Приоре» (ruse). NTV. Alirita 2019-09-04.
  93. Клип Тимати «Баклажан» просмотрен более 1 млн раз за сутки (ruse) (2015-09-09). Alirita 2019-09-04.
  94. Приоре посвятили новую песню (ruse). Лада Приора Клуб (2018-08-24).
  95. Владимир Путин раскритиковал Lada Priora (ruse). Za ruljom (2010-09-15). Alirita 2019-09-04.
  96. Уго Чавес разъезжал по Москве на красной Lada (ruse). Vedomosti (2010-10-15). Alirita 2019-09-04.
  97. Лидер Северной Кореи приехал в воинскую часть на «Ладе Приоре» (ruse) (1 Kanal) (2018-07-02). Alirita 2019-09-02.