Septembro de 2008

(Alidirektita el Septembro 2008)

Jen listo de okazaĵoj en septembro de 2008.

3-a de septembro redakti

  • Cotne Gamsaĥurdia, filo de la unua prezidento de moderna Kartvelio Zviad Gamsaĥurdia, estas arestita en la flughaveno de Tbiliso. Oni akuzas lin pri perfido, kunlaboro kun rusiaj sekurecservoj kaj preparo de ŝtata renverso, kio povas rezultiĝi 20-jarlongan enprizonigon.

4-a de septembro redakti

5-a de septembro redakti

  • Ĉesis funkcii la Armena atomcentralo. Ĝi estas fermita por renovigo kaj kontrolo, kiuj daŭros 85 tagojn. La atomcentralo produktas ĉ. 40% de la tuta elektro generata en Armenio.

6-a de septembro redakti

  • Prezidentoj de Armenio kaj Turkio renkontiĝis en Jerevano antaŭ la piedpilka ludo de la ilialandaj teamoj. Turkaj piedpilkistoj venkis. Armenio restas la sola eks-sovetia respubliko, kun kiu Turkio ne havas oficialajn diplomatiajn rilatojn, nun la rilatoj eble pliboniĝos.

7-a de septembro redakti

  • Tago de la urbo estis festata en Moskvo, la rusia ĉefurbo. Ĉi-jare oni festis pason de 861 jaroj ekde la oficiala fondojaro de la urbo. La feston paroprenis, laŭ taksoj, ĉirkaŭ 4,5 mln. homoj.

8-a de septembro redakti

  • Malofta en aŭtuno leviĝo de akvonivelo en la rivero Lena okazas pro pluvado, informas jakutiaj meteorologoj.

9-a de septembro redakti

10-a de septembro redakti

11-a de septembro redakti

  • Incendio okazis en Eŭrotunelo proksime al ĝia franca enirejo; 14 personoj estis damaĝitaj, neniu pereis. Pasaĝeraj trajnoj povis ree ekveturi nur la 13-an de septembro.

14-a de septembro redakti

  • Aerbuso Boeing-737 fluginta el Moskvo al Permjo kraŝis ĉe Permjo, ĉiuj 88 flugintoj pereis. La katastrofo serioze damaĝis gravan fervojan linion (Transsib), kio kaŭzis ŝanĝon de horaro por pluraj trajnoj en daŭro de la tago.

15-a de septembro redakti

16-a de septembro redakti

17-a de septembro redakti

  • En Moskvo estis subskribitaj interkonsentoj pri paco kaj kunlaboro inter Rusio kaj la du ŝtatoj, antaŭe rekonitaj de Rusio, — Abĥazio kaj Sud-Osetio. Intertempe nur Nikaragvo anoncis pri sia decido rekoni la novajn ŝtatojn.
  • Proksimume mil personoj protestis en la indonezia provinco Papuo-Barato (okcidenta Nov-Gvineo). Ili postulis grandigon de la nuna papua aŭtonomio ĝis absoluta sendependeco — la celo aspirata de lokanoj dum preskaŭ kvardek jaroj.
  • Fiŝkaptista ŝipo „Amirani“ sub kartvela flago el porto Batumi estis haltigita en la Oĥotska Maro kun kargo de kraboj sen la necesa permesilo. Rusiaj patrolŝipoj ofte arestas ŝipojn, kiuj kontraŭleĝe kaptas valorajn speciojn en la Oĥotska maro.

19-a de septembro redakti

  • Irana prezidento Ahmadineĵad anoncis, ke li pretas partopreni en televida diskuto kun ajna el la kandidatoj por prezidenteco en Usono.
  • 11 el 29 kontrolitaj kulturobjektoj estas damaĝitaj rezulte de la aŭgusta kartvela agreso en Sud-Osetio, informas „Rossijskaja gazeta“. Interalie, estas komplete detruitaj la domo-muzeo de lingvisto Vaso Abajev (li loĝis en Cĥinvalo en 1980-1990) kaj malnovaj domoj de la Jida kvartalo.
  • Nord-Koreio konfirmis pri siaj planoj reokupiĝi pri konstruado de atomcentralo.

20-a de septembro redakti

21-a de septembro redakti

  • Thabo Mbeki, prezidento de Sud-Afrika Respubliko, eksiĝas antaŭ fino de sia dua periodo en la posteno. Supozeble lin anstataŭos Baleka Mbete, prezidanto de parlamento.
  • Lenta.ru citante sciencan ĵurnalon The Astrophysical Journal Letters informas pri trovo de naftalino en kosmo. Naftalino iĝis unu el la plej komplikaj "antaŭbiologiaj" kemiaĵoj trovitaj en interstela spaco. Sciencistoj planas daŭre esplori la saman lokon por eventuale trovi eĉ pli komplikajn substancojn.
  • Nova terorisma ago de ETA vundas dekunu personojn per bombaŭto en la hispana vilaĝo Ondarroa (Eŭska regiono).

22-a de septembro redakti

23-a de septembro redakti

24-a de septembro redakti

25-a de septembro redakti

  • Ĉiuj flughavenoj de Pakistano estas fermitaj pro eventualeco de teroraktoj.
  • UN anoncas pri programo de elaĉeto de nutraĵoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj en Afriko kaj Latina Ameriko. Oni planas elspezi 76 milionojn da dolaroj en la proksimaj kvin jaroj. Simila projekto jam funkcias, sed nun ĝi envolvos pli da malgrandaj produktantoj senpere.

26-a de septembro redakti

  • Finfine okazis la unua televida debato inter Barack Obama kaj John McCain, malgraŭ la hezitado de McCain kaj malgraŭ gravega ekonomia krizo. La debato estis filmita en Oxford (Misisipio).
  • Ventego faligis minareton en istanbula distrikto Sisli. La minareto falis sur apudan restoracion kaj mortigis viron. La forta ventego vendrede deŝiris tegmentojn de 144 domoj en la plej granda urbo de Turkio.

27-a de septembro redakti

28-a de septembro redakti

  • En Omska provinco buseto koliziis kun kargotrajno, rezulte de kio 24 vagonoj kun karbo devojiĝis, 21 el ili falis en la riveron Irtiŝ. Mortis stiristo de la buseto, supozeble veturinta ebria post nuptofesto.

29-a de septembro redakti

  • Usona Domo de Reprezentantoj rifuzas akcepti financan savpakaĵon. La borsoj tuj ekfalas dismonde, daŭras la usona hipoteka krizo.
  • Bulgara gazeto "Trud" informas, ke 4 el 10 maristoj de la subakviĝinta kargoŝipo "Tolstoj" estas jam savitaj. Du el la savitoj estis trovitaj hazarde de privata dana jaĥto en teritoria akvo de Turkio.
  • Bonfara helikoptero Mi-8 falis en suda Darfuro. Pereis ĉiuj veturintoj, inter ili tri rusianoj. La helikoptero portis manĝaĵon por pacgardaj trupoj de UN, celkonscia pafado en la flugmaŝinon estas inter la supozoj pri la kialo.
  • Usona Domo de Reprezentantoj rifuzas akcepti financan savpakaĵon. La borsoj tuj ekfalas dismonde, daŭras la usona hipoteka krizo.

30-a de septembro redakti

  • Somaliaj piratoj, pli frue kaptintaj la ŝipon "Faina" kun 33 tankoj T-72 en la kargo, anoncis, ke la tankoj estis destinitaj por Sudano. Antaŭe la ukrainaj instancoj diris, ke la kargo estis portata al Kenjo. Kontraŭ armigo de Sudano funkcias internacia embargo, kiun supozeble volis rompi Ukrainio. Defendoministro Jurij Jeĥanurov plurfoje emfazis, ke ne temas pri kontraŭleĝa vendo.
  • 179 viroj mortis en la loko kaj poste en malsanulejoj pro subita kunpremiĝo dum religia rito en barata urbo Ĝodpur. Laŭ supozo, la kunpremiĝo rezultis el provo de polico sekurigi trairon de iu gravulo.
  • Laŭ la nova versio de polico, la incendio pereiginta la faman ŝipon-muzeon Cutty Sark en majo 2007 okazis pro trovarmiĝinta polvosuĉilo, kiun oni forgesis forŝalti por la ripoztagoj.