Litoměřice

distrikta urbo en Ĉeĥio
(Alidirektita el Leitmeritz)

Litoměřice (legu Litomjerĵice, germane Leitmeritz) estas distrikturbo kun 23 124 loĝantoj (2023), situanta en norda Bohemio sur rivero Elbo ĉe kunfluejo kun rivero Ohře (germane Eger). Parto de la urbo estas estinta vilaĝo Pokratice. La urbo kun riĉeco de historiaj memorigaĵoj estas de antaŭ longe centro de ĉirkaŭa agrikultura regiono (pomologio, lupolkulturado kaj vinkulturado). Amplekse estas reprezentita ankaŭ industriaj branĉoj: nutraĵindustrio (fridigejoj, konservejoj, mueliloj), maŝinindustrio kaj teksindustrio. Litoměřice havas ankaŭ riverhavenon kaj la urbo estas ankaŭ fervoja vojkruciĝo. Vizitantojn logas tradiciaj foiroj kaj ekspozicioj (Ĝardeno de Bohemio).

Litoměřice
germane Leitmeritz
urbo
Malnova urbodomo (hodiaŭ muzeo) kaj preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Litoměřice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Litoměřice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro, Doksa montetaro
Memorindaĵoj Preĝejo de Ĉiuj sanktuloj, Katedralo de sta Stefano, Historia kelaro
Riveroj Elbo, Ohře
Situo Litoměřice
 - alteco 136 m s. m.
 - koordinatoj 50° 32′ 03″ N 14° 07′ 58″ O / 50.53417 °N, 14.13278 °O / 50.53417; 14.13278 (mapo)
Areo 17,99 km² (1 799 ha)
Loĝantaro 23 124 (2023)
Denseco 1 285,38 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Estiĝo 1219 - 1228
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 412 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564567
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Litoměřice
Retpaĝo: www.litomerice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mlékojedy, Křešice, Trnovany, Žalhostice, Žitenice, Terezín, Malíč, Michalovice, Miřejovice, Hlinná kaj Kamýk.

Historio redakti

 
katedralo de sankta Stefano kun sonorilturo sur Katedrala monteto
 
Naziaj taĉmentoj en parada formacio en placo en Litoměřice la 12-an de oktobro 1938

La unua loĝigo estas konata jam ekde neolito. En frua mezepoko slavoj konstruis en teraso de Dómský vrch burgejon, kiu fine de la 10-a jarcento fariĝis signifa apogpunkto de Přemyslidoj. En la jaro 1057 ĉi tie princo Spytihněv la 2-a fondis kapitulon kun preĝejo, ĉirkaŭ tiu ĉi centro iom post iom formiĝis urbo. En 1228 Litoměřice akiris statuton de reĝa urbo, en mezepoko la plej signifa en norda Bohemio. Jam en la 13-a jarcento oni komencis konstrui ŝtonajn domojn. Rapida evoluo estis ebligita per enspezoj el transporto en Elbo, komerco, metioj kaj vinproduktado. Jam fine de la 13-a jarcento ĉi tie funkciis monerstampejo kaj estis establita lernejo. Dum regado de Luksemburgidoj kaj precipe dum Karolo la 4-a en la 14-a kaj komence de la 15-a jarcento okazis konstru-evoluo. La urbo estis fortikigita, evoluis metioj kaj vinberejoj. Ekde la 2-a duono de la 13-a jarcento ĝis la jaro 1849 kaj en la jaroj 18551862 la urbo estis centro de unu el la plej grandaj bohemiaj regionoj, kun urba juĝejo. La juĝejo estis ekde la 13-a jarcento ĝis la 1610 apelacia loko de ĉiuj bohemiaj urboj de la t.n. magdeburga rajto. La urbo travivis husanajn militojn sen pli grandaj damaĝoj. Unue la urbo estis kontraŭ husana movado (anoj de husanoj estis dronigitaj en Elbo), sed post sieĝado de soldataroj de Jan Žižka en la jaro 1421 la urbo kapitulacis kaj ĝi aliĝis al praga asocio de urboj. En la jaro 1537 la urbo estis grave difektita per incendio, post kiu ĝi estis alikonstruita renesance. En la jaro 1655 ĉi tie estis fondita episkopejo kaj Litoměřice fariĝis centro de rekatoligo en nordo de Bohemio.

En la epoko post la tridekjara milito okazis baroka konstruado. En duono de la 19-a jarcento la urbo disvastiĝas malantaŭ la remparoj, en 1878 trafikigita fervojo Lysá nad LabemDěčín, en 1898 LovosiceČeská Lípa, okazas prospero de industrio. Krome en la urbo estis grava garnizono de la aŭstra-hungara armeo.

En 1918 la urbo eksiĝis el Aŭstrio-Hungario kaj fariĝis parto de la Unua Ĉeĥoslovakia Respubliko (1918-1938). En 1937 aprobitis tie ĉi la virina romkatolika ordeno de la Eŭkaristiaj fratinoj kies sidejo estas nun en Salzburg ĉe Dia setlejo Sankta Erentrudis. De 1939 la urbo apartenis al Germanio, ĉi tie havis sidejon justicorganoj de la nazia Germanio por Sudetoj. Surbaze de la dekretoj de Beneš plej multaj germanoj estis eksproprietigitaj kaj perforte elpelitaj en 1945 kaj la postaj jaroj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186910 023
188010 854
189012 203
190014 063
191016 595
192118 135
JaroLoĝantoj
193018 498
195014 035
196116 830
197019 595
198023 835
199125 865
JaroLoĝantoj
200124 879
201024 300
201124 098
201424 136
201624 106
201724 168
JaroLoĝantoj
201824 045
201924 001
202023 849
202123 432
202222 950
202323 124

Vidindaĵoj redakti

En placo kaj en apudaj stratoj estas vico da ekspoziciaj burĝaj domoj, kies kernoj estas plimulte gotikaj, en la 16-a jarcento ili estis alikonstruitaj renesance. Devene gotika urbodomo en la placo devenas el fino de la 14-a jarcento. Kiel urbodomo ĝi servis ĝis la jaro 1839, en la jaroj 19521960 ĝi estis renovigita kaj nun estas en ĝi lokigita Distrikta patrujgrafia muzeo. Unikan komplekson kreas eksa jezuita preĝejo kaj eksa jezuita kolegio, kiuj estas kunigitaj per pendkoridoro super monumenta ŝtuparejo.

Kun la urbo estas ligita la vivo de Karel Hynek Mácha.

Tie estis volapuk-klubo en la 19-a jarcento.

Personecoj redakti

Vidu ankaŭ redakti