Orinoka ansero

(Alidirektita el Neochen)

La Orinoka ansero (Neochen jubata) estas membro de la familio de Anasedoj kiu enhavas anasojn, anserojn kaj cignojn. Ĝi estas en la tadorna subfamilio de Tadornenoj, kaj estas la ununura vivanta membro de la genro Neochen.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orinoka ansero
Orinoka ansero
Orinoka ansero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Neochen
Specio: N. jubata
Neochen jubata
(Spix, 1825)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi loĝas ĉefe en la basenoj de la riveroj Orinoko kaj Amazono. Ties geografia distribuado enhavas teritoriojn de Kolombio, Venezuelo, Gujano, Franca Gujano, Brazilo, Peruo, Bolivio, Paragvajo kaj nordo de Argentino, supra Rivero Bermejo. Estas vidaĵoj el orienta Ekvadoro.

Oni priskribis du parencojn el fosilioj el lokoj de fina Pleistoceno: nome Neochen pugil kaj Neochen debilis de Brazilo kaj Argentino, respektive.

Tiu 61-76 cm longa specio estas specio de loĝantaj birdoj reproduktantaj en la arbaroj de tropika Sudameriko. Ties preferenco estas arbaraj lagoj, riveroj, riverarbaroj, rojojmarĉoj kun aliro al malferma arbaro aŭ savano.

Aspekto redakti

 
Orinoka ansero

La Orinoka ansero estas iele simila al la Nila ansero, nome havas helajn kapon kaj kolon, helbrunan brustareon kaj flankojn kaj pli malhelbrunajn dorson kaj flugilojn, nome malhelverdaj al nigrecaj sed kun blanka speguleto. La kruroj estas ankaŭ ruĝaj sed la beko estas nigra kun rozkolora suba makzelo. Aliaj diferencoj estas ke la Orinoka ansero havas pli uniforme helgrizan areon de kapo, kolo kaj eĉ brusto, kaj nur la flankoj estas pli helbrunaj, denove kun pli uniforma nuanco kaj etendo. La subvosto estas blanka.

Ambaŭ seksoj de tiu rimarkinda specio estas identaj laŭ plumaro, kio maloftas inter anasedoj sed okazas ankaŭ ĉe la Nila ansero, kaj same kiel ĉe tiuj la maskloj estas pli grandaj; junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj.

Tiu 61-76 cm longa specio pezas ĉirkaŭ 1,2 kg.

Kutimaro redakti

Tiu estas ege surterema specio, kiu ankaŭ pretas ripozi sur arboj. Ili rare naĝas aŭ flugas se ne estas ĝeno. Dumfluge ili aspektas fortikaj, pli kiel ansero ol kiel anaso, kio pravigas la komunan nomon.

La Orinoka ansero estas tre teritoriema specio en la reprodukta sezono, kaj kutime nestumas en arbotruoj, nur foje sur grundo. La ino demetas 6 al 10 ovojn, kiujn nur ŝi kovas dum ĉirkaŭ 30 tagoj. Ili videblas ĉefe en paroj. Ili ofte formas malgrandajn grupojn, de ĝis 20 individuoj. Ĝi ne asociiĝas al aliaj anasedoj, kaj povas resti en familio, gepatroj kaj anseridoj. Okupas malaltajn terenojn, kutime ĝis 300 metroj super marnivelo.

Ili manĝas ĉefe akvajn plantojn kaj herbojn, sed ankaŭ insektojn kaj krustulojn.

La masklo havas altatonan fajfan alvokon, kaj la ino klukas kiel la rilata Egipta ansero.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti