Odoriko de Pordenone

Odoriko de Pordenone (1286–1331), konata ankaŭ kiel Odorico Mattiussi aŭ Mattiuzzi, estis itala franciskana monaĥo, misiisto kaj esploristo de la fino de la Mezepoko. Lia rakonto pri sia vizito al Ĉinio estis grava fonto por la rakonto de John Mandeville. Multaj el la nekredeblaj informoj de Mandeville montriĝis adpatitaj versioj de la rektaj atestoj fare de Odoriko.

Odoriko de Pordenone
Odoryk z Pordenone.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1285 (1285-11-30)
en Pordenono
Morto 14-an de januaro 1331 (1331-01-14) (45-jara)
en Udine
Tombo Provinco Udine
Lingvoj latina lingvo
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo esploristo • verkisto • misiisto
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Iĝinte franciskano, li aliĝis al la konvento de Udine, ĉefurbo de Friuli. En 1296 Odoriko iris kiel misiisto al Balkanio, kaj poste al Mongoloj de suda Rusio.[1]

Odoriko estis sendita Orienten en aprilo 1318. Starte el Padovo, li iris al Konstantinopolo tra Venecio kaj poste trapasis tra la Nigra Maro al Trebizondo.[2] El tie li veturis al kaj predikis en Armenio, Medio, kaj Persio. En ĉiuj tiuj landoj la Franciskanoj estis fondintaj misiejojn. El Soltanijeh li sekvis al Kaŝano kaj Jazdo, kaj tra nerekta vojo tra Persepolis, Ŝirazo kaj Bagdado ĝis la Persa Golfo. Kun alia monaĥo, nome James de Irlando, kiel kompano, li navigis el Hormuzo al Barato,[1] kie li elŝipiĝis ĉe Thane, apud Mumbajo.

En tiu urbo Tomaso el Tolentino kaj liaj tri franciskanaj kompanoj estis ĵus martirigitaj pro "blasfemo" kontraŭ Muhammad antaŭ la loka kadio dum okazo de hejma perforto.[3] Iliaj restaĵoj estis arigitaj fare de Jordano de Severac, Dominikano kiu estis lasinta ilin tuj antaŭe kaj kiu poste estos la unua katolika episkopo en Barato. Li enterigis ilin en la preĝejo de Supera, apud Vasai, ĉirkaŭ 26 mejlojn norde de Mumbajo. Odoriko rakontis, ke li elterigis tiujn relikvojn kaj kunportis ilin dum siaj pluaj veturoj. Li ankaŭ vizitis la urbon Puri, kaj havigis unu el la plej fruaj rakontoj de la ties Ĉarfestivalo honore al la hinduisma dio Jaganata al la okcidenta mondo.[4] En sia rakonto de 1321, Odoriko rakontis kiel la popolo metis la "idolojn" sur ĉaroj, kaj la Reĝo kaj la Reĝino kaj la tuta popolo kondukis ilin el la "preĝejo" kun kantoj kaj muziko.[5][6]

El Barato, Odoriko navigis per ĵonko ĝis Sumatro, kie vizitis variajn havenojn en la norda marbordo de tiu insulo. El tie, li vizitis la insulojn Javo kaj Borneo, kaj la regnojn Ĉampa,[7]:91 kaj Kantono (kion li konis kiel "Ĉin-Kalan" aŭ "Mahaĉin"). El Kantono, li veturis enlande ĝis la granda haveno Ĉjuanĝoŭ ("Zajton") kie estis du domoj de Franciskanoj. En unu el tiuj, li lasis plej el la restaĵoj de la Kvar Martiroj de Thane, kvankam li plue portis tiujn de la kapo de Tomaso el Tolentino ĝis li liveris ĝin al la franciskanoj de la hejmurbo de la martiro en Tolentino.

El Fuzhou Odoric trairis la montojn ĝis Zhejiang kaj vizitis Hangzhou ("Kansaj"). Ĝi estis tiam unu el la plej grandaj urboj de la mondo kaj Odoriko — kiel Marko Polo, Giovanni de' Marignolli kaj Ibn Batuta — donas detalojn de ties splendo. Pasinte norden tra Nanjing kaj trapasinte la Jangzion, Odoriko enbarkiĝis en la Granda Kanalo kaj veturis al la sidejo de la Granda Ĥano (probable Yesün Temür Ĥan) en Ĥanbaliko (ene de la nuntempa Pekino). Li restis tie dum tri jaroj, probable el 1324 ĝis 1327. Li estis ligita, sendube, al unu el la preĝejoj fonditaj de la franciskana arkiespiskopo Johano de Montekorvino, tiam jam tre maljuna.[8] Li vizitis ankaŭ Yangzhou kie oni trovis la tomboŝtonon de Katarina Vilioni.

GravoRedakti

La veturoj de Odoriko estas eble plej bone konsideritaj kiel diplomata misio, aldone al ilia religia aspekto. Krome liaj verkoj havigis tre interesajn informojn pri la vivo en aziaj landoj tute nekonataj en Okcidento.

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Habig ofm ed., Marion, "Blessed Odoric Matiussi of Pordenone", The Franciscan Book of Saints, Franciscan Herald Press, 1959. Arkivita el la originalo je 2013-05-28. Alirita 2013-03-27.
  2. Tilatti, Andrea. "ODORICO da Pordenone." Dizionario Biografico degli Italiani. Vol. 79.
  3. Cunha, J. Gerson da (1876), Notes on the History and Antiquities of Chaul and Bassein, Bombay, https://books.google.com.hk/books?id=xOPlusO8qcAC .
  4. Mitter 1977, p. 10.
  5. Starza 1993, p. 129.
  6. Dasa 1982, p. 48.
  7. Maspero, G., & Tips, W. E. J. (2002). The Champa Kingdom: The history of an extinct Vietnamese culture. Bangkok, Thailand: White Lotus Press. (ISBN 9747534991).
  8. Hartig, Otto. "Odoric of Pordenone." The Catholic Encyclopedia Vol. 12. New York: Robert Appleton Company, 1911. 5a de aprilo 2019.

BibliografioRedakti

  • Dāsa, J. P. (1982). Puri paintings: The chitrakāra and his work. Atlantic Highlands, N.J: Humanities Press.
  • Mitter, P. (1977). Much maligned monsters: History of European reactions to Indian art. Oxford: Clarendon Press.
  • Starza, O. M. (1993). The Jagannatha Temple at Puri: Its architecture, art, and cult. Leiden: E.J. Brill.