Peter Gary Tatchell

Peter Gary TATCHELL (naskiĝis la 25-an de januaro 1952) estas homrajta aktivulo kaj politikisto en Britio, kiu famiĝis precipe pro siaj agadoj nome de samseksemaj rajtoj. En la 80-aj jaroj li aktivis en la Laborista Partio kaj je la 2000-aj jaroj li estis membro de la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio. Ekde 2013 li laboras plentempe sub fondaĵo nomata laŭ li.

Peter Gary Tatchell
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1952 (1952-01-25) (72-jaraĝa)
en Melburno
Lingvoj angla
Loĝloko MelburnoBermondsey
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Aŭstralio
Alma mater Universitato de Norda Londono • Mount Waverley Secondary College
Okupo
Okupo ĵurnalisto • homrajta aktivulo • verkistopolitikisto • GLAT-aktivulo
TTT
Retejo http://www.petertatchell.net/
vdr
Peter Tatchel

Biografio redakti

Tatchell naskiĝis en Melburno, Aŭstralio. Lia patro estis gravuristo kaj lia patrino laboris en fabriko. Liaj gepatroj divorcis kiam li estis kvar-jaraĝa kaj lia patrino reedziĝis baldaŭ poste. Pro financaj problemoj en la familio, li estis devigita forlasi lernejon en la aĝo de 16 jaroj en 1968. Dum ĉi tiuj tempoj li interesiĝis pri aventuraj agadoj kiel surfado kaj montgrimpado. Liaj sociaj agadoj komenciĝis dum liaj studoj en kolegio, kiam li aktivis en la studenta organizo kaj por indiĝenaj rajtoj. En 1968 li komencis aktivi kontraŭ la Vjetnama milito. En 1969, li komencis agadi por GLAT-rajtoj.

En 1971, Tachel translokiĝis al Londono, Unuiĝinta Reĝlando, por eviti rekrutadon en la Aŭstralia Armeo. En 1972 li helpis organizi la unuan Fierecan Paradon en la lando. En tiuj jaroj li ankaŭ komencis okupiĝi pri ĵurnalismo. En 1978 li aliĝis al la Laborista Partio. Unue la partio ne akceptis lian deziron kandidatiĝi por la parlamentaj elektoj, sed fine li estis nomumita al la parlamento kiel posteulo de emerita parlamentano, kaj tiumomente la partio akceptis lin. Dum ĉi tiu tempo Tatchell nek neis nek konfirmis sian seksan orientiĝon. En la voĉdonado de 1983 Tatchell estis atakita multfoje, li ricevis malaman poŝton, grafitioj estis ŝprucigitaj kontraŭ li, lia loĝejo estis vandaligita kaj eĉ minacita post kiam kuglo estis metita en lian leterkeston. Post longa homofobia kampanjo de liaj kontraŭuloj li estis venkita de kandidato de la Liberala Partio. Dum ĉi tiu jardeko li komencis verki librojn kaj ankaŭ verkis pri sociaj aferoj kiel Aidoso, nuklea malarmado ktp. En 2000 li forlasis la Laboristan Partion kaj en 2004 aliĝis al la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio. En 2007 li estis kandidato en la parlamentaj elektoj.

Iam konsiderita de la amaskomunikiloj "La plej malamata persono en Unuiĝinta Reĝlando", li estis respondeca de pli ol 3 000 de manifestacioj de rekta agado.

Famo redakti

En 2021 Netflix disvastigis filmon pri li kaj lia aktivismo nomata "Hating Peter Tatchell", reĝisorita de Christopher Amos kaj havebla en tradukitaj subtekstoj kaj dublado multlingve. Li estas intervjuita de Ian McKellen kaj Steven Fry.

En la prologo oni diras: "La profunda vivrakonto de la polemika aktivulo pri homaj rajtoj, kies provokaj agoj de civila malobeo skuis la establiĝon, revoluciigis sintenojn al samseksemo kaj ĝenis tiranojn en la batalo por homaj rajtoj kaj egaleco."

Publikaj kampanjoj, en kiuj li partoprenis redakti

Eksteraj ligoj redakti