Philipp Sonntag (naskiĝis la 28-an de decembro 1938 en Halle (Saale) estas germana fizikisto, kibernetikisto, programisto, politiksciencisto, aŭtoro kaj publicisto. Kiel kunlaboranto de Carl Friedrich von Weizsäcker (1964–1978) li partoprenis en ties esploroj pri militsekvoj kaj militprevento kaj publikigis pri tio kaj pri aliaj socipolitikaj temoj proprajn ellaboraĵojn. Lastatempe li publikigas raportojn de tempoatestantoj kaj verkas socikritikajn beletraĵojn, parte kiel „Zeitmaschinennavigator Phila“ (tempomaŝin-navigisto Fila). Rilate al Esperanto li ĉefe okupiĝas pri aktualigita Homaranismo.

Philipp Sonntag
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1938 (1938-12-28) (85-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo fizikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Infanaĝo, edukiĝo, studado redakti

La patrino de Philipp Sonntag estis juddevena. En 1944, kiam li havis 5 jarojn kaj la frato 13, ŝi sin mortigis, esperante savi la infanojn, se la patro edziĝos al „arja“ edzino. Tiel okazis, kaj Philipp sukcesis postvivi la persekutojn de nazioj.[1]

Ĉi tiu tragika evento kaj la malfacila infanaĝo en Munkeno kun nova patrino kaj novaj gefratoj – li vivis „samkiel en grumblema hotelo“ – grave influis lian vivon kaj engaĝiĝon kontraŭ perforto kaj milito.[2]

Post la abiturienta ekzameno en 1958 ĉe Realgymnasium Gräfelfing, proksime de Munkeno li studis ĉe Universitato de Munkeno 1958 ĝis 1964 fizikon kaj 1959–1967 kelkajn ekonomiajn fakojn ĉe Universitato de Munkeno kaj Universitato Hamburgo, aldone dum kelkaj semestroj Politikajn Sciencojn ĉe „Hochschule für Politische Wissenschaften“ (Altlernejo de Politikaj Sciencoj) en Munkeno. Kiel diplomita fizikisto li iris al Hamburgo.

En 1970 li doktoriĝis ĉe Teknika Altlernejo en Hannover per la disertacio „Matematika analizo de efiko de nukleaj eksplodoj en FRG“ al Doktoro de natursciencoj (d-ro rer. nat.).[3]

Pri la elekto de la studfakoj Sonntag diris poste: „Mi postvivis kiel Child Survivor la persekutojn de la nazioj kaj studis 1958–1964 samtempe fizikon kaj politikajn sciencojn kun la deklarita celo, kontribui al evito de milito kaj alispeca perforto.“[4]

Esploroj pri militsekvoj kaj militevito kaj pri "tekniko kaj socio" ĉe Carl Friedrich von Weizsäcker en Hamburgo kaj Starnberg redakti

Sonntag estis de 1964 ĝis 1978 kunlaboranto de Carl Friedrich von Weizsäcker, ĝis 1969 en „Forschungsstelle der Vereinigung Deutscher Wissenschaftler“ (Esplorejo de Unuiĝo de Germanaj Sciencistoj – VDW) ĉefprogramisto por vaste planita studaĵo „militsekvoj kaj militevito“, kaj koncerne eblaj efikoj de nuklea milito en Germanio kaj per modeloj rilate al danĝeroj pri eskaliĝo.

La studaĵo estiĝis kuntekste de „Göttinger Achtzehn“ (Dekoko de Göttingen), kiuj kontraŭis konstruadon de nukleaj armiloj kaj poste publike volis ekspliki la danĝerojn, kaŭzitajn de nukleaj armiloj de NATO kaj Varsovia Traktato.

Rezulte von Weizsäcker eldonis en 1971 la libron „Kriegsfolgen und Kriegsverhütung“ (Militsekvoj kaj militevito).[5]

Sonntag skribis pri sia parto: „Mi respondecis pri la ampleksaj komputilaj programoj pri ambaŭ temoj:

  • militsekvoj de diversaj nukleaj militoj en Germanio
  • militevito kaj precipe evito de eskalado de plivastigo de komencita milito.”

Kaj li priskribis sian labormanieron: „Ekzistis nur unu taŭga grandkomputilo en Hamburgo kaj mi fariĝis kunluanto en sovaĝa loĝkomunumo tute proksime, por dumnokte kelkfoje enmeti trukartojn – dumtage la komputilo estis tro uzata.”

Sonntag menciis tri bazajn rezultojn de siaj esploroj:

  • „Eĉ la uzo de nur malmultaj nukleaj bomboj kiel preparitaj por militaj bataloj (tankmilito) kaŭzus enormajn damaĝojn, medicine, ekonomie kaj ekologie.
  • La provo de nuklea defendo de Germanio detruus nian landon por longa tempo kaj grandaparte malebligus loĝadon tie. Tio validis en 1971 jam por uzo de ono de tiutempe al ni direktitaj nukleaj armiloj, same por 10 procentoj de taktikaj, t. e. cele al militaj bataloj planitaj nukleaj bomboj. Validis same por 3 procentoj de balistikaj misiloj de meza atingopovo, kiuj estis direktitaj al germanaj grandurboj. Ekzemple Krozomisiloj, aliaj misiloj, kiujn oni povas lanĉi de aviadiloj kaj kiuj per propra antaŭprogramado de la tereno direktiĝas al sia celo memstare, kaj dum ĉi tiu operaco apenaŭ estis kaj estas haltigeblaj.
  • Komencita nuklea millito estus nek teknike nek milite nek politike haltigebla!“[6]

Sian rilaton al von Weizsäcker kaj al aliaj atomfizikistoj li ankaŭ karakterizis:

„Dekkvar jarojn kiel intima kunlaboranto de Carl Friedrich von Weizsäcker mi havis kontakton al germanaj atomfizikistoj kaj pliaj personoj, kiuj okupiĝas pri arm-teknika aŭ politika uzado de nukleaj armiloj (nukleaj bomboj kaj portantaj armiloj). Estis mia „peza revo-okupiĝo“, por fari ion kontraŭ nuklea milito. Sed mi estis la plej juna en VDW. Por ĉiuj honorindaj profesoroj estis klare: mi devas pro respekto fariĝi senmova. Kaj jes, mi havis respekton: Mi admiris la ekzemplan agadon en VDW kontraŭ la danĝero de nukleaj bomboj! Carl Friedrich von Weizsäcker estis respondeca. La kampanjo estis etike senriproĉa.“[7]

Plia projekto temis de 1973 ĝis 1977 pri la demando: „Kion signifas la malneta nacia enspezo por la vivkulturo de la homo?“, esplorita per ilo de laboro-konsumo-kalkulado.[8]

La laboro kadre de VDW, en Max-Planck-Instituto kaj poste en Internationales Institut für Vergleichende Gesellschaftsforschung des Wissenschaftszentrum Berlin (IIVG – Internacia Instituto pri Kompara Socia Esplorado de Scienca Centro Berlino) ebligis la uzadon de ĉia literaturo de liaj fakoj arm-kontrolo, nuklemilitaj damaĝoj kaj danĝero de eskalado, plue milita elektroniko, kaj la viziton de koncernaj institutoj (plej ofte en Usono) por kunlaborado.

Bazaj temoj koncernis kaŭzojn de perforto. Ekzemple li estis kune kun von Weizsäcker en la grupo „Orienta saĝo kaj okcidenta scienco“.

Esploroj pri militkaŭzoj kaj pri informsocio ĉe Karl W. Deutsch en Berlino redakti

Sonntag kun la usona soci- kaj politiksciencisto Karl W. Deutsch (1912–1992) sin engaĝis en "General Systems Society", baze de la neŭrona modelo "Cayenne"[9], projektita de li en 1957 kaj konstante pluevoluigita. Deutsch pro tio jam invitis Sonntag en 1972 por duona jaro al la Littauer Center Harvard (hodiaŭ Harvard Kennedy School en Cambridge, Massachusetts – Usono).

De 1978 ĝis 1986 Sonntag estis kunlaboranto de Karl W. Deutsch en IIVG.

En ĉi tiu instituto militkaŭzoj sisteme estis enketitaj. La transiro de industria socio al informsocio estis esplorita per multaj historiaj kaj estontecen direktantaj indikiloj.

Aperis tiutempe:

  • Politikometria esploro de tutmonda armado[10],
  • Prezento de kondukproblemoj en ekonomio kaj politiko[11] kaj
  • Kelkaj volumoj pri interfaka ekonomio (Vidu sube: Verkoj, eldonitaj de Philipp Sonntag).

Esploroj pri "tekniko kaj ekonomio" ĉe VDI/VDE-IT Teknologia Centro Informteknologio en Teltow redakti

Inter 1986 kaj 2000 Sonntag laboris en GmbH VDI/VDE Technologiezentrum Informationstechnik en Teltow. Por EU estis disponigitaj kelkaj pritaksoj pri teknologisekvoj.[12]

Li publikigis raportojn pri tekniko kaj ekonomio, interalie kune kun Heinrich Revermann[13] kaj Ulrich Brasche[14] kaj plie pritaksojn pri teknika kaj industria evoluo por Eŭropa Komisiono kaj por regionaj tekniksubtenaj programoj.

Agado kiel docento redakti

Sonntag en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis docento pri noviga manaĝado, socialaj indikiloj, konfliktreguligo ktp. ĉe Universitato de Politikaj Sciencoj en Munkeno kaj ĉe Libera Universitato Berlino, faka kampo: komunikadaj studoj.

Engaĝiĝoj en industrio redakti

Kiel partnero, li ĉefe prizorgis projektojn de la tri GmbH-kompanioj (kompanioj kun limigita respondeco):

1963-1978 Rossmann Feinelectric GmbH, Gauting, proksime de Munkeno: Produktado de transformatoroj kaj motoroj, disvolviĝo de sekureca teknologio kaj cibernetikaj modeloj.

2001-2008 PI Patent Interconsulting GmbH, Berlina oficejo: Novigado de la t.n. bionika segilo; servo por kompaniaj prezentoj pri mikrosistemoj en interreto.

2001-2004 FTS Fördertechnik Sonntag GmbH, kun filo Leo Sonntag: Subtenis la projekton de modernigo de aŭtomatigita forklevilo (ĉarelo; automatisierte Gabelstapler) ĝis la fino de 2004.

Publicista kaj ĵurnalista engaĝiĝo en unuiĝoj redakti

Sonntag jam kelkajn jarojn honorofice agadas kiel estrarano de tri unuiĝoj precipe publiciste. Li estas aktiva membro en du aliaj unuiĝoj.

Child Survivors Deutschland e. V. redakti

Por „Child Survivors Deutschland e. V.“[15], kies membroj postvivis la holokaŭston, li eldonis du libroseriojn:

  • La kvar volumojn de la serio de Child Survivors en Germanio „Bittere Vergangenheit! – Bessere Zukunft?“ (Amara pasinteco! – Pli bona estonteco?) kun enkonduka volumo de Philipp Sonntag, la memoroj de Liesel Binzer pri Theresienstadt en volumo 2, la spertoj de interrilatoj kun Child Survivors en volumo 3, kaj la kontribuoj pri la „nekonata holokaŭsto en oriento de Eŭropo" en volumo 4.
  • La ses volumojn de la serio „Die Unruhe der Zeitzeugen des Holocaust" ("La maltrankvilo de nuntempaj atestantoj de la holokaŭsto") en eldonejo Beggerow.[16] Volumo V Forever Alert estas resumo en la angla. Eblas senpage elŝuti ĝin.[17]

En 2014 li en Berlino kun Max Lezer organizis la jarkunvenon de World Federation of Jewish Child Survivors of the Holocaust and Descendants (WFJCSH&D).

Pedagogia kunmetaĵo estas „Interrilatoj kun atestantoj – spertoj el vido de postvivantoj de holokaŭsto“.[18]

Netzwerk Zukunft - Gesellschaft für Zukunftsgestaltung e.V. (retejo estonteco – societo pri aranĝado de estonteco r.A.) redakti

Por „Netzwerk Zukunft - Gesellschaft für Zukunftsgestaltung e.V.“[19], fondita de Robert Jungk, Philipp Sonntag skribas komentojn pri aktualaj evoluoj de armad-kontrolo kaj milito, planado de protekto kontraŭ katastrofoj, pri homaj rajtoj ktp.

Esperanto-Ligo Berlino/Brandenburgio r.A. redakti

Philipp Sonntag ekkonis Esperanton en la somero de 2011. Li estas tre danka al sia eksa instruisto pri fiziko Herbert Zörner, kiu transdonis al li riĉajn Esperanto-dokumentojn ĉe kunveno de la abiturienta klaso de 1958. En oktobro 2011 Sonntag eklernis Esperanton ĉe la VHS (popola altlernejo) en Berlino Lichtenberg. Lia instruistino estis la Esperanto-verkistino Lena Karpunina. Ofte li diskutis kun la berlina esperantisto Gerd Bussing pri kompleksaj aferoj.

„Fariĝante en 2015 estrarano de Esperanto-Asocio Berlino/Brandenburgio (ekde 2020 Esperanto-Ligo Berlino/Brandenburgio), li transprenis la postenojn de vicprezidanto, kasisto kaĵ librotenisto“.[20]

En la senco de homaranismo Sonntag ŝatas mediacii kaj interveni internacie ĉe Esperantogrupoj kaze de kvereloj. Li interesiĝas pri lingvaj problemoj, ekz. kiel lerni gramatikon per Esperanto kiel klara kampo de apliko. Li prelegas kaj verkas pri homaranismo.[21]

TEA – Tagebuch- und Erinnerungsarchiv Berlin e.V. (Taglibra kaj Memora arkivo r.A.) redakti

En la unuiĝo TEA[22] kaj tiurilate en eldonejo Beggerow[23] Sonntag kreive agadas. Interalie kun la eldonantino Karin Manke-Hengsbach, li eldonas la libroserion „Zu Wahrheiten vereint“ (Unuigita al veraĵoj), en kiu tempoatestantoj el Orienta kaj Okcidenta Germanio kontribuas al diversaj temoj (Vidu malsupre: Verkoj, eldonitaj de Philipp Sonntag)

VDW - Vereinigung Deutscher Wissenschaftler e. V. (Unuiĝo de Germanaj Sciencistoj r.A.) redakti

1964 ĝis 1970 li estis kunlaboranto de VDW en teamo de Carl Friedrich von Weizsäcker pri la studo „militsekvoj kaj militevito“.

Kiel tempoatestanto li sentas la devigon, pludoni siajn travivaĵojn, spertojn kaj ekkonojn per publicista kaj ĵurnalista laboro, sed ankaŭ per prelegoj. En la prelego „Germanaj atomfizikistoj transprenis respondecon pro atomarmado – pridisputitaj roloj de sentemaj agantoj antaŭ kaj en la demokratio“, farita en 2017 en la Berlina Landa Centralo por Politika Edukado baze de noto el persona kono de atomfizikistoj prepare al libro, planita por 2022/23 kun ĝisdatigo pri atoma armado, li admonas:

„La atomfizikistoj, kiuj ekfunkciigis la atoman armadon, estis tre maltrankviligitaj pro la vivbaza minaco de la homaro. Por ĉiuj aliaj homoj validas la sama defio, ĉiuj estas devigataj, sin engaĝiĝi. Mi kiel tempoatestanto nun nur povas skizi la komencon. Laŭsence la atomerao ĝuste nun estas speco de „bona malnova tempo“, kiu estas tiel paca, ke oni nun povas fari ion kontraŭ atommilito. Tia engaĝiĝo estus tutsence laŭ la plej multaj antaŭaj kaj same la nun vivantaj atomfizikistoj.“[24]

Sisteman dokumentaron li produktis kiel prilaboranto de la fokusa temo: „La disputo pri la atoma armado – argumentoj de la erao Adenauer“.[25]

Kadre de aranĝo de VDW kaj IULANA por transdono de Whistleblower premioj 2015 la 16-an de oktobro 2015 en civitana salono de la urbodomo de Karlsruhe li faris la laŭdacion por d-ro Léon Gruenbaum, kiu estis honorigita per la Posthum- Whistleblower-Ehrenpreis (Postmorta- Whistleblower-Honorpremio).[26]

La socikritika-satira verkisto redakti

Post la jaro 2000 la fokuso de la agado de Sonntag pli kaj pli transiris de scienco al literaturo.

Kiel eseisto de 2007–2017 li metis akcentojn en la literatura semajngazeto „Wildbrot Wortbild" per siaj ĉefartikoloj (editorial).

„Mal was tun“ (Foje fari ion), interaga krimrakonto por interreto de 1997 (komune kun la programisto Thomas Würfel / c-base pro informadika realigo) estis dum „Interreta literatur-konkurso“ de IBM kaj DIE ZEIT akceptita por KD „teknike moderna literaturo“. Ĉiu leganto povas elekti per klako la vidon de diversaj personoj. Parte ankaŭ iliajn emociojn.[27]

Per sia nigra ekstertera humuro „Magenfresser – Lüstemörderische Rezepte.“ (stomakmanĝantoj – voluptmortigaj receptoj), kiun li prezentis kiel tempomaŝin-navigisto Phila de IKE/Instituto por artefarita emocio / c-base Berlino la 21-an de decembro 2003 dum la tradicia “Spacemeal 2003”. Estis konkurso de c-base r.A. Berlino pri la plej bona ekstertera manĝaĵo/spektaklo. Per koncerna rakonto li fariĝis gajninto de la unua premio.[28]

Unua kolekto de liaj eseoj kaj poemoj okazis en la libro „Ungereimtes und Gereimtes – mit malerischen Interpretationen von Sabine Kaemmel“ (nerimaĵoj kaj rimaĵoj – kun pentroj fare de Sabine Kaemmel“.[29]

Liaj satiraj kaj socikritikaj tekstoj aperas ankaŭ en interreto sur propraj germanlingvaj retpaĝoj, ekz. la „Anleitung zur Vergabe des Bundesverflixtkreuzes“ kaj „Gewaltsteuer“ (kritikaj germanlingvaj vortludoj) sur la retpaĝo „Edel-Terroristen“ (Noblaj teroristoj)[30] plie utopioj, ekz. el estonteco alŝutitaj televidaj diskutoj sur la retpaĝo „Soziologie mit Kafka“ (Sociologio kun Kafka).[31] Ĉe fejsbuko li havas sian satire-utopian fan-paĝon.[32]

Li kreis la artan figuron „Zeitmaschinennavigator Phila“ (tempomaŝin-navigisto Phila – Fila), kiu ekz. ebligas en la „Televidaj diskutoj el estonteco“, ke diversspecaj vivaĵoj per sia origina vido rigardas al nia hodiaŭa tempo kaj al ni.[33]

Familio redakti

Sonntag dufoje edziĝis, unue al Uta Koschmann kaj due al Mechthild Treblin. Li havas filon (Leo) kaj nepinon (Laura). Ekde 2006 li vivas kune kun sia amikino el junaĝo Agnes.

Verkoj redakti

Superrigardon de la publikigaĵoj vi trovas sur la retpaĝo de Philipp Sonntag (Vidu: Eksteraj ligiloj)

Sciencaj publikigaĵoj redakti

Mathematische Analyse der Wirkungen von Kernwaffen in der BRD. En: C. F. von Weizsäcker (eld.): Kriegsfolgen und Kriegsverhütung. Hanser, München 1971, p. 75–198. (disertacio, TU Hannover).

kun U.-P. Reich, H.-W. Holub: Arbeit Konsum Rechnung. Axiomatische Kritik und Erweiterung der Volkswirtschaftlichen Gesamtrechnung. Bund, Köln 1977.

Verhinderung und Linderung atomarer Katastrophen. Osang, Bonn 1981.

Ein Planet verteidigt sich. Politometrische Untersuchung der globalen Aufrüstung. Schriftenreihe des WZB, 1981.

kun Peter Otto: Wege in die Informationsgesellschaft – Steuerungsprobleme in Wirtschaft und Politik. dtv, München 1985.

kun Heinrich Revermann: Schlüsseltechnologien – Wo Europas Wettbewerbschancen liegen. VDE, Berlin 1987.

kun Ulrich Brasche: Intelligent Sensors – Technology, Applications and European Markets. VDE, Berlin 1989.

Jahresberichte Mikrosystemtechnik. VDI/VDE-IT. Jährlich 1994 bis 1999.

Deutsche Atomphysiker übernahmen Verantwortung wegen Atomrüstung. Umstrittene Rollen sensibler Akteure vor und in der Demokratie. Prelego, farita en Berliner Landeszentrale für Politische Bildung 2017.

Der Streit um die atomare Bewaffnung - Argumente der Ära Adenauer. kajero 25 de "Militärpolitik Dokumentation e. V.", 1982, Haag und Herchen Verlag, 113 paĝoj.

Defio Homaranismo. En: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio - 111 jaroj, Jubilea Libro 1903–2014, Redaktis: Fritz Wollenberg. Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburg (eld.), Mondial, Novjorko - Berlino 2017, 509 paĝoj, kontribuoj en la germana kaj Esperanto, p. 342-354. ISBN 978-1-59569-340-2.

Nova turo, mala al la babela turo. Prelego de Philipp Sonntag dum GEA-kongreso 2016 en Munkeno vendrede, 13.5.2016.[34]

En la inferon kun la artefaritaj lingvoj! (Pianon en la fajron!) En: Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio 2017[35]

Beletraĵoj redakti

Kun la programisto Thomas Würfel „Mal was tun“, interaga krimrakonto por interreto / c-base por informadika efektivigo, 1997.

Magenfresser - Lüstemörderische Rezepte.“ prezentita de Zeitmaschinennavigator Phila, alias Ph. Sonntag, IKE/Institut für Künstliche Emotion/c-base Berlin, am 21. 12. 2003 im traditionellen „Spacemeal 2003“.

Ungereimtes und Gereimtes - mit malerischen Interpretationen von Sabine Kaemmel. Projekte Verlag Cornelius, Halle/Saale April 2009. ein Kunst(volles)buch. 147 paĝoj, ISBN 978-3-86634-690-1.

Liebesknurren - Als Maus unter großen Tramplern. mit Grafiken von Sabine Kaemmel, 56 paĝoj kun 19 pentroj. Thurneysser-Verlag 2012, ISBN 3-939176-56-6.[36]

Verkoj, eldonitaj de Philipp Sonntag redakti

Sonntag eldonis kvar germanlingvajn libroseriojn: unu serion kun Jens Harms kaj Christian Leipert pri „Interfaka ekonomio“ (1980–1990), du libroseriojn por „Child Survivors“ (2017–2020) kaj la serion kun Karin Manke: „Zu Wahrheiten vereint“ (2009-), (Unuigitaj al veraĵoj – aŭtoroj el oriento kaj okcidento rakontas):

Interfaka ekonomio redakti

Arnoldshainer Schriften zur Interdisziplinären Ökonomie. (eld. Jens Harms, Christian Leipert kaj Philipp Sonntag), Verlag Haag + Herchen, Frankfurt/Main (1980–1990). La tri eldonistoj de la serio samtempe eldonis volumon 1, Sonntag eldonis du pliajn volumojn:

Volumo 1: Alternative Ökonomie und Ökonomische Theorie. 1980, 280 p., ISBN 3-88129-328-0.

Volumo 3: Rüstung und Ökonomie. Haag und Herchen, Frankfurt, 1982, 270 p., ISBN 3-88129-503-8,

Volumo 5: Die Zukunft der Informationsgesellschaft. 1983, 320 p., ISBN 3-88129-675-1.

Du libroserioj por „Child Survivors“ redakti

„Bittere Vergangenheit! – Bessere Zukunft?“ Amara pasinteco – pli bona estonteco?) ĉe "Hentrich & Hentrich – eldonejo pri juda kulturo kaj nuntempa historio, Berlino.“:

  • Philipp Sonntag: Wir Überlebende des Nazi-Terrors in Aktion. Volumo 1. 2017, 108 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-95565-211-1 (Enkonduka volumo de la eldonisto).
  • Liesel Binzer: Ich prägte mein Leben in / wegen / trotz Theresienstadt. Volumo 2. 2017, 84 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-95565-212-8.
  • Charakter, Zorn und Widerstand. Child Survivors aus Expertensicht. Volumo 3. 2017, 96 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-95565-230-2.
  • kun Alexej Heistver (eld.): Unbekannter Holocaust im Osten Europas. Alte Grausamkeiten, neue Herausforderungen. Volumo 4. 2018, 72 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-95565-231-9.

„Die Unruhe der Zeitzeugen des Holocaust" en eldonejo Beggerow-Verlag, Berlino:

  • Child Survivors als Zeitzeugen für damals bis jetzt. volumo I. 2018, 160 paĝoj. ISBN 978-3-936103-60-1
  • Karin Weimann: Child Survivors zu Gast am Gedenktag 27. Januar. Erinnern und VerANTWORTung in der Ruth-Cohn-Schule. Volumo II. 2018, 136 paĝoj. ISBN 978-3-936103-61-8.
  • Alexej Heistver (eld.): Verwundete Kindheit - Holocaust-Überlebende aus der Sowjetunion in Deutschland. Volumo III. 2018, 426 paĝoj. ISBN 978-3-936103-62-5.
  • Alfred Lieball: Kindheit in schwerer Zeit - Verfolgung und Krieg, Befreiung und Frustration, Sorgen und Hoffnung. Volumo IV. 2018. ISBN 978-3-936103-66-3.
  • Philipp Sonntag: Forever Alert - German Child Survivors in Action Before 1945 and Beyond. Volumo V. 2019. 240 paĝoj. ISBN 978-3-936103-75-5.
  • Gabriel Berger: Auf der Suche nach einer Heimat - Eine jüdische Familie im 20. Jahrhundert. volumo VI.

Kun Karin Manke: Libroserio „Zu Wahrheiten vereint - Autoren aus Ost und West erzählen“ en eldonejo Beggerow-Verlag Berlino: redakti

Volumo 1: Zu Wahrheiten vereint. Eine Begegnung von 31 Autoren aus 0st und West. 2009, 2-a eld., 311 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-936103-25-0.

Volumo 2: Vereint und geteilt? 2011, 188 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-936103-29-8.

Volumo 3: Zurückgetreten worden! 2012, 264 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-936103-33-5.

Volumo 4: Mehr ehrlich als amtlich. 2013, 138 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-936103-34-2.

Volumo 5: Zuflucht Familie. 2016, 192 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-936103-45-8.

Volumo 6 Von Liebevoll bis liebestoll - die Sehnsucht der Überforderten". 2018, 192 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-936103-65-6.

Volumo 7 Gretchenfrage neu ... 2019, 192 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-936103-69-4.

Volumo 8 Kulturerfahrungen. Berlin 2020, 192 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-3-936103-78-6.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Sylvia Dienel: Der Selbstmord der Mutter rettete ihm das Leben. En: Freie Presse, Chemnitzer Verlag und Druck GmbH & Co vom 15.06.2017. (Germanlingva artikolo: La sinmortigo de la patrino savis lian vivon.) [1][rompita ligilo]
  2. Tiel Philipp Sonntag priskribas mem la situacion en germanlingvaj aŭtobiografiaj notoj.[2]
  3. Philipp Sonntag: Mathematische Analyse der Wirkungen von Kernwaffen in der BRD. En: C.-F. von Weizsäcker (eld.): Kriegsfolgen und Kriegsverhütung. Hanser, München 1971, p. 75–198 (disertacio, TU Hannover).
  4. Philipp Sonntag: Deutsche Atomphysiker übernahmen Verantwortung wegen Atomrüstung. Umstrittene Rollen sensibler Akteure vor und in der Demokratie. (Germanaj atomfizikistoj transprenis respondecon pro atomarmado – pridisputataj roloj de sentemaj agantoj antaŭ kaj en la demokratio). Germanlingva prelego, farita la 26-an de okt. 2017 en Berliner Landeszentrale für politische Bildung, p. 1 (Philipp Sonntag: Deutsche Atomphysiker …). Germanlingva teksto
  5. Carl Friedrich von Weizsäcker (eld.): Kriegsfolgen und Kriegsverhütung. München, Hanser Verlag 1971, 599 paĝoj.
  6. Philipp Sonntag: Deutsche Atomphysiker …, p. 14.
  7. Philipp Sonntag: Deutsche Atomphysiker …, p. 9
  8. kun U.-P. Reich, H.-W. Holub: Arbeit Konsum Rechnung. Axiomatische Kritik und Erweiterung der Volkswirtschaftlichen Gesamtrechnung. Bund, Köln 1977.
  9. Cayenne - Evolutionäres Modellvernetzter Neuronen an der Grenze von Reflex und Bewusstsein (Cayenne - Evolucia modelo de retaj neŭronoj ĉe la limo de reflekso kaj konscio). Germanlingva teksto
  10. Ein Planet verteidigt sich. Politometrische Untersuchung der globalen Aufrüstung. Schriftenreihe des WZB, 1981.
  11. kun Peter Otto: Wege in die Informationsgesellschaft – Steuerungsprobleme in Wirtschaft und Politik. dtv, München 1985.
  12. Jahresberichte Mikrosystemtechnik. VDI/VDE-IT. Jährlich 1994 bis 1999. (Jarraportoj)
  13. kun Heinrich Revermann: Schlüsseltechnologien – Wo Europas Wettbewerbschancen liegen. VDE, Berlin 1987.
  14. kun Ulrich Brasche: Intelligent Sensors – Technology, Applications and European Markets. VDE, Berlin 1989.
  15. Retpaĝo de Child Survivors Deutschland e.V. [3] Arkivigite je 2020-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
  16. La libroserio „Die Unruhe der Zeitzeugen des Holocaust" en Beggerow-Verlag [4][rompita ligilo]
  17. Forever Alert - senpage elŝutebla [5]
  18. Interrilatoj kun atestantoj (germanlingva) [6][rompita ligilo]
  19. Retpaĝo (germanlingva) de Netzwerk Zukunft [7]
  20. Retpaĝo de Esperanto-Ligo Berlino/Brandenburgio [8]
  21. Philipp Sonntag: Defio Homaranismo. En: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903–2014, Redaktis: Fritz Wollenberg. Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (eld.), Mondial, Novjorko - Berlino 2017, 509 paĝoj, kontribuoj en germana kaj Esperanto, p. 342-354. ISBN 978-1-59569-340-2
  22. TEA – retpaĝo germanlingva [9]
  23. Retpaĝo de eldonejo Beggerow [10] Arkivigite je 2020-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
  24. Philipp Sonntag: Deutsche Atomphysiker..., p. 23.
  25. Philipp Sonntag: Der Streit um die atomare Bewaffnung - Argumente der Ära Adenauer, kajero 25 de "Militärpolitik Dokumentation e. V.", 1982, Haag kaj Herchen Verlag, 113 p.
  26. Philipp Sonntag: Laudatio auf Dr. Léon Gruenbaum. En: Dieter Deiseroth kaj Hartmut Graßl (eld.): Whisteblower Enthüllungen. BWV Berliner Wissenschafts-Verlag, Berlin 2016, p. 129–140. Videofilmo kun la germanlingva laŭdacio al d-ro Léon Gruenbaum. [11]
  27. Al la germanlingva krimrakonto [12]
  28. Al la germanlingva rakonto [13] Arkivigite je 2010-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
  29. Philipp Sonntag: Ungereimtes und Gereimtes - mit malerischen Interpretationen von Sabine Kaemmel. Projekte Verlag Cornelius, Halle/Saale 2009, ein Kunst(volles)buch, 147 paĝoj, ISBN 978-3-86634-690-1.
  30. Germanlingva retpaĝo Edel-Terroristen [14]
  31. Germanlingva retpaĝo Soziologie mit Kafka [15]
  32. Fan-paĝo de Philipp Sonntag [16]
  33. Zeitmaschinennavigator Phila: Planetenfräse. En: Magazin „Sperling“, kajero 1, eld. Robert Zobel, temo de la unua kajero: „Planeten“, Engelsdorfer Verlag 2005, p. 175–184.
  34. Nova turo, mala al la babela turo pdf [17] bildpaĝoj [18]
  35. En la inferon kun la artefaritaj lingvoj! (Pianon en la fajron!) pdf [19]
  36. Liebesknurren - Als Maus unter großen Tramplern - Germanlingva teksto