Esperanto-movado en Pollando

(Alidirektita el Pollando:Esperanto-movado)

Antaŭ la unua mondmilito Pollando kiel sendependa ŝtato ne ekzistis, sed dividita je tri partoj en 1795 - ĝi estis regata de Rusujo (t. n. Pola Reĝolando), de Aŭstrujo (Malgranda Pollando aŭ Galicio) kaj de Germanujo (Granda Pollando). La parto regata de Rusujo - pro mallongeco nomota plue Pollando - estas la patrujo de Esperanto kiel ankaŭ de ĝia kreinto[mankas fonto].

Pra-Esperanto redakti

La historio de Esperanto en Pollando havas ankaŭ praperiodon, kiam ekzistis nur la prototipo de Esperanto, la t. n. „Lingwe Uniwersala“. 5 dec. 1878 Zamenhof - gimnaziano - festis kun siaj gimnaziaj kolegoj „la ekvivigon de la lingvo“. Laŭ tiutempa kredo de Z la lingvo jam havis sian difinitan formon kaj la aŭtoro jam komencis verkadi en tiu lingvo. Tiutempe la solaj Esperantistoj vivis en Varsovio. La unua Esperantisto estis Aleksandro Waldenberg, kiu tiam kunfestis la solenon de Lingwe Uniwersala, (kaj kiu poste pri la efektiva Esperanto preskaŭ ne okupiĝis).

Ekde 1878 Zamenhof studas la viveblecon de sia lingvo. Intertempe li ekkonas Volapükon kaj forlasas sian lingvon por atendi kaj konvinkiĝi ĉu Volapük respondas la kondiĉojn bezonajn por L. I. Post kelkaj jaroj Z disreviĝas pro Volapük. Tiam estis ankaŭ granda la merito de tia patro, kiu lin ĝuste helpadis en tiu analizado kaj instigadis al ĉiama perfektigado, por ke la lingvo aperu antaŭ la mondo jam en senriproĉa stato. Tiu fazo daŭris 9 jarojn.

Esperanto de 1887 redakti

 
La unua komitato de Varsovia Societo Esperantista
 
Presejo de Chaim Kelter, kiu eldonis la Unuan Libron. Str. Nowolipie 11 en Varsovio

En 1887 Zamenhof prezentas al ni la finitan formon de L. I. En Varsovio eliris la 21-an de majo la unua broŝura (en rusa lingvo) pri Esperanto. En la disvastigo helpis al Zamenhof liaj parencoj. Iom post iom revenas eĥoj. Zamenhof komencas enregistradi ĉiun nomon revokantan, kolekti subskribojn.

En la unuaj jaroj, t. e. ĝis 1893 nur izoluloj, havantaj iajn rilatojn kun la familio ekinteresiĝis pri Esperanto pro simpla scivolemo. Kiam la ideo pri L. I. komencis - pro la progresoj de Volapük - penetri la gazetajn kolonojn, komencis jam tie kaj alie interesiĝi pli serioze diversaj homoj, kaj turnadis sin al la aŭtoro kun diversaj demandoj.

La unuaj sonoj Esperantaj aŭdiĝis inter Zamenhof kaj Inĝ. Antoni Grabowski (ne kalkulame la e-ajn babiladojn inter la Zamenhofaj familianoj). Inter la unuaj interesiĝantoj estis la poeto Leo Belmont kiu jam en 1887 skribis entuziasmoplenan leteron al Z. Iom post iom aperadis aliaj apostoloj de Esperanto, precipe inter la studenta junularo.

Pri movado en tiuj tempoj oni eĉ ne povis revi: de unu flanko la registaro (rusa) rigardadis malfide je ĉia ajn organizita movado, aliflanke la polaj societoj, kiuj estis devigata batali por sia nacia lingvo kaj kiuj bone konsciis kiom forte la rusa registaro penas ekstermi la polan nacian senton, ankaŭ suspektadis ion en tiu ĉi movado: ĉu ne kaŝas sin sub tiuj pioniroj iaj agentoj de la rusa registaro? Do la eklernado de Esperanto en la unuaj jaroj en Pollando okazadis individue, aranĝi movadon oficialan estis tiutempe neeble.

Kaj tamen, malgraŭ tio, Pollando partoprenis en la disvolvigo de Esperanto plej aktive kaj donis ekde la unuaj tempoj al la mondo la plej eminentajn Esperantistojn. Nur citi tiajn nomojn kiel Grabowski, Kabe, Belmont, Zakrzewski, Wasniewski, Róbin, Brzostowski, Neumann.

La unua kunsido, dum kiu estis tuŝita la temo pri ia ajn organizo, okazis 2-an de dec. 1893 en Varsovio en la loĝejo de la studento St. Goldberg. Ĉeestis kvin personoj (inter kiuj la sola vivanta ankoraŭ en 1934 estis W. Róbin). La kunsidoj poste okazadis pli malpli regule, sed ĉiam ankoraŭ ne leĝigite. Zamenhof tiutempe ne troviĝis en Varsovio kaj la grupeto transsendis al li en Grodnon siajn salutojn.

Intertempe Esperanto diskoniĝadis en Eŭropo. Tie kaj alie malfermiĝadis societoj. Ankaŭ en Rusujo tia societo malfermiĝis kaj agis jam tute malkaŝe, laŭleĝe. La varsovia grupo, volante agi ankaŭ malkaŝe, fariĝis filio de tiu rusa. Kaj la 6. dec. 1904 (ĝuste 11 jarojn post la fondiĝo de l' unua - neleĝigita - grupo) la varsoviaj E-istoj fondis la unuan oficialan organizaĵon Esperantan en Pollando. „Varsovia Societo E-ista“. Zamenhof, kiu intertempe ree ekloĝis en Varsovio, rifuzis funkcion kaj tial fariĝis prez. Grabowski, vicprez. Leo Belmont, sekr. Kabe kas. Zakrzewski, kaj bibliotekisto Brzostowski. Malgraŭ, ke en Rusujo la kondiĉo tiutempe estis plej fatalaj (milito kun Japanujo revolucio en la lando, malfido de la pola socio al ĉio, kio havis ion komunan kun rusoj - kaj la varsovia societo estis filio de la rusa - suspektemo al la E-istoj mem), la nombro de la E-istoj post la unua jaro atingis jam 70.

Laŭ la regantaj tiam kondiĉoj, nenia presaĵo povis aperi sen la permeso de la rusa cenzuro. La sola inter ĉiuj rusaj cenzuristoj, kiu posedis E-on, loĝis en Peterburgo kaj eldono de E-a organo en Varsovio ne estis ebla. La polaj E-istoj estis devigataj kontentiĝi per la Nürnberga „Esperantisto“.

La pola teritorio en tiu tempo estis dividita inter tri regnoj. Ĉiu el tiuj tri partoj: Polujo (rusa), Galicio (aŭstra) kaj Grandpolujo (germana) havis sian apartan politikan kaj ekonomian vivon. Tamen la spirita kunvivo - precipe inter la rusa Pollando kaj Galicio - ne estis interrompita. La gazetaro eliranta en unu terparto estis legata en la dua, libroj eldonataj en Galicio estis multe disvendataj en la Rusa Pollando kaj inverse. Tiel la interrilatoj inter tiuj du landpartoj estis sufiĉe viglaj.

Esperanto en Galicio (Aŭstrio-Hungario) redakti

En Galicio la Esperanta movado komenciĝis per individua ekkono de Esperanto. Nur izoluloj en plej grandaj urboj komencis propagandi. Sub la aŭstra reĝimo tio ne renkontadis malfacilaĵojn kaj tial baldaŭ naskiĝis organizita movado. 1906 povas esti konsiderata kiel oficiala dato de E-movado en Galicio. Tiam fondiĝis jam grupoj en Krakovo kaj Lvovo (tiam nomata en la E-aj oficialaĵoj: Leopolo) urboj, kiuj fariĝas la bazoj de l' disvolviĝo de E en Galicio. El tiuj ĉi urboj propagandistoj disvastigas E-n tra la provincaj lokoj, fondante tie kaj alie filiojn kaj subtenante ilin en momentoj de bezono.

La ambaŭ grupoj tre fervore kaj fruktodone laboris. La Krakova eligis poste tre konatajn E-istojn prof. Bujwid, Kuhl, d-ro Rosenstock, Kaszycki, Alfus, Grenkamp kaj aliajn. La Lvova ankaŭ laboris fervore, ankaŭ ĝi edukis poste fervorajn E-istojn: d-ro Fels kun edzino, d-ro Mikolajski: Lazica, Schnützer, Wierzchowski, k. a. Plej granda ĝia merito estas tamen tio, ke en julio 1906 aperas la unua numero de „Pola E-isto“ - organo de Societo „Esperanto“ en Leopolo - ĉiumonate ka regule eliranta.

Kiam post du jaroj tiu ĉi revuo transportis sian eldonejon aliloken, Mikolajski komencis la eldonon de l' unua faka E-a revuo: Voĉo de Kuracistoj. En Lvovo en 1908 estis ankaŭ fondita la unua „Teknikista Grupo de E-istoj“, kies animo estis W. Giercuszkiewicz. La Lvovaj E-istoj baldaŭ komencis la propagandon laŭ vasta stilo.

En multaj provincaj urboj estis malfermitaj kursoj. Tiel do fondiĝis grupoj en Tarnopol, Nowy Sacz, Sanok, Belz, Sambor, Stryj, Tarnów, Stanislawów, Jaroslaw kaj tre multaj aliaj. En „Pola E-isto“ red. de St. Lazica komencis baldaŭ kunlabori ne nur lokaj samideanoj. Ankaŭ Krakovo kaj eĉ la translima Varsovio evidentigis sian helpemon kaj per abonado kaj kunlaborado. La plumoj de Z, Leono Z., Grabowski, Belmont, Kabe kaj aliaj tre ofte plenigadis la kolonojn de la Lvova revuo.

Esperanto en Kongresa Pollando (Rusio) redakti

 
Grupo de pollandaj Esperanto-pioniroj kun Zamenhof, 1908

La polaj E-istoj el la rusa terparto fine akiris la eblon havi sian organon, kiu, kvankam aperante „eksterlande“, tamen estis ja voĉo de l' pola E-istaro. La pola E-istoj jam delonge pledis, ke la rusa registaro leĝigu polan societon, t. e. ne nur por la urbo Varsovio, sed por la tuta pola tero, regata de Rusujo (kun rajto malfermadi filiojn). Tio estis ankaŭ bezona por la normala disvolvo de E en Pollando, ĉar ĉiu nova societo fondiĝinta estis devigata klopodi pri nova leĝigo, kio plene dependis de la lokaj estraroj, kiuj ne ĉiam rapidis permesi. Tial estis pli oportune ne malfermadi novajn societojn nur filiojn de la jam ekzistantaj.

La politikaj kondiĉoj en P. iom mildiĝis, post la rusa revolucio en 1905-1906 la popolo ricevis iom da libereco. En 1908 la poloj fine sukcesis leĝigi sian societon. Pola E-Societo gajnis la simpation de la polaj medioj, kiuj iom post iom komencis fide rilati al ĝi. En 1908 la varsoviaj samideanoj eldonis lokan gazeton.

La redaktejo de „Pola E-isto“ transiris tiam Varsovion, kie komenciĝis ĝia floranta periodo. Dum jaroj kolonelo Günther financis ĝian eldonon kune kun ĝiaj multaj literaturaj al- kaj eldonoj. La ĉefred. estis d-ro Leono Zamenhof. Kunlaboris Z, Grabowski, Kabe, Zakrzewski, Brzostowski k. a. La redakcio do kunigis la polajn plumojn de ĉiuj terpartoj. Sed ne nur pola plumoj tie trovis lokon. Eminenta eksterlandanoj (Cart, Lengyel) sendis siajn ellaboraĵojn. La revuo eliradis regule (dulingve) ĝis 1914.

Ekde 1908 la pola E-istaro laboradis tre vigle kaj sukcese sur la propaganda kampo. Oftaj prelegoj (alvenadis eksterlandanoj kaj prelegadis: Parrish, Privat k. a.) teatraĵoj, koncertoj, kursoj ktp. allogis iom da indiferentuloj. Kaj la pola E-istaro volis inviti la tutmondan samideanaron al si. Sed la rusa registaro ja ne ĉiujn el la eksterlandano enlasus (ekz.: socialistojn liberpensulojn kaj aliajn „nefidindajn“ personojn), krom tio: Polujo ja ne estis „mastrino ĉe si hejme“ (kiel tion priskribis Grabowski en sia salutpoeziaĵo „La reveno de l' Filo“ dum la UK. en Krakovo).

Ree venis helpe la translimaj fratoj el Galicio. Kaj en 1912 okazis impona jubilea UK en la muroj de l' malnovega urbo, iama rezidejo de la polaj reĝoj - Krakovo, kiu allogis 1000 E-istojn de la tuta mondo. La brila kongreso kontribuis forte al plua disvastiĝo de E en P. Aperadis novaj grupoj, novaj kursoj farigis vigla movado. En kelkaj lernejoj kaj gimnazioj E estis enkondukita (instruis Grabowski, Lipski k. a.) En la Krakova Universitato fondiĝis grupo (gvidis Kriss, Kronenberg).

Unua mondmilito (1914-1918) redakti

Sed jen venis en 1914 la mondmilito. P. fariĝis tereno de la plej grandaj fajroj. Ekde 1915 P. jam ne havis sian rusan mastron. Anstataŭe venis germana kaj aŭstra. Nun la polaj teroj ne estis dividitaj inter si per limoj. En 1917 renaskiĝis la E-movado en Krakovo. Ĉar la pleja parto de la iamaj aktivuloj servis en la milito, oni devis komenci ĉion denove. En apr. 1918 la grupo jam aperigis ĵurnalon „E-ista Voĉo“ sub red. de S. Grenkamp Kornfeld. En Varsovio la movado ekzistis nur kiel simplaj renkontoj de samideanoj ĉu en kafejoj, ĉu ĉe la aŭtoro de E. Sole la multjara delegito de UEA, Oberrotman, kuradis de unu E-isto al alia por enkasigi kotizojn - tiam la sola simptomo de la vivanteco de E.

En 1917 la pola E-istaro travivis grandan ekskuon: la morton de la Majstro. Oni aranĝis la funebran ceremonion kun ebla soleneco. (v. Entombigo de la Majstro.)

La galiciaj samideanoj baldaŭ revivigis ĉe si la movadon kaj per sia organo „E-ista Voĉo“, kiun ili disvastigadis ankaŭ en la ceteraj partoj de P. kaŭzis la revivigon de E ankaŭ en Varsovio. Intertempe - en 1918 - P. liberiĝis de ĉiuj okupantoj kaj fariĝis sendependa ŝtato kaj ĉiuj ĝiaj terpartoj ree unuigis. En 1919 fondiĝis en Varsovio la unua laborista (klasbatala) societo „Laboro“, kiu baldaŭ evidentigis tre viglan agemon. En 1921 fondiĝis la E-ista rondo „Konkordo“. Ĉiuj ĉi societoj agadis tre energie kaj fondadis multe da filioj.

Intermilita epoko (1918-1939) redakti

 
Klara Zamenhof, Edmond Privat kaj Julia Isbrücker antaŭ la domo de Zamenhof en Varsovio

En 1922 estis organizita la Unua Tutpola E-Kongreso, kiu havis brilegan sukceson. La tiama ĉefulo de la ŝtato - Józef Pilsudski - sendis sian reprezentanton (generalon Jacyna), S-ino Klara Zamenhof, edzino de la Majstro, ĉeestis, la tuta loka kaj provinca gazetaro ekinteresiĝis kaj E ekde nun havis malfermitajn pordojn en ĉiuj oficialaj institucioj.

 
Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko, ĉ. 1920

En 1923 malfermiĝas ankoraŭ unu tre vigla rondo en Varsovio: AERO (Akademia E Rondo). Tiel do Varsovio posedas jam kvar societojn. Iom post iom en tiu urbo fondiĝas ĉiam novaj (fakaj) societoj, kio kontribuas al la ĉiam plia populariĝo de E. Ankaŭ la provinco jam ekmoviĝis. Post la I. Tutpola Kongreso fondiĝis societo en Bialystok, Bydgoszcz, Lodzo, Ploc , Wilno ktp.

Krom tio ankaŭ komencas disvolviĝi en P la internaciaj societoj (UEA, TEKA, SAT, ISAE, IKUE k. a.). La movado jam komencas dispartiĝadi. Tial oftaj konferencoj inter ĉiuj societoj por unuecigi la planon de l' propaganda taktiko estis bezonaj. Okazadas ofte tiaj interkonsultoj, konferencoj kaj kongresetoj (kelkfoje eĉ po kelkaj dum unu jaro).

Samtempe laboris tre vigle en Varsovio la Monumenta Komitato por starigi la monumenton sur la tombo de Z. En tiun komitaton (sub prezido de d-ro Robin kaj sekretarieco de Wiesenfeld kun la aktiva partopreno de Klara Zamenhof) estis invititaj reprezentantoj de ĉiuj societoj en P. Rezulte de tio okazis la 16-an de apr. 1926 je la naŭa datreveno de morto de Z solena malkovro de l' Monumento.

En la sama jaro 1926 okazis en Krakovo kongreseto de ĉiuj polaj societoj kaj oni decidis unuigi la tutan Polan movadon per unu organizaĵo. Tiel naskiĝis la ĝisnuna reprezentanto de la tuta E movado en P. - PED (Pola E. Delegitaro), al kiu kun fluo de la tempo aliĝis preskaŭ ĉiuj societoj en P. Ekde tiu tempo la E societoj laboras tre intense.

La Varsovia AERO gvidas senĉese multajn kursojn (po 8-10 dum unu jaro), aranĝas prelegojn, akademiojn, E-semajnon, ekskursojn, kongreskaravanojn ktp. La societo Konkordo evidentigas ne malpli energian vivantecon (por propraj kostoj dufoje sendis sian delegiton al Int. Kongresoj U. K. en Vieno kaj Ĝenevo). Pola E Asocio (la iama Pola E Societo intertempe ŝanĝis sian nomon) aranĝas kelkajn siajn proprajn konferencojn kaj eĉ kongresetojn, revivigas la organon „Pola E-isto“.

En aliaj urboj la laboro iras ne malpli vigle. Menciinda estas speciale Bialystok, la naskiĝurbo de Z kaj Lodzo, kiuj la unuaj akiris en P. la stratojn Zamenhofajn. Ankaŭ Krakovo, kiu ekde 1926 fariĝis la sidejo de PED, ne restas malantaŭe kaj kunvokas la duan Tutpolan Kongreson en 1928 al Krakovo.

 
Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo, 1928
 
Partoprenantoj de UK 1931

En 1927 la varsovianoj aranĝis imponan manifestacion UK en Danzig venis fini siajn du lastajn tagojn al Varsovio kaj fari pilgrimon al la tombo de la Mastro. Tiu preskaŭkongreso donis la eblon al la tutmonda E-istaro viziti la tombon de Z.

PED kiel ĉefgvidanto de la movado tenas ĉiujn risortojn en siaj manoj kaj regulas la planecon de la propagando kaj disvolvo. „Pola E-isto“ fariĝis jam oficiala organo de PED kaj transportiĝas Krakovo, kie ĝin redaktas kaj regule eldonadas prof. Bujwid kaj Hodakowski kun la administro de L. Kutscher.

En 1929 okazis la tria Tutpola Kongreso dum la fama ekspozicio en Poznan. Kaj tiel jam regule ĉiujare - landa Kongreso E jam estas respekte vidata en oficialaj rondoj. La Ministerio Eksterafera jam kunhelpas (kaj subvencias) la eldonon de „Gvidlibro tra Pollando kaj Gdansk“, la prez. de la pola respubliko akceptas delegacion E-an, en la universitatoj okazas oficialaj lekcioj. En 1928 la plej nevenkebla fortikaĵo ankaŭ cedis: La 15 XII. tra la radiostacio en Varsovio disaŭdiĝis la unuaj E-aj vortoj de Wiesenfeld. Ekde tiu tempo ĉiujare je la sama dato Wiesenfeld parolas tra la pola stacio en E. En 1930 okazis la unua invito je U. K. tra radio: Wiesenfeld en la nomo de PED faris inviton al Krakovo por 1931. En 1934 la Pola Radio jam regule disaŭdigadis E-ajn prelegojn.

PED agas senĉese. Ĉiujare okazas ĝiaj konferencoj dum kongresoj tutpolaj. En 1930 la IV. kongreso okazis en Lodzo (solena malkovro de tabulo en la strato Zamenhofa, radioparolado, oficiala leĝigo de la Pola Instituto de E, fondita dum la I. Tutpola E. Kongreso en 1922 k. a.). En 1931 duafoje okazis U. K. en Krakovo. Kaj la poloj aranĝis eĉ du postkongresojn. Unu - tuj senpere post Krakovo - en Varsovio, kie okazis pilgrimo al la tombo de Z kaj malkovro de honora tabulo sur la domo, kie loĝis Z ĉe strato Zamenhofa 9. La Kongresanoj el Varsovio veturis Bialystokon por ĉeesti la duan postkongreson, kie okazis la inaŭguro de belega impona monumento de Z en la ĉeesto de reprezentantoj de la loka registaro.

En 1932 la V. landa kongreso okazis en Lublin. En 1933 la VI. okazis kun la plej granda soleno en la salonoj de la Varsovia urbdomo sub honora protekto de l' prezidanto de l‘ Pola Ministraro.

Ĉirkaŭ 40 agemaj grupoj, kelkcent regule funkciantaj kaj multe vizitataj kursoj, oftaj prelegoj, oftaj artikoloj en la ĉiutaga gazetaro, sistemaj prelegoj tra radio, ĉio ĉi donas plenan fidon, ke la movado en P. nuntempe (do ĉ. 1934) iras per grandajpaŝoj antaŭen. Preskaŭ ĉiuj ŝtataj kaj komunumaj registaroj estas favoraj por la movado, socio (en ĉiuj siaj medioj) rilatas respektplene al tiu ideo, la gazetaro, ĝis nelonge obstina, nun gastame lokigas artikolojn, ofte eĉ specialajn fakojn pri E, eĉ eldonistoj mem invitas aŭtorojn. En la Varsovia ŝtata blindul-instituto E estas enkondukita oficiale kaj devige por ĉiuj lernantoj de la vesperaj kursoj. En 1932 la Instituto akiris la unuan elektran Braillepresejon kaj la unua de ĝi eldonita verko estas lernolibro de E.

Societoj antaŭ la dua mondmilito redakti

PE Delegitaro redakti

PED estis reprezentanto de ĉiuj E societoj en Pollando. Ĝi kreiĝis en 1926 post longaj kaj nesukcesintaj provoj. Ĝis 1934 PED sukcesplene funkcias kaj akiris prestiĝon en P. Ĉiujare ĝi organizas landajn kongresojn kun komitataj konferencoj. Ĝiaj organoj estas: Ekzekutiva Komitato (nuntempe en Krakovo, prez. prof. Bujwid, sekr. J. Alfus) Plena Komitato, Konferenco, kaj la revuo "Pola Esperantisto".

PE Asocio redakti

PEA estis la unua organizaĵo en la historio de E en Pollando, fondita en 1908 en Varsovio. Ĝi ne okupas la lokon de la nacia asocio, nur egalrajte kun multaj aliaj polujaj societoj apartenas al la PED. Longan tempon ĝi estis la sola societo E-a en rusa Pollando. kaj tial eĉ pretendis je rajtoj de nacia societo. -

Esperanto-Rondo Konkordo, Varsovio redakti

Ĝia celo estas disvastigi ne nur E-n: sed ankaŭ ĝian internan ideon, fondita 18 majo 1921 laŭ instigo de Z, fondintoj. Wiesenfeld, J. Litauer, Ign. Telchfeld. Komence Konkordo havis la taskon fariĝi movado, tiucele estis direktita propagando tra ĉiuj landoj de Eŭropo. (En Francujo estis jam pli ol 20 grupoj.) Okazis dum la UK en Vieno kaj Ĝenevo int. fakaj kunsidoj iafoje kune kun la pacifistoj. Laste ĝi limigis sian laboron je loka grundo kaj estas unu el la plej agemaj grupoj.

Laboro redakti

Lab. E-ista Asocio, unu el la plej ĉefaj klasbatalaj societoj en P. fondita en 1919. Ekzistas 12 filioj kun centrejo en Varsovio. Li apartenas, kiel ĉiuj aliaj societoj, al PED.

Pola Instituto de Esperanto redakti

Ĝi komencis sian vivon kiel provizora instituto antaŭ la I. Tutpola E-Kongreso en 1922 en Varsovio. La kongreso (3-5 jun.) oficialigis ĝin kaj elektis kiel unuan gvidanton Wiesenfeld, kiu gvidis ĝin dum multaj jaroj (aranĝis ekzamenojn, paroladojn radioprelegojn ktp.) En 1930 la Instituto estis registrita ĉe la registaro kaj ĝia centro estis translokigita Krakovon. La Instituto estis siatempe registrita kiel nacia filio de la Int. Instituto de E.

Pola literaturo en Esperanto redakti

 
Polaj Esperanto-poetoj, 1921

Pola literaturo estas jam de la komenco multe reprezentita en Esperanto. La nomon de Orzeszko famigis Zamenhof per la traduko de „Marta“. Grabowski liveris al la E-istaro tre multe da polaj juveloj, el kiuj ni citu: „S-ro Tadeo“ de Mickiewicz, „Pekoj de l' Infaneco“ de B. Prus, „Mazepa“ de J. Slowacki, „Halka“ (unua opero en E) de Wolski, „En Svisujo“ kaj „Patro de Pestuloj“ de J. Slowacki, „Consilium Facultatis“ de J. Al. Fredro, Leono Zamenhof liveris al ni: „Aspazio“ de Swietochowski, „Protesilas kaj Laodamia“ de Wyspianski, verkojn de Reymont ktp. Kabe: „Faraono“ de Prus, „Fundo de Mizero“ de W. Sieroszewski, „La Interrompita Kanto“ de M. Konopnicka k. a. Aliaj verkoj: „La Neĝo“ de Przybyszewski (trad. Ficowski), „Ŝi - La Tria“ de Sienkiewicz (Grabowski), „Ni Sekvu Lin“ de Sienkiewicz (Kuhl). „Quo Vadis“ de Sienkiewicz, (trad. Lidla Zamenhof). El aliaj polaj aŭtoroj konataj estas en E: Balucki (trad. Ender kaj Grenkamp), Belmont (mem E-isto), Zeromski k. a. Oolaj aŭtoroj de la 1930aaj jaroj: Tuwim (mem E-isto), Wittlin (trad. Wiesenfeld), Rzewski (trad. Domostawski) k. a. Poloj laborantaj ageme sur la literatura kampo de E: Zamenhofoj (Ludoviko, Leono, Felikso, Lidja), Grabowski, Kabe, Zakrzewski, Brzostowski, Bujwid, Kuhl, Wiesenfeld, Dratwer, Dreher, Grenkamp, Alfus, Zawada.

Originalaj verkistoj redakti

Forge, Belmont, Karolczyk, Lejzerowicz, Sapiro k. a.

Sciencaj verkoj redakti

„Kvin prelegoj pri bakterioj“ (de prof. Bujwid), „Estetiko en Medicino“ (K. Ŝwiecicki) k. a. Kolektverko: Antaŭen Kun Kredo (eld. „Pola E-isto“, 1912).

Aldono: Kelkaj polaj Esperanto-pioniroj redakti

Apartajn biografiojn de ĉ. 60 polaj E-istoj oni trovas sub la litero de ĉiu meritulo. Ne ĉiuj tamen estas tie troveblaj pro diversaj kaŭzoj (manko de loko aŭ materialo, ktp). Ĉi-loke ni mencias kelkajn nomojn de agemaj aŭ verkemaj pioniroj polaj. Ili estas (aŭ estis):

  • d-ro Józef Chybczyński (redaktoro de „La Kuracisto“),
  • St. Czarnowski (vortaro kaj lernolibro),
  • Kaz. Domoslawski,
  • d-ro I. Dubrowicz,
  • d-ro J. Geliebter el Zamoŝĉ,
  • Mieczysław Guterman (vortaro),
  • f-ino Emilja Hermelin (nevino de Z),
  • F. Hiller (aŭtoro de E-a opereto), Jurysta, d-ro Karlsbad,
  • J. Kaszycki (Krakovo),
  • M. Kaus,
  • J. Kostecki (membro de la Lingva Komitato),
  • Cz. Kozlowski („Petaloj“),
  • L. Krysta,
  • A. Lipski,
  • F. Lotto,
  • O. Kuzma,
  • Maske (polo eksterlande),
  • J. Mikulski (artisto drama),
  • d-ro P. Muszkatblat,
  • d-ro A. Naumann,
  • s-ino H. Neuberg (Krakovo),
  • Pankratz (membro de la pola parlamento),
  • Rudnicki,
  • E. Ryttenberg (blinduloj),
  • R. Rybczynski (lernolibro),
  • H Schnützer,
  • W. Skalski (lernolibro)
  • d-ro Sochacki el Deblin,
  • A. Stankiewicz,
  • prof. Swiecimski (dir. de gimnazio, kiun li disponis por la Pola E-Societo),
  • prof. M. Sygnarski (lernolibro),
  • St. Szabuniewicz el Moskvo,
  • N. Szapiro (agema eldonisto e-a)
  • Bronisław Szczepankiewicz,
  • S. Szyk el Wilna,
  • M. Trochimowski,
  • J. Tuwim (plej fama nuntempa pola poeto),
  • d-ro Wajsblum,
  • K. Wasilewski,
  • L. Wiener (lernolibro),
  • d-ro Wizel,
  • Al. Zambrzycki (ced. de „La Farmaciisto“) kaj
  • K. Zajaczkowski.

Noto. Specialajn dankojn meritas pro grava helpo aŭ kunlaboro: S-o J. Alfus (Krakovo)

„   W. Pfeiffer (Lodzo)
„   Dr W. Róbin (Varsovio)
„   Dr Sofio Zamenhof (Varsovio)
„   Dr Felikso Zamenhof †

F-ino G. Spiess (Dancigo)

„   G. Berg (Stokholmo)

S-o H. Fischbach (Drahovice)

„   G. Vermandere (Antverpeno)
„   R. Kreuz (Ĝenevo)

F-ino E. Pastein (Varsovio)

„   H. Edelbaum (Varsovio)

E. WIESENFELD.

Pollando, Ilustrita Gvidlibro tra -. Originalo de diversaj aŭtoroj 1927, 116 p. kun landkarto. Konatigo de la vidindaĵoj de la tuta tando (kune kun Danzig), kun historia notoj.

Post la Dua Mondmilito redakti

 
Giorgio Canuto en Bjalistoko, 1959
 
esperantlingva afiŝo "Pola Ruĝa Kruco helpos kaj instruas helpadi", vidita en aprilo 1986

Post la Dua Mondmilito, baldaŭ reaktiviĝis Pola Esperanto-Asocio, kaj ekde la 21-a de septembro 1958 ankaŭ ties junulara sekcio Pola Esperanto-Junularo, landa sekcio de TEJO. Ĝis la 1990-aj jaroj, tria centra Esperanto-asocio en Pollando tamen estis Pola Studenta Esperanto-Komitato, Esperanto-sekcio de la Asocio de Polaj Studentoj (Zrzeszenie Studentów Polskich aŭ mallonge ZSP): PSEK-membroj plurfoje estis estraranoj kaj en la persono de Jan Koszmaluk ankaŭ prezidanto de TEJO, kaj en Pollando do estis apartaj Esperanto-asocioj por lernejanoj (PEJ), studantoj (PSEK) kaj pliaĝuloj post studa aĝo (PEA).

La Universala Kongreso de Esperanto okazis en Pollando en 1912 (Krakovo), 1931 (Krakovo), 1937 (Varsovio), 1959 (Varsovio, cent jaroj de L. L. Zamenhof), 1987 (Varsovio, cent jaroj de Esperanto) kaj 2009 (Bjalistoko, cent kvindek jaroj de Zamenhof). a plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso de 1987 en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Krome la UK 1927 okazis en Dancigo, tiam germanlingva Libera Urbo ĉe la limo de Pollando, ekde la Dua Mondmilito parto de Pollando.

La Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Pollando en 1959 (Gdansko, cent jaroj de L. L. Zamenhof), 1972 (Toruń), 1987 (Krakovo, cent jaroj de Esperanto) kaj 2005 (Zakopane). Pola Esperanto-Junularo ankaŭ kunorganizis la kongreson de IJK 2009 en Liberec (Ĉeĥio).

Sed ankaŭ aliaj institucioj uzis aŭ uzas Esperanton. Pola Radio ĝis januaro 2007 mallongonde elsendis programon en Esperanto, ekde tiam ankoraŭ en interreto. Kaj la dekstre bildigita afiŝo el 1986 montras, ke ekzemple ankaŭ la Pola Ruĝa Kruco de tempo al tempo komunuikis aŭ -as en Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti