Internacio de Proleta Esperantistaro

(Alidirektita el Proleta Esperantistaro)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) fondiĝis en 1932 rezulte de grava skismo en mezo de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu estis ĝis tiam unueca mondorganizaĵo de iuj proletaj Esperantistoj.

Internacio de Proleta Esperantistaro
vdr

Historia fono de la skismo kun SAT redakti

 
La 3-a SAT-Kongreso.

Pro sia speciala "sennacieca" ideologio kaj gvidado, SAT jam en la unua tempo de sia ekzistado malkontentigis multajn proletajn Esperantistojn. Ankoraŭ en 1922-1923 la ideaj kaj organizaj principoj de SAT estis forte kritikitaj el la flanko de la Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), kiu eĉ eldonis specialan deklaracion pri tio titolitan Nia pozicio. Tamen ĉe la 3-a kongreso de SAT en Kaselo (1923) estis atingita interkonsento kaj dum la pluaj kvin jaroj SAT kaj SEU harmonie kunlaboris en plena konkordo. Tiuj ĉi jaroj estis la plej progresaj jaroj de SAT-movado.

De post la jaro 1927, kiam la direkcio de SAT en Parizo komencis pli insiste propagandi en SAT-gazeto la ideologion de sennaciismo en ties malproksimen evoluinta formo, denove komenciĝis en SAT forta kritikado kontraŭ tiu tendenco. Grandan skandalon elvokis nova broŝuro de Eŭgeno Lanti La Laborista Esperantismo, kiu estis eldonita kiel kvazaŭa programo de SAT kaj kiu enhavis diversajn asertojn ne akcepteblajn laŭ la marksisma vidpunkto. Precipe la kritikoj devenis el la flanko de SEU-anoj.

Por repuŝi tiujn kritikojn, la direkcio de SAT en Parizo entreprenis fortan atakon kontraŭ SEU kaj precipe kontraŭ ties ĝenerala sekretario Ernest Drezen. Utiliginte la malfacilajn kondiĉojn de montranspagado el Sovetunio al aliaj landoj, la direkcio akuzis SEU pri "intenca" retenado de la mono por malutili al SAT. Kaj kiam la opozicio decidis eldoni gazeton por kontraŭbatali, la direkcio eksigis el SAT Drezen kaj multajn aliajn opoziciulojn sovetiajn kaj alilandajn.

La konflikto atingis apogeon en oktobro 1930. En Berlino fondiĝis Organiza oficejo de klasbatala SAT opozicio, kiu entreprenis eldonadon la gazeto Internaciisto responde al Sennaciulo. En Leipzig komencis laboron nova sendependa eldonejo de revolucia Esperanto literaturo Ekrelo. Kontraŭ la alte leviĝinta opozicia ondo, la direkcio de SAT asekuris sin per enkonduko de nova regulo ebliganta voĉdonrajton en SAT nur al la plenjarabonantoj de Sennaciulo. Tiamaniere estis senrajtigita granda plimulto da SAT-anoj. Por ricevi aprobon al sia konduto, la direkcio aranĝis voĉdonadon, en kiu partoprenis nur ĉirkaŭ 600 personoj. Responde al tiu ĉi direkcia voĉdonado, la opozicio organizis en marto 1931 alian ĝeneralan voĉdonadon inter ĉiuj SAT-anoj senescepte: el 1256 voĉdonintoj el 30 landoj 1218 voĉdonis malfidon al la direkcio (sume, kun subskribintoj de kolektivaj rezolucioj entute 2700 SAT-anoj esprimis malfidon al la direkcio).

Ĉe la sekva SAT-kongreso en Amsterdamo (aŭgusto 1931), la opozicia anaro aranĝis propran kongreseton, kiu decidis anstataŭ la organiza oficejo fondi Internacia Unuigan Komitaton de Proleta Esperanto-Movado. Krom SEU, al la opozicio plene aliĝis Germana Laborista Esperanto-Asocio, Japana Proleta Esperanta Unio, Bulgara laborista Esperanto-asocio kaj Nord-Amerika LEA (LEANA). Aliĝis ankaŭ certaj partoj de la laboristaj Esperanto-asocioj franca, pola, brita, sveda, nederlanda, hungara, ĉeĥoslovaka, finna, norvega, aŭstra, hispana, kaj aliaj.

Kiam evidentiĝis la neebleco devigi la direkcion de SAT reakcepti la eksigitajn membrojn kaj tiamaniere restarigi la unuecon de proleta Esperanto-movado, la skismo realiĝis definitive. Granda nombro da membroj forlasis SAT: el 6 500 membroj en 1929 - post du jaroj en 1932 en SAT restis apenaŭ 1500.

En aŭgusto 1932, en Berlino okazis 1-a fondkongreso de IPE. Ĉeestis 348 delegitoj el 12 landoj. Ĉe tiu kongreso IPE konstituiĝis kiel unuecfronta klasbatala organizaĵo de ĉiutendencaj proletaj Esperantistoj dezirantaj praktike labori per Esperanto por socialismo.

Laŭ la gvidrezolucio, akceptita en ĝia fonda kongreso, IPE estas ideologie bazita sur la marksista mondkoncepto, la dialektika materialismo. Ĝi kontraŭbatalas la oportunisman sennaciismon kaj ankaŭ „la reformisman ideologion de la socialdemokratio subtenantaj la imperialismajn rabadojn kaj militojn, kiu plenumas la taskon deteni la laboristojn de la klasbatalo kaj malhelpas la efektivigon de la ruĝa unueca fronto“. La diferenco inter SAT kaj IPE estas, ke SAT volas kunigi ĉiujn laboristajn Esperantistojn klasbatalajn kaj meti Esperanton je la servo de ĉiuj klasbatalaj organizoj, ke en IPE nur estas loko por komunistaj aŭ komunistemaj Esperantistoj, kaj ke ĝia agado speciale rilatas al komunistemaj organizoj, ke SAT akcentas la kulturan, klerigan, edukan laboron kaj IPE la politikan, agitecan, ke SAT havas organizformon sennaciecan bazitan sur individua membreco kaj ke IPE estas internacia organizo, kies bazo estas la naciaj sekcioj: la LEA-oj.

En efikeco redakti

La faŝista ekrego en Germanio detruis la junan IPE-centron Berlino. Estis ĉesigita la eldonado de Internaciisto. Internacia IPE-oficejo estis transportita el Berlino al Amsterdamo. Kiel organo de IPE de post julio 1933 komencis aperadi nova gazeto Sur Posteno en Moskvo (de post oktobro 1934 ĝi aperas en Amsterdamo).

 
Foto farita okaze de la 2-a IPE-kongreso en Antverpeno, 10-15 aŭgusto 1935, kiun organizis loka grupo Solidareco. La kongresanoj troviĝas antaŭ la Operdomo.

En aŭgusto 1934 en Lillo estis kunvokita internacia konferenco de IPE, partoprenita de 73 delegitoj el 9 landoj. Ĝi decidis starigi internacian IPE-centron en Leningrado, plifortikigante samtempe la IPE-oficejon en Amsterdamo. Samtempe la konferenco alvokis ĉiujn E-istojn al IPE, SAT, ISE, k. a. partopreni la laboron de PEK (Proleta Esperanta Korespondanto), kiu prezentas la plej bonan bazon por unuecfronta agado de ĉiuj anoj de tiuj organizaĵoj. La 2-an IPE-kongreson la konferenco de Lille decidis okazigi en Antverpeno en 1935; ĝi efektive okazis je la 12-a kaj 13-a de aŭgusto 1935.

Ĉe sia fondiĝo IPE havis 7 landajn sekciojn kaj unuigajn komitatojn kun proksimume 5 500 membroj. Fine de 1934 IPE havas 10 landajn sekciojn kaj 11 unuigajn komitatojn kun proksimume 14 000 membroj en la jenaj sekcioj:

Kaj unuigaj komitatoj en:

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Blanke, Detlev (1978): "La Internacio de Proleta Esperantistaro". En: Blanke, Detlev (1978, Red.) Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, p. 50-62
  • Lins, Ulrich (1987): "La baraktado de IPE. Ĉapitro el la historio de la laborista Esperanto-movado". En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo. Vol. II. Esperantismo. La Laguna: Universidad de la Laguna, p. 353-369.

Eksteraj ligiloj redakti