Robert McNamara

usona komercisto kaj politikisto

Robert Strange McNamara (n. la 9-an de junio 1916, m. la 6-an de julio 2009) estis usona negocisto, kiu servis inter 1961 kaj 1068 kiel usona ministro pri defendo kun la prezidentoj John F. Kennedy kaj Lyndon B. Johnson. Li ludis gravan rolon en la plialtigo de la impliko de Usono en la Vjetnama Milito.[1] McNamara estis responsa pro la institucio de la analizo de sistemoj en publika politiko, kiu disvolviĝis en la fako konata nuntempe kiel politika analizo.[2]

Robert McNamara
Persona informo
Robert Strange McNamara
Naskiĝo 9-an de junio 1916 (1916-06-09)
en San-Francisko
Morto 6-an de julio 2009 (2009-07-06) (93-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Religio Presbiteriana Eklezio (Usono)Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeleyekonomika altlernejo Harvard • Piedmont High School vd
Partio Demokrata PartioRespublikana Partio vd
Subskribo Robert McNamara
Familio
Edz(in)o Margaret McNamara vd
Infanoj Robert Craig McNamara vd
Profesio
Okupo bankisto • politikistoverkistoekonomikistomilitisto vd
Aktiva dum 1943– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en San-Francisko, Kalifornio, gradiĝis en la UK Berkeley kaj en la Harvard Business School kaj servis en la Aerfortoj de la Armitaj Fortoj de Usono dum la Dua Mondmilito. Post la milito, Henry Ford la 2-a dungis McNamara kaj grupon de aliaj aerfortaj veteranoj por labori por Ford Motor Company. Tiuj "Whiz Kids" helpis reformi Ford-on per moderna planado, organizado, kaj sistemoj de administrokontroloj. Post mallongdaŭra servado kiel prezidanto de Ford, McNamara akceptis nomumon kiel ministro pri defendo.

McNamara iĝis proksima konsilisto por Kennedy kaj defendis la uzadon de blokado dum la Misila Kuba Krizo. Kennedy kaj McNamara instituciis defendostrategion por la Malvarma Milito surbaze de fleksebla reago, kiu antaŭeniris la neceson por milita reago sen amasa reprezalio. McNamara plifirmigis la funkciojn de spionado kaj logistiko de la Pentagono en du centrigitaj agentejoj: nome Defense Intelligence Agency kaj la Defense Supply Agency. Dum la regado de Kennedy, McNamara prezidis la pliigon de la usonaj soldatoj en Suda Vjetnamio. Post la Tonkin-golfa okazaĵo de 1964, la nombro de usonaj soldatoj en Vjetnamio plialtiĝis spektakle. McNamara kaj aliaj usonaj politikistoj timis, ke la falo de Suda Vjetnamio al komunista reĝimo kondukos al la falo de aliaj registaroj en la regiono. En oktobro 1966, li lanĉis la Projekton 100 000, nome plialtigo de la armeaj normigoj de intelektaj normigoj kio permesus, ke 354 000 aldonaj homoj estu rekrutitaj, spite la kritikojn ke ili ne estos taŭgaj por labori en alta streso aŭ danĝeraj medioj.

McNamara iĝis pli kaj pli skeptika pri la efikeco sendi usonajn trupojn al Vjetnamio. En 1968, li demisiis kiel Sekretario de Defendo por iĝi Prezidanto de la Monda Banko. Li restas la plej longdaŭran servinton kiel Sekretario de Defendo, estinte en posteno ĉirkaŭ sep jaroj. Li servis kiel prezidento de la Monda Banko ĝis 1981, kiam li ŝanĝis la fokuson de la Monda Banko el infrastrukturo kaj industriigo al malpliigo de la malriĉeco. Post retirigo, li servis kiel stabano de kelkaj organizoj, kiel la Kalifornia Instituto de Teknologio kaj la Brookings Institution. En siaj postaj verkoj kaj intervjuoj, li esprimis sian bedaŭron pro la decidoj kiujn li faris dum la Vjetnama Milito.

Referencoj redakti

  1. Weiner, Tim (6-a de julio 2009). "Robert S. McNamara, Architect of a Futile War, Dies at 93". New York Times, alirita la 10-an de oktobro 2021.
  2. Radin, Beryl (2000), Beyond Machiavelli: Policy Analysis Comes of Age. Georgetown University Press.

Eksteraj ligiloj redakti