Rothschild

(Alidirektita el Rothschildidoj)

La familio Rothschild estas unu el la plej signifaj mondaj financaj dinastioj, en la hodiaŭa tempo ili estas aktivaj en multaj terenoj, krom alia en investaj bankaferoj kaj vinberaferoj. Laŭdevene germanaj aŝkenazaj judoj el Frankfurto ĉe Majno disvastigis siajn aktivecojn tra la tuta Eŭropo kaj al kelkaj el ili estis donitaj aŭstraj kaj britaj nobelaraj titoloj.

Rothschild
Dinastio
Blazono
Blazono
Jewish family • nobela familio • familio
Lando GermanioAŭstrioFrancioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Italio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Mayer Amschel Rothschild vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Domo de Rothschildidoj en Frankfurto ĉe Majno

La deveno redakti

La fondinto de la dinastio Rothschild estas Mayer Amsel Rothschild (naskonome Mayer Amschel Bauer, naskiĝinta la 23-an de februaro 1744 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 19-an de septembro 1812 samloke). Li akiris spertojn en la financaferoj ĉe bankiera familio de Oppenheimer en Hanovro. Post la morto de sia patro Moses Amschel Bauer li heredis lian vendejon en la frankfurta geto kaj alinomis sin al Mayer Amsel Rothschild, laŭ ruĝa ŝildo, kiu pendis antaŭ la domo de patro. Pase de la tempo li fariĝis tre influa kaj riĉa financisto, precipe danke al profitdonaj aĉetoj kaj transakcioj kaj ankaŭ danke al tio, ke li fariĝis administranto de grandega posedaĵo de Vilhelmo la 1-a de Hessen-Kassel.

Mayer Amsel Rothschild geedziĝis la 29-an de aŭgusto 1770 kun Gutele Schnapper (1753 – 1849), ili havis komune kvin filojn kaj kvin filinojn. Li disvastigis sian financan imperion trans la limojn de Germanio per tio, ke li sendadis la filojn en kvin urbojn en diversaj eŭropaj landoj, por ke ili komencu entrepreni tie (Frankfurto ĉe Majno, Vieno, Londono, Napolo kaj Parizo). Okaze de malfavora situacio en unu lando la fratoj devis reciproke helpi unu la alian, kio fakte okazis, dum la tuta tempo de ilia vivo ili mallarĝe kunlaboris; ĉiu en sia nova patrujo fondis sian branĉon de la dinastio. La familia riĉaĵo estis plu konservota pere de interkonsentitaj geedziĝoj inter kuzoj el la unua aŭ la dua genuo, la kapo de la familio devis resti en Frankfurto. En la jaro 2005 Mayer Amsel Rothschild estis markita de ĵurnalo Forbes kiel la sepa plej influa entreprenisto de ĉiuj tempoj kaj kiel "fondinto de la internaciaj financaferoj".

La unua generacio redakti

  • Amschel Mayer Rothschild (1773 – 1855), rezidejo: Frankfurto ĉe Majno. Amschel estis la plej aĝa filo, post sia patro li transprenis la vendejojn en Frankfurto ĉe Majno kaj li fariĝis kapo de la familio. Frankfurto restis loko, kie la tuta familio renkontiĝis.
  • Carl Mayer von Rothschild (1788 – 1855), rezidejo: Napolo. Li transloĝiĝis Napolon en la jaro 1821, kie li administris la financojn de aŭstraj soldatoj. Li fondis bankan institucion, sed kiu ekzistis nur ĝis la jaro 1863. Pli poste li alinomis sin el Kalman Rothschild je Carl Mayer von Rothschild.
  • James de Rothschild (1792 – 1868), rezidejo: Parizo. Li estis la plej juna el la kvin fratoj, en la jaro 1812 li foriris Parizon, kie li fondis bankan instituton Rothschild Frères; pli poste li ŝanĝis la nomon el Jakob Rothschild al James de Rothschild. Li fariĝis unu el la plej signifaj francaj financistoj kaj deĵoris kiel konsilanto de francaj reĝoj. Li financis konstruadon de francaj fervojoj kaj minejoj kaj helpis Francion superi krizon post malvenkita Prusia-francia milito. Lian bankon naciigis komune kun ceteraj en la jaro 1982 François Mitterrand.

Ĉiuj fratoj estis la 29-an de septembro 1822 enkondukitaj de Aŭstrio en la nobelaran staton kaj ili rajtis uzi titolon Freiherrbarono.

Pluaj signifaj Rothschildidoj redakti

 
Genealogia arbo de la familio Rotschild

(laŭ datoj de naskiĝoj)

Aktivecoj de familianoj Rothschild redakti

Dum la dekjaroj post la morto de Mayer Amsel Rothschild, liaj idoj fariĝis la plej signifaj bankieroj de Eŭropo, pli signife ili kontribuis al industriigo de Eŭropo kaj ili financis krom alia fervojojn aŭ konstruaĵon de Sueza Kanalo. Helpe de aparta sistemo de pruntedonoj ili farigis la francan registaron sendependan de la preno de impostoj de la parlamento. La familianoj Rothschild ankaŭ trovis ekŝaton en kolektado de valoraj objektoj kaj en filantropio.

Konstruaferoj redakti

 
Waddesdon Mannor

En la jaroj 1874 - 1889 estis laŭmende de Ferdinand von Rothschild konstruita rezidejo de Rothschild en la angla Buckinghamshire: Waddesdon Manor, kie troviĝas arkivo pli ol 15000 buteloj da vino el la vinberejoj de Rothschild. James de Rothschild konstruis inter la jaroj 1855 - 1859 kastelon Ferrières en Brie, fine de la 19-a jarcento Nathaniel Meyer von Rothschild konstruis Schloss Rothschild-on en Malsupra Aŭstrio.

Vinberaferoj redakti

Rothschild-familianoj estas ĝis hodiaŭ tre aktivaj en la vinberaferoj. Nathaniel, la tria filoj de Nathan, akiris en la jaro 1853 Château Mouton Rothschild-on ĉe Bordeaux, James de Rothschild akiris en la jaro 1868, mallongtempe antaŭ sia morto, la faman vinberejon Château Lafite Rothschild. Edmond James de Rothschild fariĝis en la jaro 1873 proprumanto de Château Clarke kaj subtenis ankaŭ konstruadon de pluaj vinberejoj, krom aliaj ankaŭ ĉe la unuaj novepokaj judaj vilaĝanoj en Palestino.

Cionismo redakti

Rothschild estis favorantoj de estiĝo de la memstara juda ŝtato, Edmond James de Rothschild estis patrono de la unuaj novepokaj judaj vilaĝoj en Palestino. Balfour-deklaro, en kiu la brita registaro esprimis sin por la fondo de la juda hejmlando en Palestino, estis adresita al Walter Rothschild, la 2-a barono Rothschild, la prezidanto de la brita cionisma organizaĵo.

Rothschild en populara kulturo redakti

Okazintaĵoj de la dinastio Rothschild estis filmitaj en vico da filmoj, ekz. en holivuda filmo The house of Rothschild el la jaro 1934 aŭ en muzikalo The Rothschilds el la jaro 1970. Dum la germana nazia reĝimo la Rothschild-oj estis donataj kiel ekzemplo de fortanta influo kaj nehonesteco de la juda loĝantaro en propaganda filmo Der Ewige Jude.

En Francio la nomo Rothschild estas asociita kun ekstrema riĉeco, le goût Rothschild signifas tre pompa maniero de la vivo; same tiel kiel en Israelo, kie estas disvastigita diraĵo "se mi estus Rothschild".

Konspiraj teorioj redakti

Danke al sia grandega riĉeco kaj la influo la familio Rothschild figuras en kvanto de antisemitismaj kaj konspiraj teorioj.

La usona verkisto Ezra Pound dum siaj radio-dissendigaj programeroj el Italio dum la dua mondmilito kulpigis ilin el tio, ke pere de la bankaj domoj ili kaŭzigis ambaŭ mondmilitojn, por ke ili sekve profitis post ili el pruntedonoj al centraj bankoj de ruinigitaj landoj. Sed Pound devis esti post la milito juĝita pro perfido, sed li ne estis proklamita kiel kapabla antaŭiri antaŭ juĝo kaj pluajn tridek jarojn li pasigis en sanatorio por mensmalsanuloj.

Rothschild aperas en teorio de Iluminatoj kiel unu el dek tri dinastioj, kiuj regas al la mondo, aŭ en teorio New World Order, kie ili estas komune kun Rockefeller, DuPont, Vanderbilt kaj membroj de familio de Bush ununuraj ĝustaj regantoj de la monda agado.

Rothschild hodiaŭ redakti

Rothschild hodiaŭ proprumas grandan kvantoj de entreprenoj kaj institutoj, el kiuj la plej signifas estas la jenaj:

En 2003 unuiĝis francaj kaj britaj bankoj proprumataj de Rothschild sub komunan konzernon Concordia BV, kun direktoro David René de Rothschild. Ĝis hodiaŭ funkcias instituto N. M. Rothschild & Sons, kiu specialiĝas al konsilado dum akvizicioj (en tiu ĉi tereno ĝi estas en Unuiĝinta Reĝlando la dua plej signifa). En la jaro 2006 ĝi havis profiton antaŭ impostigo 83,2 milionojn de GBP kaj aktivaĵojn en alteco 5,5 miliardojn de GBP.

Ido de James, Edmond Adolphe de Rothschild (1926 – 1997) fondis LFC Rothschild Group kun sidejo en Ĝenevo, kiu ensumigas kelkajn pluajn entreprenojn de Rothschild; ĝi specialiĝas al la registrado de posedaĵo (asset management) kaj la privataj bankaferoj, same tierl kiel al la vinberaferoj, la luksaj hotelaferoj kaj ĵaĥtistaj konkursoj. Al LFC Rothschild Group nuntempe prezidas Benjamin Rothschild, filo de Edmond Adolph.

Jakob Rothschild, la 4-a barono Rothschild estas proprumanto de RIT Capital Partners, nuntempe la plej granda investa trusto en Unuiĝinta Reĝlando.

Vidu ankaŭ redakti