Alexander Korda

(Alidirektita el Sándor Korda)

Siro Alexander Korda fakte Sándor László KELLNER (n. 16-an de septembro de 1893 en Pusztatúrpásztó (nuntempa Túrkeve, Hungario; m. 23-an de januaro de 1956 en London) estis juddevena hungara-brita filmproducento kaj reĝisoro. Liaj fratoj estis Vince Korda kaj Zoltán Korda.

Alexander Korda
Persona informo
Naskonomo Kellner Sándor László
Naskiĝo 16-an de septembro 1893 (1893-09-16)
en Túrkeve
Morto 23-an de januaro 1956 (1956-01-23) (62-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo korinfarkto
Tombo Golders Green Crematorium
Lingvoj germanahungaraangla
Ŝtataneco HungarioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Frat(in)oj Zoltán KordaVince Korda
Edz(in)o María Corda • Merle Oberon • Alexandria Boycun
Infano 1
Parencoj Michael Korda
Chris Korda
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristoproduktoro • reĝisoro
vdr

Post la pariza studvojaĝo, li unuafoje ricevis eblon por reĝisorado en Kolozsvár en 1916 ĉe Jenő Janovics [janoviĉ jeno]. Li iĝas sukcesa reĝisoro kaj poste ĉefreĝisoro de la propra filmprodukta firmao, Corvin.

Dum la Hungara Sovetrespubliko en 1919 li agadis kiel direktorano kaj kiel arta gvidanto de la hungara filmproduktado. Post kolapso de la komunisma ekpserimento en Hungario, li forlasas la landon kaj eklaboras en 1919 en Aŭstrio. Li kreas en 1923 propran fimproduktan firmaon en Berlino. En 1926 li laboras alterne en Britio kaj Hollywood. En 1932 li kreas propran fimproduktan firmaon en Anglio, London Film.

Korda faris mutfilmojn en Hungario ekde 1914 kaj kelkajn filmojn en Aŭstrio. Fine de la 1920-aj jaroj, li translokiĝis al Anglio kaj komencis surfilmigi tie sonfilmojn. Kiel producento li helpis la junajn talentojn kaj apogis Laurence Olivier, David Lean kaj Carol Reed.

Alexander Korda mortis en 1956 je koratako..

Li ricevis kavaliran rangon pro la renaskigo de la angla filmindustrio.

Lian nomon portos - laŭ planoj ekde novembro de 2005 - filmstudio en Hungario, en Etyek, konstruata far Andy Vajna.

Filmografio redakti

filmografio (kiel produktanto) redakti

Eksteraj ligiloj redakti