Sat-Okh

pola verkisto, babilisto, kaj artisto laŭ siaj propraj rakontoj indiandevena

Stanisław Supłatowicz, Sat-Okh (en ŝaŭnia lingvo Longa Plumo), pseŭdonomo Kozako (naskiĝis laŭ propra asertoj la 15-an de aprilo 1920 en Kanado, laŭ civitanaj dokumentoj en 15-an de aprilo 1925 en Kirensko, Irkutska provinco, Siberio, Sovetunio, mortis la 3-an de julio 2003 en Gdansko) estis pola verkisto, babilisto, kaj artisto laŭ siaj propraj rakontoj indiandevena. Li estis estinta soldato de Pola Enlanda Armeo en la rango de kaporalo.

Sat-Okh
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1925 (1925-04-15)
en Kirensko, Irkutska provinco, Siberio,  Sovetunio
Morto 3-an de julio 2003 (2003-07-03) (78-jaraĝa)
en Gdańsk
Tombo centra tombejo de Gdansko/Dancigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Pola Popola Respubliko
Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
televida prezentisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sat-Okh laŭ siaj propraj rakontoj, alimaniere ne konfirmitaj, naskiĝis en indiana setlejo en la riverbaseno de Makenzio en Kanado. Li estis filo de pola rifuĝintino de Siberio Stanisława Supłatowicz, kaj milita tribestro de ŝonioj Leoo-Karko-Ono-Ma (Alta Aglo). Li edukiĝis inter indianoj en Alasko.

En 1937 aŭ 1938 li laŭ siaj asertoj alvenis kun sia patrino al Pollando. Ĉar indianoj ricevis en Usono civitanajn rajtojn nur en 1956, dum sia alveno unusola dokumento posedata de li estis atestilo pri enŝipiĝo. Tio postulis kreon de naskiĝatesto al Sat-Okh, en kiu lia patrino ŝanĝis parton de donitaĵoj, kaŝinte lian indianan devenon. Oni enskribis naskiĝlokon en Rusio, naskiĝdaton ŝanĝis al 1925, kaj kiel patron enskribis Leon Supłatowicz, la unuan edzon de la patrino. Ankaŭ ricevis lian nomon, kaj por antaŭnomo oni elektis viran formon de la ŝia – Stanisław. Ili ekloĝis en Radom.

Post malvenko de la pola armeo en defenda milito kontraŭ germanoj kaj sovetoj Sat-Okh eklernis sekrete kaj engaĝiĝis en agado de Servo al Venko de Pollando kaj Asocio de Armita Batalado. En 1940 li estis arestita de gestapo kaj direktita al koncentrejo Aŭŝvico, tamen dum transporto li elsaltis de bruta vagono kaj fuĝis. Kiel vundito li kaŝiĝis en vilaĝo. Poste li soldatiĝis en Pola Enlanda Armeo (pseŭdonomo Kozak), batalis en la 3-a bataliono de la 72-a regimento de infanterio en la regiono de Częstochowa. Plurfoje vundita, pro batalemo li estis distingita per Batal-Kruco.

Post la dua mondmilito Supłatowicz pro aparteneco al la Enlanda Armeo estis arestita kaj enprizonigita. Post liberiĝo dum pluraj jaroj li navigis kiel maristo sur ŝipoj de Polaj Oceanaj Linioj, en tio sur MS Batory. Li finsetliĝis en Gdańsk Wrzeszcz kaj fondis familion.

En 1958 Sat-Okh komencis verki librojn pri sia indiana pasinteco, tradukataj al multaj lingvoj de la mondo. En la 1970-aj jaroj li estis partoprenanto de multaj renkontoj aŭtoraj kaj televidaj programoj por junularo. Konsiderata kiel unu el pioniroj de porindiana movado en Pollando, li estis kunkreinto kaj ĉefa reprezentanto de neformala Pola Movado de Indian-Amikoj (PRPI). Li ankaŭ okupiĝis pri indianaj manufakturaĵoj, pentris kaj verkis ankaŭ kun Yackta-Oya (indianeca plumnomo de la pola verkisto Sławomir Bral).

Supłatowicz mortis en Malsanulejo de Mararmeo en Gdańsk kak la 8-an de julio 2003 estis entombigita.

Multe da malprecizaĵoj ekzistas pri lia deveno kaj biografio. Pluraj ĵurnalistoj kaj raportistoj kolorigis lian historion ĝustigante ĝin al postuloj politikaj aŭ propraj celoj. 62 procentaĵoj de la partoprenantoj de interreta enketo sur paĝoj de PRPI en 2005 opiniis, ke pli grava ol naskiĝloko estas kia homo estis kaj kia verkinto.

En Wymysłów, apud Tuchola troviĝas privata Muzeo de Nordamerikaj Indianoj je la nomo de Sat-Okh.

En 2011 en solvita konkurso por patronoj de tramoj veturantaj tra Gdansko ankaŭ ektroviĝis Sat-Okh.

Verkoj

redakti
  • Ziemia słonych skał (The land of salt rocks, La lando de salaj rokoj) (1958)
  • Biały mustang (White mustang, Blanka mustango) (1959)
  • Dorogi sĥodjat'sja (Roads merge, Vojoj kunfandiĝas) (en la rusa kun Antonina Rasulova) (1973)
  • Powstanie człowieka (The emergence of Man, La apero de Homo) (1981)
  • Fort nad Athabaską (Fort over Athabaska, Fortikaĵo super Atabaska Lago) (kun Yackta-Oya, plumnomo de la pola verkisto Sławomir Bral) (1985)
  • Głos prerii (Sounds of the prairie, Sonoj de la prerio) (1990)
  • Tajemnica Rzeki Bobrów (The mystery of Beaver River, La mistero de Kastoro-Rivero) (1996)
  • Serce Chippewaya (Chippewa's Heart, Koro de la Oĝibvoj) (1999)
  • Walczący Lenapa (Fighting Lenapa, Batalante lenapojn) (2001)

Eksteraj ligiloj

redakti