Serpento (konstelacio)

konstelacio sur ĉiela ekvatoro, konsistanta el du nekonektitaj partoj (la Kapo kaj la Vosto)
(Alidirektita el Serpentis)

Serpento estas konstelacio de la tera ĉielo proksime de la ĉiela Ekvatoro. Plej favoraj kondiĉoj de observado en Eŭropo estas en junio.

Serpento
konstelacio 
Latina nomo Serpens
(genitiva Serpentis)
Mallongigo Ser
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
Norda KronoBovistoVirgoPesiloSerpentistoHerkuloAgloSagitarioŜildo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 15h 5m 0s ... 18h 52m 0s
Deklinacio -16° 0' 0" ... 26° 0' 0"
Areo 637 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 23
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 1
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,63
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -64° ... 74°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Julio
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Mitologio redakti

 
La Serpentisto kaj la Serpento

Laŭ la helena mitologio, Asklepio estis filo de Apolono kaj Coronis. Li naskiĝis en Peloponezo.

Kirono instruis lin pri la uzado de medicinaj plantoj. Li ankaŭ ŝatis observi la serpentojn, kiuj kapablis kuraci unu la alian. Baldaŭ li fariĝis fama kuracisto. En Epidaŭro ĉiuj malsanuloj venis al li. Plie, ĉar Atena donis al li iom da sango, kiu elfluis el la dekstra vejno de la Meduzo, li eĉ kapablis revivigi mortintojn.

Hadeso plendis pro tio al Zeŭso, ĉar malpli da mortintoj alvenis en la Inferon. Zeŭso ankaŭ timis, ke li iĝu egala al la dioj. Li do mortigis lin per fulmobato.

Tamen li metis lin en la noktan ĉielon kiel konstelacion. Ĝi nomiĝas la SerpentistoOfiuko. Li tenas la Serpenton per siaj du manoj.

Ĉefaj steloj redakti

  • Alfo Serpenta (α Ser) (Unukalhai), en la Kapo, estas oranĝkolora stelo kun videbla magnitudo 2,63, kiu malproksimas 73 lumjarojn de la Suno; ĝi estas la plej hela stelo en la konstelacio.
  • Eto Serpenta (η Ser) (Tang), en la Vosto, estas oranĝkolora stelo kun videbla magnitudo 3,23, malproksima 62 lumjarojn.
  • Muo Serpenta (μ Ser) (Leiolepis), en la Kapo, estas blanka stelo kun videbla magnitudo 3,54, malproksima 156 lumjarojn; ĝi situas ĉe la suda limo de la Kapo.
  • Ksio Serpenta (ξ Ser), en la Vosto, estas oranĝkolora stelo kun videbla magnitudo 3,54, malproksima 195 lumjarojn; ĝi estas la plej suda stelo en la Serpento, ĉe la limo kun la najbara konstelacio Pafisto.
  • Beto Serpenta (β Ser) (Chow), en la Kapo, estas blanka stelo kun videbla magnitudo 3,65, malproksima 153 lumjarojn.

Vidu ankaŭ redakti