Úrkút, germane Urbrunn estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Ajka. La vilaĝonomo signifas: sinjoro-puto.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo en valo, laŭ traira flankovojo. Ajka troviĝas 9, Balatonfüred 28, Veszprém 25 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1335, la kampoj tiam apartenis al abatejo de Tihany. En la 1770-aj jaroj meze de la arbaro oni fondis vitrofarejon, apude alvenintaj germanoj fondis setlejon. La vilaĝo famiĝis pri vitristoj, en la 19-a jarcento tiu metio translokiĝis al Ajka, kie ankaŭ nun oni faras vitrojn. En 1917 karbominado estiĝis, post la 1-a mondmilito ankaŭ manganominado, kiu tuj superis la karbon. Post la 2-a mondmilito parto de germanoj deportiĝis. En 1959 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando redakti

Bakonykúti Cserkút Feketekút Forráskút Hárskút Hárskút Hercegkút
Hidegkút Kadarkút Kardoskút Kékkút Kerkakutas Keszőhidegkút Kiskutas
Kőkút Kutas Kútfalva Lókút Mélykút Nagykutas Nagysomkút
Némethidegkút Örménykút Pesthidegkút Salköveskút Sókút Sóskút Székkutas
Széleskút Szentistvánkút Szentkút Úrkút Zalaköveskút