-oz-

sufikso en Esperanto kaj en Ido
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vorterklaso: sufikso
Statuso: neoficiala
Uzata en PIV: jes
Deveno: venis el la latina lingvo per la Esperantida lingvo Ido.
Similaĵoj en aliaj lingvoj: -reich [-rajĥ] (germana); -rik, -rich [-riĥ] (malnovĝermana); -osus, -osa, -osum (latina); -rik (norvega)
Signifo kaj uzado:
Indikas abundecon de la konsistiga elemento, kiel en "montetoza pejzaĝo" = "pejzaĝo riĉa je montetoj". La sufikso estas uzebla nur kun o-karakteraj radikoj.

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

La sufikso -oz- havas jenajn difinojn en Esperanto[1]

  1. sufikso uzata por formi nomon de malsano
    1. pri medicino
    2. pri botaniko
  2. sufikso uzata por formi nomojn de oksidoj kaj saloj de pli malsupera valento (precipe metalo, donanta du seriojn kaj de oksidoj kaj de saloj): feroza sulfato, kuproza sulfato, ktp
  3. sufikso uzata por indiki la abundecon de konsistiga elemento: ŝtonoza, ktp.

Ekzemploj redakti

karb'oz'a
montet'oz'a
muskol'oz'a
or'oz'a
por'oz'a
sabl'oz'a
suk'oz'a
ŝton'oz'a

Argumentoj por »-oz-« redakti

-oz- estas foje malpli peza ol kunmetaĵo kun -plena-riĉa.

Kontraŭargumentoj redakti

Alternativoj redakti

-abunda
-dona
-hava
-plena
-riĉa

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. PIV 2005