Frankfurta librofoiro

librofoiro en Germanio

La Frankfurta librofoiro (germane Frankfurter Buchmesse) ekde la jaro 1949 okazas ĉiujare dum kvin tagoj de oktobro en Frankfurto ĉe Majno: inter merkredo kaj vendredo nur profesiuloj kiel eldonistoj, tradukistoj kaj librovendistoj rajtas viziti ĝin, dum sabato kaj dimanĉo ankaŭ interesitaj privatuloj. Ĉiujare pli ol 7 000 kompanioj ekspozicias siajn librojn kaj pli ol 275 000 vizitantoj rigardas ilin – per tiuj nombroj la evento estas la plej granda librofoiro tutmonde. Dum ĉiu jaro la kulturo kaj libroproduktado de unu specifa "gastlando" estas speciala fokuso.

Frankfurta librofoiro
emblemo
librofoiro • ĉiujara okazaĵo
Komenco 18-a de septembro 1949 vd
Geografia situo 50° 6′ 41″ N, 8° 38′ 54″ O (mapo)50.1113898.648333Koordinatoj: 50° 6′ 41″ N, 8° 38′ 54″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Frankfurto ĉe Majno
Frankfurta librofoiro (Hesio)
Frankfurta librofoiro (Hesio)
DEC
Frankfurta librofoiro
Frankfurta librofoiro
Map
Frankfurta librofoiro
Retejo Oficiala retejo
vdr
parto de la ekspozicia tereno de la librofoiro

Dum la librofoiro atribuiĝas la Germana Premio pri Junulara Literaturo (Deutscher Jugendliteraturpreis), kaj dum la fina ekspozicia tago la Pacpremio de la Germana Librokomerco (Friedenspreis des Deutschen Buchhandels).

Historio redakti

 
katalogo por la Frankfurta librofoiro de la jaro 1573

La Frankfurta librofoiro havas tradicion de pli ol 500 jaroj. Post kiam Johannes Gutenberg en Majenco, nur malmultajn kilometrojn de Frankfurto, revolucie plibonigis la teknikon de libropresado, kiu origine devenis el Koreio, kaj enkondukis la teknikon en Eŭropo, la libroeldonistoj Johannes Fust, Peter Schöffer kaj Konrad Henckis iniciatis librofoiron, kiu okazis paralele al gcenerala aŭtuna foiro en la komerca urbo Frankfurto. Ĝis la fino de la 17-a jarcento Frankfurto restis la centra librofoira urbo en Eŭropo; post la politikaj kaj kulturaj ŝanĝiĝoj komence de la 18-a jarcento la Lepsika librofoiro transprenis tiun rolon de Frankfurto. Nur meze de la 20-a jarcento la tradicio de granda librofoiro en Frankfurto reekvivis, kaj la unua moderna foiro okazis en la Paŭla Preĝejo, kiu cent jarojn pli frue, dum 1848 kaj 1849, gastigis la unuan demokratian parlamenton de Germanio kaj iĝis simbolo de la revo de germanoj je demokratieco kaj libereco.

Funkcioj de la foiro redakti

La librofoiro unuavice servas al eldonistoj, literaturaj agentoj, librovendistoj, bibliotekistoj, sciencistoj, ilustristoj, filmproduktistoj, tradukistoj, presistoj, artistoj, aŭtoroj, produktistoj de "laŭtlegataj libroj" sur kompaktdistoj, de komputilaj programoj kaj aŭd-vidaj prezentaĵoj: tiuj profesiuloj povas prezenti siajn varojn kaj ofertojn, informiĝi pri aktualaĵoj ĉe la kolegoj kaj interkonsenti pri kunlaboroj. Pli ol ie aliloke en la mondo, en la Frankfurta librofoiro ekestas kontraktoj pri licensoj traduki kaj eldoni novajn librojn en aliaj lingvoj ol la origina.

Nur duavice la foiro estas libroprezentejo por la ĝenerala publiko, kiu rajtas viziti ĝin dum la lastaj du foiraj tagoj, sabato kaj dimanĉo. Pli ol 12 000 ĵurnalistoj el pli-malpli 100 ŝtatoj raportas de la librofoiro.

Gastlandoj redakti

 
stando de la gastlando Novzelando en 2012
 
Landa stando de la eldonejoj de Abudabio,
 
de la baltia ŝtato Litovio
 
de Meksiko en la foiro de 2012
 
ekzempla stando de unuopa eldonejo - Taschen

Speciala fokuso ekde 1988 estas ĉiujare ŝanĝiĝanta "gastlando" - antaŭ tiu jaro foje ekzistis landaj, foje temaj fokusoj kaj foje tute ne. Dum 2007 ne politika ŝtato, sed kulture grava Eŭropa regiono - Katalunio - estis la gastlando.

La gastlando de 2006 – Hindio – estis la unua, kiu jam duafoje estis en la fokuso. Tion la organizantoj pravigas per la escepte vigla libroindustrio de Hindio, kiu grandkvante produktas literaturon kaj sciencajn librojn en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de la lando. La dua gastlando, ke partoprenis dufoje en la librofoiro, estis la Francio en la jaroj 1989 kaj 2017. La Italio sekvos eble en 1988 kaj 2023 (anoncita).

La gastlando "alportas" kulturan programon: ekspoziciojn, literaturajn legadojn, aliajn kulturajn prezentojn, sed ankaŭ atribuojn de literaturaj premioj. Proksimume sesono de la entute 3 000 kulturaj eventoj de la librofoiro rekte rilatas al la gastlando. Ankaŭ la muzeojn kaj la teatrojn en Frankfurto organizas kulturajn aranĝojn kun artistoj de la gastlandoj. Ekzemple, en la jaro 2017 la Muzeo pri Aplikita Arto prezentis artekspozicion de desegnisto franca Marc-Antoine Mathieu[1] kaj la Muzeo Städel montris ekspozicion pri la amikecon artistan inter Henri Matisse kaj Pierre Bonnard.[2]

Temaj fokusoj kaj gastlandoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Kartografie der Träume. Die Kunst des Marc-Antoine Mathieu" Arkivigite je 2018-06-26 per la retarkivo Wayback Machine ("La kartografio de la sonĝojn. La arto de Marc-Antoine Mathieu"), Museum für Angewandte Kunst, Frankfurt am Main, 2017.
  2. Matisse – Bonnard: "Es lebe die Malerei!" ("Vivu la pentrarto!"), Städel Museum, 2017.