Hidasnémeti (hidasnémeti) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Gönc. En la vilaĝnomo híd signifas: ponto, német: germano.

Blazono de Hidasnémeti

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Hidasnémeti situas sur mildaj deklivoj, laŭ dekstra bordo de Hernád, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Slovakio, fine de fervojo el Szerencs. Gönc troviĝas 4, Encs 26, Kassa 20, Miskolc 60 km-ojn.

Historio redakti

Germanoj fondis la vilaĝon en la 12-a jarcento. La unua mencio devenis el 1220 en formo "Olnemet" (=suba germanejo). Baldaŭe la ponto iĝis grava doganprena loko. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin laŭ la nova landlimo de Ĉeĥoslovakio. Ĝis 2008 la stacidomo estis limpasejo, poste ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado finiĝis.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Hidasnémeti naskiĝis István Györffy (botanikisto).

Komunumoj pri híd (=ponto) en Hungara reĝlando redakti

Baranyahídvég Barlahida Basahíd Berhida Ecsehida Hídalmás Hidas
Hidaskürt Hidasliget Hidasnémeti Hídvég Hídvégardó Jankahíd Jánoshida
Kőhida Kovácshida Lendvahídvég Megyehíd Mórichida Óhíd Rábahídvég
Sajóhídvég Székelyhíd Székelyhidas

Komunumoj pri német (=germano) en Hungara reĝlando redakti

Hidasnémeti Kapinémetfalu Németbánya Németbogsán Németfalu
Németkér Németpereg Németremete Németság Németszentmihály
Németszentmiklós Németszentpéter Németújvár Sopronnémeti Szamosújvárnémeti
Tornyosnémeti