Maĥnovŝĉino

anarki-socialisma regiono en Ukrainio

Maĥnovŝĉino (ukraine Махновщина) estis anarki-socialisma regiono, kiu ekzistis en Ukrainio dum la Ukraina Revolucio de 1917 ĝis 1921. Ĝi ekzistis de 1918 ĝis 1921, periodo en kiu anarkiismaj komunumoj kaj popularaj konsilioj funkciis, sub la milita protekto de Nestor Maĥno kaj lia armeo.[1][2]

Maĥnovŝĉino
Plena origina nomo:
Махновщина
19181921

historia lando • senŝtata socio • politika movado
Geografio
Loko de la kerno Maĥnovŝĉino (ruĝa) kaj aliaj areoj kontrolitaj de la Nigra Armeo (rozkolora) en nuna Ukrainio
Loko de la kerno Maĥnovŝĉino (ruĝa) kaj aliaj areoj kontrolitaj de la Nigra Armeo (rozkolora) en nuna Ukrainio
Ĉefurbo:
Huljapolje
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
7 000 000 (1920)
Ukraina (de-facto)
Ŝtat-strukturo
Makhno Ruble Ne ekzistis
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Ukraina ŝtato Ukraina ŝtato
Postsekvaj ŝtatoj:
Ukraina Soveta Socialisma Respubliko Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
Elstaraj historiaj eventoj

Komandanto de la Nigra Armeo

1918-1921 Nestor Maĥno
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Historio redakti

 
Batala grupo de la Nigra Armeo, estrita de Fedir Shchus (centro)

En marto 1918, la nova bolŝevisma registaro en Rusio subskribis la Traktato de Brest-Litovsk, finante la militon kun la centraj potencoj, sed cedante grandajn kvantojn de teritorio, inkluzive de Ukrainio. En aprilo 1918, puĉo de Pavlo Skoropadskij proklamis la Ukrainan ŝtaton (Українська Держава).

Ĉe tiu punkto, la emfazo de militaj kampanjoj, kiujn Maĥno adoptis en la antaŭa jaro, ŝanĝiĝis al politikaj zorgoj. La unua Kongreso de la Konfederacio de Anarkiismaj Grupoj, sub la nomo de Nabat-Konfederacio de Anarkiismaj Organizaĵoj (Nabat), eligis kvin ĉefajn principojn: malakcepto de ĉiuj politikaj partioj, malakcepto de ĉiuj formoj de diktatorecoj, neado de iu ajn koncepto de centra ŝtato, malakcepto de tiel nomata "transira periodo" bezonanta provizoran diktatorecon de la proletaro, kaj memregadon de ĉiuj laboristoj per liberaj lokaj konsilioj de laboristoj (sovetianoj). Post rekrutado de multegaj ukrainaj kamparanoj, kaj ankaŭ nombroj de judoj, anarkiistoj, naletchki, kaj rekrutoj alvenantaj el aliaj landoj, Makhno formis la Revolucian Ribeleman Armeon de Ukrainio, alie konatan kiel Anarkiisma Nigra Armeo. Ĉe sia formado, la Nigra Armeo konsistis el ĉirkaŭ 15.000 armitaj soldatoj, inkluzive de infanteriaj kaj kavaleriaj (ambaŭ regulaj kaj neregulaj) brigadoj; artileriaj taĉmentoj estis korpigitaj en ĉiu regimento. Aldone, la Nigra Armeo ofte kunlaboris kun diversaj (ofte sendependaj) anarkiistaj grupoj kaj personoj (ekzemple Marija NikiforovaNabat).

Anarki-komunismo redakti

   
Miĥail Bakunin kaj Petro Kropotkin du gravaj influoj por anarkiismo kaj influo por Maĥno

Maĥno, kiu nomis sin "anarki-komunisto", alparolanta samideanojn en frua letero de julio 1918, instigis ilin:

 
 Ni kune detruos la sklavan sistemon por alkonduki nin kaj niajn kamaradojn al la vojo de la nova sistemo. Ni organizas ĝin surbaze de libera socio, kies enhavo rajtigos la tutan loĝantaron, ne ekspluatante la laboron de aliaj, konstrui sian tutan socion kaj socian vivon en siaj propraj komunumoj, tute libere kaj sendepende de la ŝtato kaj ties oficialuloj, eĉ Ruĝuloj ... Vivu la sindikaton de niaj kamparanoj kaj laboristoj! Longe vivu niaj helpaj fortoj - senprudenta inteligenteco de laboro! Vivu la ukraina socia revolucio! 
— Nestor Maĥno[3]

Pluraj gerilaj unuoj estritaj en la distrikto Huljapolje[4], en la somero de 1918, estis ankaŭ subtenantoj de anarkiismo. Komence de 1919, la influo de anarkiismo sur la ribela armeo de Maĥno daŭre kreskis pro la konstanta enfluo de ideologiaj subtenantoj de anarkio. Ĉi tiuj homoj ĝuis specialajn privilegiojn kun Maĥno, okupis gvidajn poziciojn en la ribela movado, kontribuis al la disvolviĝo de la vidpunktoj kaj konduto de Bat'ko, kaj altigis lin kiel "popola gvidanto", "granda anarkiisto", kaj "dua Bakunin". Anarkiismaj ideoj antaŭdeterminis la disvolviĝon de Maĥnovismo, kio neeviteble kondukis al konflikto kun soveta potenco[5]. En februaro - marto 1919, Maĥno invitis la anarkiisman Pjotr Arĉinov, por aliĝi al la ukraina ribelo kaj organizi anarkiisman ĵurnalon por la ribeluloj kaj laboristoj kaj kamparanoj. Arĉinov alvenis en aprilo en Huljaipolje, estis elektita prezidanto de la kultura kaj eduka fako de la Milita Revolucia Konsilio kaj redaktoro de la ĵurnalo "La Vojo al Libereco"; ekde la printempo de 1919 li fariĝis unu el la ĉefaj ideologoj de la movado.

Fino de movado redakti

Dosiero:Dybenko & Makhno.jpg
Komandanto de la Ruĝa Armeo Pavel Dybenko kaj Nestor Maĥno en 1919
 
 Vivi en frateco, liberigita de ĉiu dependeco kaj serva submetiĝo - jen la tuta Idealo de Anarkiismo, kiu enkorpigas la sanan naturon de la homo. La burĝa Lenin kaj lia bolŝevisma partio ĉiam kontraŭis ĉi tiun altan idealon. Per bajonetoj, per murdo, per persekutoj, al kiuj estis elmontritaj la portantoj de ĉi tiu idealo, la leninistoj klopodis malpurigi ĝin, malpurigi ĝin antaŭ la okuloj de la homamasoj. Anstataŭe ili provis triumfi danke al la forto de armiloj - unue inter la laboristoj kaj poste, uzante ilin, en la tuta homaro - idealo de kontinua murdo, de brutala perforto, de politikaj aventuroj.

Post ĉio ĉi, nomumante Lenin "la Monda Gvidilo al la proletaro", ĉu ne por amuzo?

Jes, sinistra ludo, krima, al kiu celas elĉerpita, trompita, dispremita homaro. 
— Nestor Maĥno [6]

Komence, la Revolucia Armeo batalis kun la Ruĝa Armeo kontraŭ la caristoj (la "blankuloj"), sed la ukrainaj revoluciuloj plene malakceptis la organizon kaj la politikajn komisiojn, kiujn la bolŝevikoj intencis establi. Streĉiĝoj inter anarkiisma Ukrainio kaj la bolŝevisma centra registaro plimalboniĝis kaj Maĥno estis fine deklarita kontraŭrevolucia fare de RSFS de Rusio. Maĥno kaj aliaj estroj de la Insurgenta Konsilio estis arestitaj laŭ ordono de Lenin kaj Trockij (alta estro de la bolŝevisma registaro tiutempe) kaj Ukrainio submetita al pezaj embargoj de la bolŝevikoj.

En 1922, Ukrainio estis unu el la fondintoj de Sovetunio.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Ukrainio estis miksaĵo de anarki-komunismo kaj Merkata ekonomio, kun fabrikoj, bienoj kaj fervojoj estiĝantaj kooperativoj kaj multaj senmonaj komunumoj kreitaj. La plej multaj teritorioj daŭre uzis monon sed planis iĝi anarki-komunistaj teritorioj post la Rusia Enlanda milito. En 1920, la Revolucia Armeo deklaris, ke ĉiuj specoj de mono devas esti akceptitaj ene de la teritorioj, minacante "revolucian punon" por tiuj, kiuj ne faris tion.[7][7]

Edukado redakti

Rezulte de la milito, lernejoj estis forlasitaj kaj instruistoj ricevis neniun salajron, signifante edukadon neekzistanta en la regiono dum monatoj. Kun la kreado de sovetoj kaj asembleoj en la regiono, komenciĝis la rekonstruado de lernejoj. Inspiritaj de la liberaj lernejoj de Francisko Ferrer, la sovetianoj starigis kelkajn el la unuaj sekularaj kaj demokratiaj lernejoj en Ukrainio, aboliciinte la devigan edukadon. Kursoj estis starigitaj por analfabetaj kaj duonliteraturaj plenkreskuloj por helpi ilin legi kaj kursoj por historio, sociologio kaj politika teorio kaj ĉiuj estis ofertitaj senpage al la ĝenerala publiko. Ĉiuj ĉi tiuj klopodoj pliigis alfabetecon en la regiono.[8][9]


Referencoj redakti

  1. Noel-Schwartz, Heather.The Makhnovists & The Russian Revolution - Organization, Peasantry and Anarchism. Archived on Internet Archive. Accessed October 2010.
  2. Skirda, Alexandre, Nestor Makhno: Anarchy's Cossack. AK Press, 2004, p. 86
  3. Komin V.V. Nestor Makhno. Myths and reality. Ch. "At the crossroads". - M .: Moscow Worker, 1990. -  ISBN 5-239-00858-2
  4. Malet, Michael, Nestor Makhno in the Russian Civil War. The Macmillan Press, 1982, p. 19
  5. Komin V.V. Nestor Makhno. Myths and reality. Chapter “Walk the Field”. - M., 1990.
  6. [1]
  7. 7,0 7,1 To All Peasants and Workers of the Ukraine. Marxists Internet Archive (7a de januaro 1920). Alirita 12a de februaro 2019.
  8. Gelderloos, Peter. (2010) Anarchy Works.
  9. Arshinov, Peter. (1923) History of the Makhnovist Movement, p. 102–103.