Ornamita spizaeto

(Alidirektita el Spizaetus ornatus)

La Ornamita spizaeto, Spizaetus ornatus, estas rabobirdo de tropika Ameriko. Kiel ĉe ĉiuj agloj, ankaŭ tiu estas en la familio de Akcipitredoj. Tiu specio rimerkindas pro siaj brilaj koloroj, kiuj diferencas ege markate inter plenkreskuloj kaj nematuruloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ornamita spizaeto
Ornamita spizaeto, plenkreskulo, bestoĝardeno de la Federa Universitato de Mato Grosso, Cuiabá (Brazilo)
Ornamita spizaeto, plenkreskulo, bestoĝardeno de la Federa Universitato de Mato Grosso, Cuiabá (Brazilo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Spizaetus
Specio: S. ornatus
Spizaetus ornatus
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Dumfluga plenkreskulo, Nacia Parko Darién (Panamo)
Nematurulo, Nacia Parko Darién (Panamo)

Tiu estas mezgranda rabobirdo, ĉirkaŭ 56–68.5 cm longa, kun enverguro de 117–142 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 960-1,650 g. Ĝi havas elstaran pintecan kaj malhelan kreston, levata pro ekscitiĝo, nigran bekon, grizan okulareon, larĝajn flugilojn kaj longan rondoforman voston. La irisoj estas flavaj.

La tipa plenkreskulo havas nigrecajn suprajn partojn kaj kronon, brile helbrunajn brusto- kaj kolflankojn kaj nigrabordan blankan gorĝon kaj centran bruston (iom makulecan). La resto de subaj partoj kaj plumecaj kruroj estas blankaj striecaj je nigro, kaj la vosto havas larĝajn nigrajn bendojn. La subflugiloj estas blankaj, kun striecaj flugilplumoj; pro la tre markata bildo la birdoj kutime aspektas pli malhelaj dumfluge. La multkolora bildo estas tialo por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo samsignifa.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas blankajn kapon and subajn partojn, kun griza kresto, brunaj supraj partoj, kaj strieco nur en flankoj kaj kruroj.

La alvoko estas altatona ŭii-u ŭii-u.

Tiu birdo troviĝantas en humidaj tropikaj arbaroj el suda Meksiko kaj Jukatano, al Trinidado kaj Tobago, suden al Peruo kaj Argentino. Ili povas toleri ioman gradon de habitatofragmentado, reproduktante sukcese ĉe urboj kaj en arbareroj tiom malgrandaj kiom ĝis 200 ha.[1] Spite sveltecon kaj korpopezon ne pli granda ol granda buteo de la genro Buteo, la Ornamita spizaeto estas elstara povega predanto kiu povas kapti predojn trioble grandajn ol si mem. Birdoj estas la ĉefa predo kaj tiuj gamas laŭgrande el 180 g al 3.8 kg dumkapte. Predospecioj estas bluaj ardeetoj, mutuoj, tukanoj, arbarkoturnoj, kolomboj, makaoj, papagoj, kotingedoj, kokoj kaj eĉ unu Nigra katarto. Ankaŭ mamuloj estas gravaj predoj, el kiuj agutioj, sciuroj, ratoj, procionedoj kaj simioj estas ofte kaptataj. Reptilioj estas foje ĉasataj.[2]

La masklo plenumas pariĝan ceremonian flugan memmontradon konsistan je plonĝo per falditaj flugiloj, kaj subita ascendo, foje kompletante flugoringon. La paro tuŝas fingrojn unu la alian dumfluge dum la ino ruliĝas sur sia dorso. Tiu specio konstruas grandan neston el bastoneteroj en alta arbo (ekz. Ceiba), multajn metrojn supergrunde. La nesto estas ĉirkaŭ 1 m diametre. Plej parto de la reprodukta sezono okazas aprile/maje, diference nur iome laŭ situo: en Gvatemalo el marto al junio, en Kostariko aprile al majo, en Panamo el novembro/decembro al majo, kaj en malaltaj teroj de Ekvadoro en marto kaj aprilo.[3]

Kvankam surloke rara, la Ornamita spizaeto ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN pro ties ampleksa teritorio.[4]

Notoj redakti

  1. Zorzin et al. (2006)
  2. "Raptors of the World" by Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.
  3. Greeney et al. (2004)
  4. BLI (2004), Zorzin et al. (2006)

Referencoj redakti

  • BirdLife International (BLI) (2004). Spizaetus ornatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga
  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2nd edition). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Greeney, Harold F.; Gelis, Rudolphe A. & White, Richard (2004): Notes on breeding birds from an Ecuadorian lowland forest. Bulletin of the British Ornithologists' Club 124(1): 28-37. PDF plena teksto
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Zorzin, Giancarlo; Carvalho, Carlos Eduardo Alencar; de Carvalho Filho, Eduardo Pio Mendes & Canuto, Marcus (2006): Novos registros de Falconiformes raros e ameaçados para o estado de Minas Gerais [New records of rare and threatened Falconiformes for the state of Minas Gerais]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(4): 417-421 [Portugale kun angla resumo]. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj redakti