Malfermi la ĉefan menuon
ISO

Texel [ˈtɛsəl] (frise: Tessel; esperantigo: Teselo) estas insulo kaj komunumo en la provinco Norda Holando (Noord-Holland) kaj ankaŭ estas parto de Okcident-Frislando. La areo estas 585,96 km2 el kiu la plej granda parto (416,14 km²) estas (interna- kaj ekstera) akvo, la terareo estas nur 170 km2. La averaĝa longeco de Teselo estas 20 km kaj la averaĝa larĝeco 8 km.

Komunumo Texel

Flago de la komunumo Texel

Blazono de komunumo Texel

Flago de la komunumo Texel Blazono de komunumo Texel
Situo de la komunumo Texel
Provinco Norda Holando
Urbestro Michiel Uitdehaag
Ĉefloko Den Burg
Areo
 - Tero
 - Akvo
585,96 km²
169,82 km²
416,14 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
13.718 (1-a de julio 2006)
80,8 loĝ./km²
Geografia situo 53° 4′ N, 4° 48′ O53.0666666666674.8Koordinatoj: 53° 4′ N, 4° 48′ O
Gravaj trafikaj arterioj Pramo Den Helder - Texel
Poŝtkodo 1790–1797
Oficiala retejo http://www.texel.nl/
v  d  r
Information icon.svg

Teselo havas 13.735 loĝantojn (1-a de januaro 2004). De la laboranta loĝantaro de pli ol 3500 homoj proks. 17% laboras en la agrikulturo.

HistorioRedakti

La unuaj loĝantoj de Teselo eble estis el la Meza ŝtonepoko (8000-4500 a. K); arkeologoj trovis indikojn por tio. En 1415 Teselo (la tuta insulo) ricevis urborajtojn. Pro tio la insulo, almenaŭ laŭ areo, estas la plej granda urbo de Nederlando.

La Kartvela ribelo de Teselo (en nederlanda: Opstand der Georgiërs) (5a de aprilo 1945 – 20a de majo 1945) estis insurekcio de la 882a Infanteria Bataliono Königin Tamara (Reĝino Tamar aŭ Tamara) de la Kvartela Legio de la Germana Armeo staciita en la Germani-okupita insulo Texel. La bataliono estis formita de 800 kartveloj kaj de 400 germanoj, kun ĉefe germanaj oficiroj. Ĝi estis unu el la lastaj bataloj en Eŭropo en la Dua Mondmilito.[1][2]

EsperantoRedakti

Apud la centro de Den Burg estas Esperanto-monumento (vidu Listo de ZEO-j en Nederlando) inaŭgurita la 30-an de majo 1935 [3].

 
satelitfoto

ReferencojRedakti

  1. BBC "Coast" programme, 19a de oktobro 2012
  2. Zaloga, Steven J (2011). The Atlantic Wall (2): Belgium, The Netherlands, Denmark and Norway. Osprey Publishing. p. 57. ISBN 1780961456.
  3. Filmita arkivo farita en 1934-1935 pri la planado, konstruado kaj inaŭguro de la monumento: http://www.youtube.com/watch?v=7RxxRVZ9F8o