The Endless River

albumo de Pink Floyd

The Endless River estas la dek-sepa albumo de la rokgrupo Pink Floyd, publikigita la 7-an de novembro 2014. Ĝi estas sekvo da muzikaĵoj surbendigitaj dum la Division Bell-a tempo, intrumentaj kaj ambientaj, kun pli freŝaj aldonaj muzikaĵoj surbendigitaj en 2013 kaj 2014 en la Astoria, la barĝo de David Gilmour, kaj en Medina Studioj en Hove, en Anglio. Ĝi enhavas nur unu kantatan muzikaĵon, "Louder Than Words", kaj estas dediĉata al Richard Wright, la klavaristo de la grupo, mortinta en 2008.

The Endless River
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 7-a de novembro de 2014
Daŭro 53'02
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Parlophone, Columbia
Produktanto David Gilmour, Bob Ezrin; Youth, Phil Manzanera, Andy Jackson
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Is there anybody out there? The Wall live 1980-81
(2000)
Sekva muzikalbumo
vdr

Artaj karakteroj redakti

Titolo redakti

La titolo The Endless River (La senfina rivero) estas eltirata el strofo de la kanto "High Hopes" en la albumo The Division Bell[1].

Kovrilo redakti

La kovrilo bildigas junan viron boatanta al suno sur nuba maro[2]. Post la mortiĝo de la malnova kunlaboranto de Pink Floyd Storm Thorgerson en 2013, Pink Floyd kunlaboris kun Aubrey Powell, kiu estis kunfondinta Hipgnosis kun Thorgerson en 1968. Powell malkovris 18-jaraĝan egiptian artiston Ahmed Emad Eldin kaj petis al li la permeson uzi la koncepton de lia artaĵo "Beyond the sky" por The Endless River[3]. Eldin, kiu estis Pink Floyd-a fanatikulo, entuziasme akceptis[4]. Powell sentis ke la koncepto de Eldin havis "tujpretan Floyd-an resonancon" kaj priskribis ĝin "enigman kaj multmaniere interpreteblan"[5]. La fina kovrilo estas reverko de la artaĵo de Eldin fare de la londona fasonada firmao Stylorouge[6].

Muziko redakti

The Endless River konsistas el kvar muzikaj pecoj kiuj formas kontinuan fluon de plejparte etosa kaj instrumenta muziko[7].David Gilmour diris al Mojo: "Senrimorse, ĉi tio estas por la generacio, kiu volas surmeti siajn aŭdilojn, kuŝi en pufo, aŭ en io ajn, kaj foriri per muzikaĵo dum longa tempo. Vi povus diri, ke ne estas por la iTunes-a, elŝutanta unuopajn kantojn, generacio"[8]. Nick Mason priskribis la albumon kiel tributon al Richard Wright: "Mi opinias, ke ĉi-tiu albumo estas bona maniero agnoski la multon, kion li faris kaj kiel lia ludado estis en la kerno de la Pink Floyd-a sono. Reaŭskultante la seancojn, tio vere komprenigis al mi kia nura muzikisto li estis."[9]
"Louder than words" estas la nura trako kun kantado. Polly Samson verkis la kantotekston post observado de la interagado de la grupo dum la provludoj por ilia 2005-a Live 8-renkontiĝo, ilia unua koncerto kun Roger Waters post pli ol 24 jaroj. Ŝi diris: "Tio, kio ŝokis min, estas ke ili neniam parolis ... Ne estas malamike, sed ili simple ne parolas. Kaj poste ili iras al scenejo kaj muzike tiu komunikado estas eksterordinara"[10].

Surbendigo redakti

La komponaĵoj de The Endless River estas eltiritaj de seancoj de la surbendigo de The Division Bell en 1994, kiuj estis kunigitaj de Andrew Jackson al longa peco da ambientmuziko titolata "The Big Spliff" (La granda herbingo). En 2012, David Gilmour kaj Nick Mason decidis uzi la neuzitajn muzikajn pecojn de The Division Bell por krei novan albumon.
David Gilmour: Ni aldonis novajn partojn, resurbendigis aliajn, kaj jungis al ili studiajn teknologiojn por krei 21-a-jarcentan Floydan albumon. Rick mortinta, havantaj la ŝancon refari tion, tio ŝajnis normala ke tiuj reverkitaj kaj relaboritaj komponaĵoj estu havigeblaj en nia albumaro."[11]
La kanto "Autumn'68" referencas al la kanto el la albumo Atom Heart Mother "Summer'68", kaj enhavas surbendigon de Richard Wright muzikanta per la orgeno de la koncertejo Royal Albert Hall dum provludo en 1969[12].

Posteco redakti

Komerca sukceso redakti

The Endless River estis la plej mendita albumo antaŭ sia eldono ĉe Amazon[13]. En Britio, ĝi superis la rekordon de la unuasemajne plejvenditaj albumoj pere de 139.000 vendoj[14]. Ĝi iĝis N°1 en 19 aliaj landoj.

Recenzoj redakti

Ludovic Hunter-Tilney de la Financial Times laŭdis la nostalgian "Floydian" sonon de la albumo, memorante la laboron de Pink Floyd antaŭ The Wall, kaj skribis: "Estas sufiĉe konvena ke grupo tiel kutima de perdo finiĝu per tia allogiga eleganteco al ĝia pasinteco."[15] Cameron Cooper de The Music donis al la albumo tri kaj duonon poentojn el kvin, skribante ke ĝi similas "malpli kiel cigna kantado ol kiel fina tributo ... la manko de voĉoj (escepte de la finan trakon) donas pli da libereco al la muziko, permesante al ĝi paroli por si mem"[16]. En The Guardian, Alexis Petridis priskribas ĝin kiel "ne novan albumon de ekzistanta bando, sed eĥo de la pasinteco - aŭ lasta varma brakumo, sed iomete mallerta... en ĉi-tiuj kondiĉoj, ĝi funkcias tre bone" , kaj laŭdis la kantatan kaj finan titolon "Louder than words" kiel "majesta, emocia kaj malkaŝema"[17]. En Rolling Stone, David Fricke skribis: "Wright estis la konstanta majesto en la esploroj de Floyd, kaj ĉi-tiu albumo estas neatendita kaj bonvena epitafo."[18]
JC Maçek III de PopMatters skribis: "Sen la kantado, io tre klare mankas kaj la aŭskultanto estas forlasata plu deziranta. Dum ĉi-tio faras bonan albumon, The Endless River ne tute taŭgas por servi kiel la fina albumo de la plej granda rokgrupo de sia speco, por diri nenion pri unu el la plej grandaj rokmuzikaj grupoj iam ajn prezentitaj."[19]. Andy Gill de The Independent kvalifikis ĝin "nur sencela improvizo, longa fadeno de la gitaro de Dave Gilmour kontraŭ la pastelaj klavaroj de Rick Wright kaj la malcerta perkutado de Nick Mason, kun neniu melodio de ajna distingo survoje dum la albumdaŭro... sen la incitanta kreemo de SydRoger, ĉio restanta estas terura falsa-psikedela vespermanĝa-festa fonmuziko."[20]. NME skribis, ke The Endless River estas "kolekto da reŝminkitaj forlasitaj trakoj... En tiuj limigitaj terminoj ĝi funkcias sufiĉe bone, kaj ĝi estas interesa el ia gika perspektivo, sed ĝi neniam estas tiel kontentiga aŭ grava kiel vi volas, ke ĝi estu."[21]. Pitchfork skribis ke The Endless River "estas esence kaj memkonscie Pink Floyd, por pli bone aŭ malbone ... ĝi pruviĝas esti unu el la malmultaj Pink Floyd-eldonoj kiuj sonas kiel paŝo malantaŭen, kun nenio nova direnda kaj neniuj novaj limoj esplorendaj."[22]. Mikael Wood de la Los Angeles Times kvalifikis ĝin "tiom kruele enua (eĉ inter la ofte enuaj klasikaĵoj de Pink Floyd), ke la nomo de la bando sur la kovrilo aperas kiel logcela blufo"[23].

Kantaro redakti

Titolo Verkisto(j) Daŭro
1 Things Left Unsaid Gilmour, Wright 4'26
2 It's What We Do Gilmour, Wright 6'17
3 Ebb and Flow Gilmour, Wright 1'55
4 Sum Gilmour, Wright, Mason 4'48
5 Skin Gilmour, Wright, Mason 2'37
6 Unsung Wright 1'07
7 Anisinia Gilmour 3'16
8 The Lost Art of Conversation Wright 1'42
9 On Noodle Street Gilmour, Wright 1'42
10 Night Light Gilmour, Wright 1'42
11 Allons-y (1) Gilmour 1'57
12 Autumn'68 Wright 1'35
13 Allons-y (2) Gilmour 1'32
14 Talkin' Hawkin' Gilmour, Wright 3'29
15 Calling Gilmour, Moore 3'37
16 Eyes to Pearls Gilmour 1'51
17 Surfacing Gilmour 2'46
18 Louder than Words Gilmour, Samson 6'36

Laborantaro redakti

Pink Floyd redakti

Aldonaj muzikistoj redakti

Teknika taĉmento redakti

Referencoj redakti

  1. Pink Floyd: le batteur Nick Mason ne dit pas non à des retrouvailles[rompita ligilo] arkivo Artikolo publikigita la 13-an de novembro 2014 sur le retejo Huffington Post Québec.
  2. "Pink Floyd unveil cover of new album Endless River - BBC News". BBC News. Arkivo 17-an de Novembro 2016.
  3. Lopez-Reyes, Ed (17-a de Novembro 2014). "Ahmed Emad Eldin interview: designer of The Endless River cover". Brain Damage - Pink Floyd News Resource. Matt Johns. Arkivo 22-a de Novembro 2014.
  4. CCN staff (24a de Septembro 2014). "Teenager designs the cover for Pink Floyd's new album, 'The Endless River'". CNN. Turner Broadcasting System (Time Warner Inc.). Arkivo de la 6-a de oktobro 2014.
  5. Varga, George (22 September 2014). "Pink Floyd: Hear preview of its new album". U-T San Diego. MLIM Holdings. Arkivo la 6-an de oktobro 2014.
  6. Khairat, Mohamed (23 September 2014). "Egyptian teenager designs Pink Floyd's new album cover". Egyptian Streets. ES Media Inc. Arkivola 25-an de Septembro 2014.
  7. NME staff (8 July 2014). "Pink Floyd reveal details of 'mainly ambient' new album". NME. IPC Media. Arkivo de la 24-a de Septembro 2014.
  8. "20 years on, Pink Floyd are top of the charts again: Band's latest release becomes most pre-ordered album ever on Amazon". Arkivo de la 4-a de Decembro 2016.
  9. Roberts, Randall (22 September 2014). "Pink Floyd offers release date, cover art for album 'The Endless River'". Los Angeles Times. Tribune Publishing. Arkivo de la 22-a de Septembro 2014.
  10. "Lyricist Polly Samson talks about David Gilmour's new solo album -- and the unchattiness of Pink Floyd". EW.com. 16 September 2015. Arkivo de la 9-a de Novembro 2017.
  11. Roberts, Randall (22 September 2014). "Pink Floyd offers release date, cover art for album 'The Endless River'". Los Angeles Times. Tribune Publishing. Archived from the original on 22 September 2014. Retrieved 22 September 2014.
  12. NME News Desk (26-a de Septembro 2014). "Pink Floyd producer says Royal Albert Hall organ solo used on new album was 'moment of rebellion'". NME. Arkivo el originala la 31-an de Decembro 2014. Reakirata la 10-an de Decembro 2014.
  13. Jeff Gilles, « Pink Floyd's 'Endless River' Sets New Record for Amazon UK Pre-Orders » arkivo, en Ultimate Classic Rock, 4-a de novembro 2014 (konsultata la 19-an de novembro 2014)
  14. Pink Floyd en tête des ventes en Grande-Bretagne arkivo de Julia Beyer en Le Figaro de la 17-a de novembro 2014.
  15. Hunter-Tilney, Ludovic (4 November 2014). "Pink Floyd: The Endless River – album review". Financial Times. Pearson PLC. Arkivo el la originala la 7-an de novembro 2014. Eltirita la 5-an de Novembro 2014.
  16. Cooper, Cameron (3a de Novembro 2014). "Pink Floyd - The Endless River Arkivigite je 2014-11-05 per la retarkivo Wayback Machine". The Music. Street Press Australia. Eltirita la 5-an de Novembro 2014.
  17. Petridis, Alexis (6a de Novembro 2014). "Pink Floyd: The Endless River review – a fitting footnote to their career". The Guardian
  18. Fricke, David (7 November 2014). "Pink Floyd - The Endless River; Mostly instrumental set honors the band's psychedelic legacy Arkivo el la originala la 6an de Novembro 2014. Eltirita la 6an de Novembro 2014.
  19. Maçek III, J.C. (26a de Novembro 2014). "Pink Floyd: The Endless River". PopMatters. Arkivo el originala la 1an de aŭgusto 2015. Eltirita la 10-an de junio 2015.
  20. Gill, Andy (5 November 2014). "Pink Floyd, The Endless River, album review: Boring and desperately disappointing". The Independent. Independent Print Limited. Arkivo el originala la 9-an de majo 2015. Eltirita la 5-an de novembro 2014.
  21. Nicolson, Barry (3 November 2014). "NME Reviews - Pink Floyd - 'The Endless River'". New Musical Express. IPC Media (Time Inc. UK). Arkivo el originala la 5-an de novembro 2014. Eltirita la 5-an de novembro 2014.
  22. Deusner, Stephen (13 November 2014). "Pink Floyd: The Endless River". Pitchfork Media. Arkivo el originala la 15-an de novembro 2015. Eltirita la 13-an de novembro 2014.
  23. Wood, Mikael (11 November 2014). "Pink Floyd drifts toward nothingness on 'The Endless River'". Los Angeles Times. Arkivo el originala la 19-an de novembro 2014. Eltirita la 19-an de novembro 2014.