Nico niko
Vikipedio:Babel | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo |
Mi estas eŭropano el Nederlando, naskiĝis la 12-an de Julio 1987, do nun estas 22-jara. Mia tuta nomo estas Nico Huurman (elparolata kiel NIko HÜrman). Por eviti konfuzon, mi uzas kiel mian kromnomon ambaŭ la nederlandan kaj la esperantan skribmanieron. Mi nun loĝas en Delft, studas tie ĉe la Teĥnika Universitato de Delft. La fako de mia studo estas civila aŭ konstrua inĝenierarto. Mi ekesperantiĝis la 15-an de Februaro 2005, kiam mi retumis kaj eksciis ke E-o ankoraŭ estas tre vigla. Mi jam longe antaŭ tiam sciis pri E-o, sed fakte ĉiam pensis ke ĝi estas morta.
Mia vivo
redaktiMi naskiĝis en Hago, kaj loĝis tie ĝis la somero de 1999. Mi estas la plej maljuna infano de miaj gepatroj, mi havas du fratojn. Mi iris al la bazlernejo en Hago. En la somero de 1999 mi translokiĝis kun miaj gepatoj kaj fratoj al Nijmegen. Tie mi iris al la "Stedelijk Gymnasium Nijmegen", urba mezlernejo kun edukado pri la latina kaj malnovgreka. Tie do mi dum 6 jaroj lernis entute pri 7 lingvoj: la nederlanda (6 jaroj), la angla (6 jaroj), la franca (4,5 jaroj), la germana (3,5 jaroj), la hispana (2 jaroj), la latina (6 jaroj) kaj la malnovgreka (2 jaroj). Kompreneble mi ankaŭ havis aliajn nelingvajn fakojn, kiel matematikon, fizikon, ĥemion, geografion, historion, ktp. Mi trapasis mian finekzamenon je la printempo de 2005.
Ekde septembro 2005 mi studas kaj loĝas en Delft. Mi ankoraŭ ofte estas en Nijmegen, dum la ferioj kaj kelkaj semajnfinoj.
Mi dum mia vivo ĝis nun vizitis la subajn landojn (laŭ kiel longe mi totale estis tie).
Membroŝtatoj de la Eŭropa Unio
redakti- Nederlando
- Francujo
- Luksemburgo
- Italujo
- Aŭstrujo
- Belgujo
- Germanujo
- Grekujo
- Slovakujo
- Slovenujo
- Hispanujo (fakte nur Katalunujo)
- Ĉeĥujo
- Danujo
- Hungarujo
- Polujo
- Anglujo
- Malto
- Kipro (plejparto de la tempo tie mi troviĝis en nerekonataTurka Respubliko Norda Kipro)
- Svedujo
- Portugalujo (Nur kiel juna infano, nur malmulte memoras)
Aliaj landoj
redaktiMia vivo en Esperantio
redaktiMi ĝis nun partoprenis en la jenaj esperantaj aranĝoj:
- Printempa Renkontiĝo 2005 de NEJ en Middelburg
- 49a Internacia Seminario 2005/2006 en Xanten
- 91a Universala Kongreso 2006 en Florenco
- 62a Internacia Junulara Kongreso 2006 en Sarajevo
- 11a PostSomera KlaĉKunveno 2006 en Lokeren
- 22a Arkones 2006 en Poznano
- 50a Internacia Seminario 2006/2007 en Wewelsburg
- Primitiva renkontiĝo 2007 de NEJ en Den Dolder
- 7a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio 2007 en Maribor
- Festo 2007 en Montoire-sur-le-Loir
- 12a PSKK 2007 en Diest
- 51a Internacia Seminario 2007/2008 en Würzburg
- 32a Internacia Junulara Festivalo 2008 en Senigallia
- 93a Universala Kongreso 2008 en Rotterdam
- 64a Internacia Junulara Kongreso 2008 en Szombathely
- 10a Magiverda Internacia Renkontiĝo 2008 en Duga Resa
- Somera Esperanto-Studado 2008 en Modra
- 24a Arkones en Poznano
- 7a Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš
- Mi aliĝis al 33a Internacia Junulara Festivalo 2009 en Giulianova, sed ĝi nuliĝis pro tertremo
Antaŭ ol registriĝi mi kontribuis al kelkaj artikoloj anonime. Miaj kontribuaĵoj de tiu tempo videblas ĉe IP-adreso 80.100.74.49 kaj mian unuan artikolon pri Nijmegen en la Vikipedion enmetis por mi Vikipediisto:Zirland.