Vilhelmo (Jülich-Kleve-Berg)

Vilhelmo la 5-a, nomata Vilhelmo la Riĉa (naskiĝinta la 28-an de julio 1516 en Duseldorfo; mortinta la 5-an de januaro 1592 samloke, entombigita en la kanonika preĝejo Sankta Lamberto je Duseldorfo), estis de 1539 ĝis sia morto duko de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg same kiel Grafo de Mark kaj Ravensberg.[1]

Vilhelmo la Riĉa
Duko de Jülich-Kleve-Berg
Vilhelmo la Riĉa, gravuraĵo de Heinrich Aldegrever, 1540
Vilhelmo la Riĉa, gravuraĵo de Heinrich Aldegrever, 1540
Regado 1539–1592
Persona informo
Wilhelm der Fünfte
Naskiĝo 28-an de julio 1516 (1516-07-28)
en Duseldorfo
Morto 5-an de januaro 1592 (1592-01-05) (75-jaraĝa)
en Duseldorfo
Tombo St. Lambertus vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Johano de Jülich-Kleve-Berg vd
Patrino Maria of Jülich-Berg vd
Gefratoj Anna de Kleve • Sibylle of Cleves • Amalia of Cleves vd
Edz(in)o Johana la 3-a de Navaro • Maria de Habsburgo vd
Infanoj Anna of Cleves • Magdalene of Jülich-Cleves-Berg • Johano Vilhelmo • Marie Eleonore of Cleves • Charles Frederick of Jülich-Cleves-Berg • Sibylle of Jülich-Cleves-Berg • Elisabeth von der Mark-Kleve vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Duko de Geldern
Dum 1538–1543
Antaŭulo Karlo de Egmond
Sekvanto Karlo la 5-a
Grafo de Zutphen
Dum 1538–1543
Duko de Jülich-Kleve-Berg
Dum 1539–1592
Antaŭulo Johano, lia patro
Sekvanto Johano Vilhelmo, lia filo
Grafo de Mark
Dum 1539–1592
Grafo de Ravensberg
Dum 1539–1592
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Vilhelmo la 5-a en hispana vestmaniero, en la aĝo de 75 jaroj, portreto laŭ Johan Malthain, 1591

Vilhelmo estis la ununura filo de Johano la 3-a, Duko de Jülich-Kleve-Berg, Grafo de Mark kaj Ravensberg, kaj Maria de Jülich-Berg. Post la morto de sia patro komence de februaro 1539 li transprenis la regecon.

Jam en 1538 Duko Vilhelmo, alvenis kiel posteulo de la malproksima parenco duko Karlo de Egmond al la regeco super najbara Duklando Geldern. Imperiestro Karlo la 5-a tamen postulis ĉi tiun landon por si, kaj la imperia dieto en Regensburgo lin ankaŭ pravigis en la jaro 1541.

Vilhelmo provis kontraŭi kaj donis en la jaro 1540 sian fratinon, Ana de Kleve, al la angla reĝo Henriko la 8-a kiel ties edzino. Tiu ĉi geedzeco tamen ne estis plenumita kaj duonjaron poste nuligita. Saman jaron Vilhelmo geedziĝis pro nure potencpolitikaj kaŭzoj, supozeble kun subteno de sia kuzo Francisko de Kleve, kun la nur 13-jara nevino de reĝo Francisko la 1-a de Francujo, Johana d’Albret. Li ankaŭ spekulaciis pri subteno fare de sia bofrato, Johano Frederiko la 1-a, elektoprinco de Saksujo, gvidanto de la Ŝmalkalda Ligo, kiu en 1527 estis geedziĝinta kun lia fratino Sibila.

La konflikto de Francisko la 1-a kaj Vilhelmo la 5-a sur unu flanko same kiel de la imperiestro kaj Maria de Hungarujo, guberniestrino de Hispana Nederlando, sur la alia flanko akriĝis je 1542 en la Tria Heredoordo-Milito pri Geldern. La 16-an de julio 1542 la marŝalo de Duko Vilhelmo la 5-a, Maarten van Rossum, invadis en Imperiestran Nederlandon. Tion ĉi li faris kiel aliancano de la reĝo de Francujo. Tiu ĉi estis deklarinta la 12-an de julio 1542 la militon al Karlo la 5-a. Maria de Hungarujo, komencis je la 1-a de oktobro 1542 kontraŭatakon. Paskodimanĉon de la jaro 1543 ŝi malvenkis en la batalo pri Sittard kontraŭ la trupoj de la Unuiĝintaj Duklandoj. Duko Vilhelmo devis finfine kapitulaci malgraŭ sia venko, kiun lia armeo estis akirinta kontraŭ la habsburgaj trupoj de Hispana Nederlando en la batalo de Sittard, ĉar je la okazantaj bataloj forrestis la franca subteno. La kontrakton de Venlo de la 7-a de septembro li devis akcepti kaj transcedi la duklandon Geldern inkluzive Graflandon Zutphen. La geedzeco kun Johana d’Albret ne plenumita estis nuligita en 1545. Per la geedziĝo kun Maria de Habsburgo, nevino de Karlo la 5-a, Vilhelmo la 5-a elprovis en 1546 pli intiman alligon al la dinastio Habsburgo.

 
Tombomonumento de Vilhelmo en la preĝejo Sankta Lamberto

Malgraŭ ĉi tiu alligo Vilhelmo restis fidela al sia politika linio, peri inter la kristanaj konfesiaj partioj surbaze de humanismo de Erasmo de Roterdamo, kio proponis protekton al aro da brilaj humanistoj siatempaj ĉe lia kortego kaj sur lia teritorio, ekzemple al la teologo kaj juristo Konrad Heresbach, la intimulo de Erasmo Johann von Vlatten, la kuracistoj Johann Weyer, kiu precipe famiĝis kiel pribatalanto de la sorĉistomanio, kaj Reiner Solenander, la kartografo Gerhard Mercator kaj la humanisto kaj pedagogo Stephanus Winandus Pighius. Weyer omaĝis Vilhelmon kiel kontraŭulo de la ĉasado de sorĉistinoj.[2] Konsidere al la Judoj Vilhelmo dekretis en 1554 pliakrigitan policordonon, kiu postulis ilian eksigon. Ĝi validas kiel esprimo de la tiama kontraŭjudismo.

Por novkonstrui aŭ plibeligi en siaj restantaj landoj plurajn fortikaĵojn kaj nobelsidejojn, li dungis la renesancan konstruestron Alessandro Pasqualini, li prizorgis la elkonstruon de la fortikitaj urboj Jülich kaj Duseldorfo, la elkonstruon de kleva Orsoy kaj de la ravensberga Sparrenburg ĉe Bielefeld al fortikaĵo. Vilhelmo restis pro la maltrankvila situacio en Nederlando la plej multan tempon en la Kastelo de Duseldorfo. Impreson de la pompemo de la kortego je Duseldorfo donas la Priskribo de la princa juliĥa geedziĝfesto en 1585 per la kortega juristo kaj berga sekretario Dietrich Graminäus, okaze de la geedziĝo de la dukofilo Johano Vilhelmo kun Margrafino Jakoba de Baden: Sub direktado de la kortegokomponisto Martin Peudargent[3] okazis mitologiaj spektakloj sur la Rejno, artfaajraĵoj, dancado, kavalirludoj kaj per Orpheus und Amphion la unua operosimila prezentado en Germanlingvio.

Parte paralizite pro pluraj apopleksioj, Vilhelmo post la tragedia morto de sia filo kaj destinita posteulo Karlo Frederiko, kiu en la jaro 1575 en Romo mortis pro variolo, sin vidis devigita, plue regadi malgraŭ kreska kadukeco, ĉar Johano Vilhelmo, kiu nun anstataŭis Karlon Frederikon, estis de korpe malfortika kaj mense malstabila stato kaj krom tio emis katoliki.

Kiam Vilhelmo mortis komence de 1592, li postlasis landon disŝiritan inter ribela Nederlando kaj Habsburgo, inter protestantismo kaj katolikismo, kiu sekve de la kreska regosenpoviĝo de lia filo Johano Vilhelmo dronis en ĥaoson kaj intrigadon.

 
Dua edzino de Vilhelmo, Maria de Habsburgo, kun la plej aĝa filino Maria Eleonora de Jülich-Kleve-Berg

Geedzecoj kaj idoj redakti

Vilhelmo geedziĝis la 14-an de junio 1541 kun Johana d’Albret, filino de Reĝo Henriko la 2-a de Navarra, nevino de la franca reĝo Francisko la 1-a. La geedzeco neniam estis plenumita, kaj la 22-an de oktobro 1545 Papo Paŭlo la 3-a nuligis ĝin.

Vilhelmo geedziĝis duan fojon je la 18-a de julio 1546 kun ĉefdukino Maria de Aŭstrujo (1531–1581), filino de la posta Ferdinando la 1-a (1503–1564), nevino de imperiestro Karlo la 5-a (1500–1558) kaj havis kun ŝi jenajn idojn:

  • Maria Eleonora (1550–1608) geedziĝinta kun Albreĥto Frederiko de Prusujo (1553–1618)
  • Ana de Jülich-Kleve-Berg (1552–1632) geedziĝinta kun Filipo Ludoviko de Palatinato-Neuburg (1547–1614)
  • Magdalena (1553–1633) geedziĝinta kun palatina grafo Johano la 1-a de Zweibrücken (1550–1604)
  • Karlo Frederiko (1555–1575)
  • Elizabeta (1556–1561)
  • Sibila (1557–1627) geedziĝinta kun 1601 Margrafo Karlo de Burgau (1560–1618)
  • Johano Vilhelmo (1562–1609),
    1. geedziĝinta kun Jakoba de Baden,
    2. geedziĝinta kun Antonia de Loreno

Literaturo redakti

Historiaj fontoj redakti

  • ... Wilhelms Hertzogen zu Gulich, Cleve und Berge ... Ordnung des gerichtlichen Proceß : wie es damit hinfurter inn unser Graffschafft Ravenßberg gehaltenn werden soll, im Jar 1556 außgangen. - Dusseldorff : Baethen, 1556. Cifereca eldono de la Universitata kaj Landa Biblioteko je Duseldorfo
  • Ordnung, wes unsers Wilhelms ... Ambtleut unnd Bevelhaber in bedienung irer Ambter sich zu halten. - Düsseldorf : Buyß, 1558. Cifereca eldono
  • ... Wilhelms Hertzogen zu Gulich, Cleve und Berg ... Rechtsordnung und Reformation : sampt andern Constitutionen, Edicten und Erklerungen etlicher Felle, wie es in beiden irer F.G. Furstenthumben Gulich und Berg gehalten, geurtheilt und erkandt werden soll. - Dusselldorff : Oridryus und Buyß, 1565. Cifereca eldono
  • Des Durchleuchtigen Hochgebornen Fursten unnd Herrn Herrn Wilhelm Hertzogen zu Gülich, Cleve und Berg ... Rechtsordnung und Reformation. - Dusselldorff : Buyß, 1574. Cifereca eldono
  • Veterum aliquot rituum seu consuetudinum Ecclesiae Collegiatae Monasteriensis Eiffliae ad normam aequitatis reformatarum declaratio. - Dvsseldorpii : Busius, 1575. Cifereca eldono
  • Statuta quarundam ... domini Guilielmi Juliacensium, Clivorum ac Montesium ducis ... collegiatarum ecclesiarum authoritate apostolica correcta et confirmata. - Dusseldorpii : Buyß, 1575. Cifereca eldono
  • Policey- sambt andern Ordnungen vnd Edicten des Durchleuchtigen Hochgebornen Fürsten vnd Herrn, Herrn Wilhelms Hertzogen zu Gulich, Cleue vnd Berge, Grauen [...]. - Dusseldorff : Buyß, 1581. Cifereca eldono
  • Rechtsordnung und Reformation. - Düsseldorf : Buyß, 1582. Cifereca eldono
  • Rechts[-]Ordnung und Reformation des ... Herrn Wilhelms Hertzogen zu Gulich, Cleve und Berg ... - Düsseldorf : Buyß, 1606. Cifereca eldono
  • Policey[-]Ordnung des ... Herrn Wilhelms Hertzogen zu Gulich, Cleve und Berg ... - Düsseldorf : Buyß, 1608. Cifereca eldono
  • Policey[-]Ordnung ... - Düsseldorf : Buyß, 1609. Cifereca eldono
  • Rechts-, Lehen-, Gerichtsschreiber- und Reformations[-]Ordnung ... Wilhelms, Hertzogen zu Gülich, Cleve und Berg ... - Düsseldorff : Ch. Ort, 1635. Cifereca eldono
  • Gülich- und Bergische Rechts-, Lehen-, Gerichtsschreiber ... Ordnung ... - Düsseldorf : Schleuter, 1696 Cifereca eldono
  • Gülich und Bergische Policey-Ordnung deß Durchleuchtigsten Fürsten und Herrn Herrn Wilhelms Hertzogen zu Gülich, Cleve und Bergh, Graffen zu der Marck [...]. - Düsseldorf : Johann Christian Schleuter, 1696. Cifereca eldono
  • Gülich und Bergische Policey-Ordnung des Durchleuchtigsten Fürsten und Herrn Wilhelms, Herzogen zu Gülich, Cleve und Berg, Grafen zu der Marck und Ravensperg, [...]. - Düsseldorff : Stahl, 1751. Cifereca eldono
  • Gülich- und Bergische Rechts-, Lehen-, Gerichtsschreiber-, Brüchten-, Policey- und Reformations-Ordnung Des Durchleuchtigsten Fürsten und Herrn, Herrn Wilhelms, [...]. - Düsseldorff : Stahl, 1751. Cifereca eldono

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-25. Alirita 2016-09-15.
  2. Johann Weyer: De praestigiis daemonum et incantationibus ac veneficiis, Bazelo: Johann Oporinus Nachfolger 2-a eldono 1577, p. 715s; Christoph Meiners: Historische Vergleichung der Sitten und Verfassungen, der Gesetze und Gewerbe des Handels und der Religion, der Wissenschaften und Lehranstalten des Mittelalters mit denen unsers Jahrhunderts, vol. 3, Hanovro: Helwing 1794, p. 368s.
  3. La geedziĝfesto je Jülich. Arkivita el la originalo je 2007-02-04. Alirita 2016-09-16.