Ĥanoĥ LEVIN (hebree חנוך לוין; la 18-an de decembro 1943 - la 18-an de aŭgusto 1999) estis israela dramisto, teatra reĝisoro, poeto, kantverkisto, verkisto, satiristo kaj scenaristo. Dum lia vivdaŭro li komponis 63 komediajn kaj dramajn teatraĵojn kaj reĝisoris 22 el ili, kelkaj el ili produktitaj fare de la Habima Nacia Teatro. Interalie, li ankaŭ verkis satirajn kabaredojn, skeĉojn kaj recenzojn.

Ĥanoĥ Levin
Persona informo
חנוך לוין
Naskiĝo 18-an de decembro 1943 (1943-12-18)
en Tel-Avivo
Morto 18-an de aŭgusto 1999 (1999-08-18) (55-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo Kiryat Shaul Cemetery vd
Etno judoj vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Universitato je Tel-Avivo vd
Memorigilo Ĥanoĥ Levin
Familio
Gefratoj David Levin vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgoteatra reĝisoro vd
Aktiva dum 1965– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Levin kaj Oded Kotler dum laboro sur la teatraĵoLa Patrioto", 1982

La teatraĵoj de Levin estas tre kontestataj pro sia enhavo kaj provoka, vulgara formo, kaj liaj absurdisma stilo ofte estas komparita kun la verkado de Harold Pinter kaj Samuel Beckett [1].

Vivo redakti

Ĥanoĥ Levin naskiĝis en 1943 al Malka kaj Israel Levin, judaj elmigrintoj kiu enmigris en britan Palestinon en 1935 de Lodzo, Pollando. Li kreskis en religiema familio en la Neve Sha'anan najbareco de suda Tel-Avivo, kie lia patro - kiu mortis pro koratako kiam Ĥanoĥ estis 12-jaraĝa - prizorgis nutraĵvendejon. Li kreskis kaj edukiĝis en cionisma jud-religia etoso, sed frue devis helpi por vivteni sian familion. Li aliĝis al dramklubo kaj unue rolis kiel Michal, Filino de Ŝaul de Aharon Ashman.

Lia frato, Davido, naŭ jarojn pli aĝa ol li, jam laboris kiel vicdirektoro ĉe la Kameri Teatro en Tel Avivo, kie unue sursceniejis lia teatraĵo hebree מלכת אמבטיה, Malkat HaAmbatja, signifante Reĝino de la Banujo, kies scenaro akre satiris pri la situacio ĉirkaŭ la Milito de Jom Kippur). Reage, spektantoj tiom protestegis kaj tumultis dum la prezentoj, kaj la registaro minacis ĉesi finance apogi la teatron. Kritiko ankaŭ verŝiĝis: "aro da misaj dialogoj kaj ĉantoj celantaj ŝprucigi salon sur malfermitajn vundojn", "de la teatroteroristo estas implicite, ke ni ĉiuj estas abomenindaj murdistoj, civitanoj de sangavida militisma lando." kaj "sceno pri ĵurnalisto, kiu venas por intervjui junan vidvinon, kies nov-edzo ĵus falis en la tranĉeoj - kaj amoras kun ŝi - nur povas esti inventita de satana aŭ mensmalsana cerbo. Ĉi tio estas malica misuzo de la dolorego de miloj da funebrantaj familianoj". Malgraŭ la protestoj de Levin, la teatra administro decidis demeti la teatraĵon post nur 19 prezentoj.

Li mortis pro kancero la 18-an de aŭgusto 1999. Li daŭre laboris eĉ en la hospitalo, preskaŭ ĝis la lasta tago, sen tamen havi tempon por kompletigi la surscenigon de sia lasta spektaklo. La morto de Levin ekfunkciigis novan intereson en liaj verkoj. Ĝisdatigita versio de la politika satiro Mi, Vi kaj la venonta milito" estis plurfoje surscenigita ĉe multaj centraj teatrejoj tra la mondo.

En 2000 muzikisto Dudi Levi publikigis la diskon Project Ĥanoĥ Levin, konsistante el dek unu kantoj komponitaj fare de Levin mem.

Stilo redakti

La literaturrecenzisto Nurit Yaari dividas la teatrojn de Levin en tri ĝeneralajn kategoriojn, surbaze de iliaj temoj, roluloj kaj teatraj formoj [2]:

Satiraj kabaredoj
La fruaj politikaj pecoj de Levin, "tuja reago al la politika realeco reganta dum ilia estanteco... La kabaredoj de Levin estas komponitaj de serio de skeĉoj intermetitaj kun kantoj".
Hejmaj komedioj (Commedie domestiche)
Verkoj kiuj temigis malgrandajn reprezentajn elementojn de socio: individuoj, familioj, amikoj kaj najbaroj, "la drama spaco de tiuj teatroj etendiĝas inter la domo, kiel la plej malgranda unuo, kaj la kvartalo. La grandurbo kaj la lando ne estas menciitaj". Tri sub-kategorioj estas rekoneblaj en tiu grupo:
Spektakloj pri sorto
Filozofiaj kaj mitaj verkoj, kutime bazitaj sur antikvaj mitoj kaj bibliaj tekstoj. Tiuj tekstoj varias multe laŭ intrigo, strukturo kaj la mitoj sur kiuj ili estas fonditaj, sed rutine montras similajn temojn kiel ekzemple "la sufero kaj humiligo spertitaj de la homoj" kaj "la vaneco de homa sufero", same kiel la revenantajn ĉeftemojn de "kadukiĝo kaj morto".

Hanoch Levin komencis sian karieron kiel satiristo kaj la temo de satiro aperis konstante en liaj verkaĵoj. Komencante ĉe lia gazeto kolumno nomata la malantaŭa-postaĵa paĝo, kun Mi, Vi kaj la venonta milito kaj Reĝino de la Banujo tra Hefetz kaj La sonĝanta infano. Tamen, en la nurunua artikolo kiun li publikigis Levin asertas ke satiro ne estas valida ilo por fari soci-politikan ŝanĝon. Li diras, ke ĝi ĉiam prezentas la realon tro malvaste kaj ke ĝi efikas nur kiel literatura ilo.

La verkado de Levin traktas diversajn temojn, sed ĉiam ekzistadismajn kaj en la tre privata vivo de la rolulo kaj en la pli granda soci-politika sfero, kies ĥaoso kaj absurdismo, preskaŭ organizita frenezeco, servas kiel ĝia enkadrita skrukturo kaj identigilo. En sia teatraĵo La Patrioto, li priskribas, interalie, israelan civitanon, kiu volas enmigri al Usono, kaj pro tio li estas postulita de la usona konsulo kraĉi sur sian patrinon kaj de la komisaro de la okupitaj teritorioj piedbati araban-palestinan knabon en la vizaĝon, ĵus antaŭ lia elmigro li estas rekrutita en militon en Albanio kaj estas mortigita. Kiam li atingas la ĉielon li komencas peti pardonon sed finfine incitetas Dion kaj prenas lian tronon. Kvankam la ŝtata cenzuro malpermesis la prezento de iuj scenoj, do anstataŭ prezenti la aktoroj simple laŭtlegis ilin al la spektantaro.

Levin estis kritikita fare de kelkaj recenzkritikistoj dum la 1980-aj jaroj ke liaj teatraĵoj komencis ripeti sin (Yakish & Poupche, La Hezitanto), sed liaj pli postaj teatraĵo (La sonĝanta knabo, Piedirante en la mallumo, Rekviemo, kaj pli) estis multe laŭdataj; kaj responde al la kritiko ke liaj temoj ripetiĝas Levin asertis, ke ne eblas ĝeneraligi liaj roluloj. Anstataŭe, li proponis trakti ilin kiel situaciojn, bildojn, en kiuj aperas tute malsamaj homoj. Tamen, la tekstoj verkitaj fare de Levin ofte prezentas viraj figuron kiu volas iri longen, foje tre malproksimen, por kio ŝajnas esti deziro al la karno, kiel bezonon ricevi iom da varmo de la ina sekso. La roluloj de Levin estas reflektitaj en lumo de tiu bezono kiel apartaj kontraŭherooj. Estas tendenco en la tekstoj de Levin troigi ĝin kun la rakonto: se la heroo postkuras rilaton de la virino kaj estas atendo en li, ekzemple, ke li baldaŭ ricevos kison aŭ varman rigardon de ŝi, la teksto plurfoje rompas ĉi tiun atendon. Ĉi tio povas esti rigardata kiel maniero, en kiu la teksto kreas dramon - loko kie ekzistas vivo - sed eblas, ke la teksto venas por ekzameni en ĉi tiuj kazoj, kiom malproksimen iros la amanta, suferanta persono, por iom da respekto de la virino, kiu li amas. Ekzemploj de la ekstremoj prenitaj de la teksto estas la neado de la ebleco de amo flanke de virino. Tiel, en kelkaj rakontoj, la viroj permesas al la virinoj esti uzataj kiel servistoj, kiuj enhavas kaŝitan esperon, almenaŭ froti la ŝultrojn kun la virino.

Pluevoluigo de la temo montras, ke la sinteno de la alia donas al la mio lokon en ĉi tiu mondo. Tio povas esti vidita kiel kritiko de la homo kiu bezonas ŝablonojn en sia vivo: en kelkaj el la prozrakontoj de Levin, la homo estas prezentita kiel sklavo de sia maldiligento, ĉiuj liaj deziroj sumiĝas al la postkuro de domo, edzino kaj varma lito. Tiu ĉi temo aperas ankaŭ ĉe aliaj literaturistoj, kiel Ŝ. J. Agnon en hebree כתמול שלשום, Kitmol Ŝilŝom signifante kiel hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, sed la teksto de Levin elektas senvestigi la homon en pli ekstrema maniero, lasante lin nuda antaŭ liaj deziroj, kiuj estas ofte prezentitaj al la leganto - aŭ spektantaro - kiel fluo de konscio, kiu luktas inter liaj deziroj; inter la mallumo unuflanke, kaj la deziro esti bona kaj normala homo, aliflanke.

Alia temo kiu aperas en la verkado de Levin estas la sensignifeco de homa ekzisto. Levine multajn fojojn faligas la grundon sur kiu la ludo inter la seksoj okazas. Tiel oni povas trovi ekzemple ĉe "Viro staranta malantaŭ sidanta virino" steriligon de deziro per vojaĝado al la interno de la korpo, por pruvi, ke deziro ekzistas nur ĝis la haŭto atingas. Oni povas trovi ankaŭ momentojn de seniluziiĝo, aŭ kleriĝo, ĉe la virfiguroj en liaj verkaĵoj, kiuj malkaŝas, ke la tuta vivlukto de la homo estas fundamente senfrukta: eĉ la plej brila amo enhavas grizan rutinon en sia rekta daŭrigo.

Eldonitaj verkaĵoj redakti

Teatraĵoj redakti

  • Hefetz
  • Tenado de Solomono
  • Ya'akobi & Leidental
  • Juna Varda'le
  • Schitz
  • Krum
  • Popper
  • La Kaŭĉukaj Komercistoj
  • Vintra Funebro
  • Valizpakistoj
  • Ekzekuto
  • La Pasio de Ijob
  • La Granda Malĉastulino de Babilono (vidu Meretrico de Babilono)
  • La Perditaj Virinoj de Trojo
  • Ĉiuj volas vivi
  • Yakish & Poupche
  • Batita kaj Venkita
  • La Laboro de Vivo
  • La Hezitanto
  • La Sonĝanta Infano
  • Lupolo & Hopla
  • La Mirinda Virino Interne de Ni
  • La Puĉistino el Ohio
  • Buŝo Malfermita
  • La Konkerinto
  • Senkapigo
  • Seksperfortproceso
  • La Viro kun la Tranĉilo en la Mezo
  • Elmo kaj Ruth
  • Maltrankvila kaj Timigita
  • La Homoj kiuj marŝis en mallumo
  • Murdo
  • Devas esti punita
  • Unuopaĵoj
  • La Revulo
  • La Eterna funebro
  • La Domzorgistoj
  • La Imperiestro
  • Embarasita
  • Shozes & Bjijina
  • Kludog la Mizera Reĝo
  • Teni kaj Neniam Lasi
  • Spasmo kaj Tordado
  • Elaĉeto
  • Kaj Kison por la Onklino
  • Imperiestro Gok
  • Ĉiuj Viroj de la Reĝino
  • La Devoteco de Servisto al lia Rigora Damo
  • Romantikuloj
  • Rekviemo
  • Movigu mian koron

Skeĉoj, revuoj (muzikaletoj) kaj kabaredoj redakti

  • Vi, mi kaj la venonta milito
  • Keĉupo
  • Reĝino de Banujo
  • La Patrioto
  • La Gigolo el Kongo

Scenaroj redakti

  • Floch
  • Fantazio pri Romantika Temo

Prozo redakti

  • La Eterna Invalido kaj La Amato
  • Viro Staras Malantaŭ Sidanta Virino

Poezio redakti

  • La Benoj de Tagiĝo (1965)
  • Partia Poemo de Amikoj (1967)
  • Vivoj de la Mortintoj (1980)
  • Kiel Vento Blows (1981)
  • Adiaŭaj Rimoj al amato (1998)
  • Adiaŭaj Leteroj al amato (1998)

Infanlibroj redakti

  • La Feliĉa, Gaja Koko
  • La Vojaĝo de Onklo Max

Referencoj redakti

  1. Bringing Israel's best-known playwright, Hanoch Levin, to a worldwide audience, Haaretz
  2. Yaari, Nurit. “Life as a Lost Battle: The Theater of Hanoch Levin.” Theater in Israel. Ed. Linda Ben-Zvi. University of Michigan, 1996. p. 153

Eksteraj ligiloj redakti