Unua koncilio de Niceo

(Alidirektita el 1-a Koncilio de Niceo)

La Unua koncilio de Niceo (antikve-greke Πρώτη Σῠ́νοδος τῆς Νῑκαίᾱς, Prṓtē Súnodos tē̂s Nīkaíās, latine Concilium Nīcaenum prīmum) estas kristana koncilio, okazina en la jaro 325 en Niceo (nuntempe İznik), urbo en nuna Turkio kaj kunvokita de la romia imperiestro Konstanteno la 1-a, sub konsilo de la episkopo Sankta Ozio de Kordovo.

Unua koncilio de Niceo
ekumena koncilio
Komenco majo 0325 vd
Fino julio 0325 vd
Poste Unua koncilio de Konstantinopolo vd
Lando(j) Roma regno vd
vdr
Unua koncilio de Niceo
1-a Ekumena Koncilio
Dato 325
Agnoskata de Romkatolikoj, Ortodoksuloj, Koptoj, Apostolaj Armenoj, Luteranoj kaj Anglikana Eklezio
Antaŭa koncilio Koncilio de Jerusalemo
Posta Koncilio Unua koncilio de Konstantinopolo
Kunvokita de Imperiestro Konstanteno la 1-a de la Romia Imperio
Prezidita de Sankta Ozio de Kordovo
Partoprennombro 300
Ĉeftemo Arianismo

Historia kunteksto redakti

Konstanteno celis la daŭran unuecon de la Romia Imperio, en grava risko je dividiĝo, unuigante la diversajn religiajn frakciojn kiu en tiu momento konfrontiĝis pro diversaj kredoj kaj doktrinoj de diversaj influigaj episkopoj el diversaj provincoj de la imperio. En tiu epoko ekzistis tri kristologiaj doktrinoj en la 4-a jarcento, kiu temis pri la rilatoj kaj naturo de la Filo respekte al la Patro:

  • La unua kaj plej konata estis Arianismo, de la elstara episkopo de Aleksandrio (Ario) kaj de Eŭsebio de Nikomedio, kiu arde subtenis la ideon ke la Filo, kiu enkarniĝis en Jesuo de Nazareto, estis la unusola Filo de Dio kaj pro tio Li havis komencon estinte la unua kreitaĵo, kaj konsekvence, li ne estis kun-eterna kun sia Patro, kiel defendis la protektita episkopo de la reĝino Zenobia, Paŭlo de Samozato.
  • La dua doktrino, kontraŭa al la antaŭa, defendis la egalecon de la Filo kaj la Patro, ambaŭ la sama Dio ĉar ambaŭ havis la saman substancon (antikve-greke ὁμοούσιος, homooúsios), tio estas, kunsubstanco. La episkopo Aleksandro de Aleksandrio kaj lia sukceda diakono, Atanazio, defendis ĉi tiun vidpunkton.
  • Poste disvolviĝis la tria, kiu estis inter la du antaŭaj, kaj kies sekvantoj estas ĝenerale konataj kiel duonarianoj. Bazilio de Anciro estis unu el la ĉefaj reprezentantoj. La duonarianoj kredis ke la Filo estis el simila substanco de la Patro (antikve-greke ὁμοιούσιος, homoioúsios), sed ne egale al la Patro.

Post la venko de la grupo kiu defendis la kunsubstanco, Ario estis konsiderata herezulo, pro lia neado akcepti la finan decidon de la Koncilion, kaj ekskomuniita kune kun aliaj du episkopoj.

La Koncilio redakti

 
Alegoria bildo pri la Unua koncilio de Niceo, kun teksto de la Kredokonfeso kiel redaktita ne en Niceo (325) sed en la unua koncilio de Konstantinopolo (381) kaj krome ŝanĝinte la unuan vorton de πιστεύομεν (ni kredas) al πιστεύω (mi kredas), kiel en la liturgio.

Al la Koncilio ĉeestis pli ol tricent episkopoj. La Imperiestro elektis al Ozio de Kordovo, kiu oficiale reprezentis lin, kaj la Papo Silvestro la 1-a sendis por reprezenti sin du romajn sacerdotojn, Viktoron kaj Vicention. Preskaŭ ĉiuj konciliaj pastroj kondamnis la doktrinon de Ario, kiu subtenis ke la Filo estis kreitaĵo de Dio. Tamen, la duonarianoj, kiuj estis la plimulto en la Koncilio, oponiĝis al la vorto ομοουσιος (el sama substanco), proponita de Atanazio, ĉar li sugestis ke la Patro kaj la Filo estis la samo.

Finfine oni decidis favore al Atanazio, proklamante ke Jesuo estis kunsubstanca kun la Patro (ομοουσιον τω πατρι). Kun tiu ĉi formulo kiel bazo, estis redaktita la Nicea Kredo en kiu resumiĝis la kristana doktrinaro, ĉefe tiu kiu rilatiĝas al Jesuo. Tiu simbolo aŭ kredo estis tuj proponata antaŭ la asembleo.

La imperiestro Konstanteno deklaris ke tiuj kiuj ne akceptos la Nicean Kredon estos forpelitaj de la Imperio. Ario kaj Eŭsebio de Nikomedio ne subskribis la kredon kaj pro tio estis kondamnitaj al la ekzilo kaj bruligo de ĉiuj iliaj verkaĵoj. Tamen, Konstanteno estis fine baptita de Eŭsebio de Nikomedio, kiu neniam perdis la ekleziajn rajtojn. Poste estis forigata la kondamno al arianismo kaj Ario estis pardonata, kvankam subite forpasis en strangaj cirkonstancoj kiam denove oni redonos liajn ekleziajn privilegiojn.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti