23-a jarcento
◄ |
2-a jarmilo |
3-a jarmilo
◄ |
21-a jarcento |
22-a jarcento |
23-a jarcento
| 24-a jarcento
| 25-a jarcento
| ►
2200-aj jaroj |
2210-aj jaroj |
2220-aj jaroj |
2230-aj jaroj |
2240-aj jaroj |
2250-aj jaroj |
2260-aj jaroj |
2270-aj jaroj |
2280-aj jaroj |
2290-aj jaroj
La 23-a jarcento estas intervalo de cent jaroj laŭ la Gregoria Kalendaro de la Komuna Erao. Ĝi komenciĝos la 1-an de januaro 2201 kaj finiĝos la 31-an de decembro 2300. La periodo estas parto de la 3-a jarmilo.
Astronomiaj eventoj antaŭvidataj por la 23-a jarcento
redaktiAparte rimarkindaj sunaj eklipsoj
redakti- La 27-an de julio 2204: suna eklipso,[1] (7 min 22 s), de saros-ciklo 139.
- La 8-an de aŭgusto 2222: suna eklipso,[2] (7 min 06 s), de saros-ciklo 139.
- La 18-an de aŭgusto 2240: suna eklipso,[3] (6 min 40 s), de saros-ciklo 139.
- La 7-an de majo 2255: suna eklipso,[4] (6 min 22 s), de saros-ciklo 142.
- La 29-an de aŭgusto 2258: suna eklipso,[5] (6 min 09 s), de saros-ciklo 139.
- La 17-an de majo 2273: suna eklipso,[6] (6 min 31 s), de saros-ciklo 142.
- La 28-an de majo 2291: suna eklipso,[7] (6 min 34 s), de saros-ciklo 142.
Aliaj fenomenoj
redakti2201 2202 2203 2204 2205 2206 2207 2208 2209 2210
2211 2212 2213 2214 2215 2216 2217 2218 2219 2220
2221 2222 2223 2224 2225 2226 2227 2228 2229 2230
2231 2232 2233 2234 2235 2236 2237 2238 2239 2240
- 2209 kaj 2284: perihelio de la haleja kometo, do punkto plej proksima al la suno
- 2221: Triobla konjunkcio de Marso kaj Saturno.
- La 2-an de decembro 2223: Je 12:32 Universala Tempo Marso kaŝos Jupiteron.
- 2238 kaj 2239: Triobla konjunkcio de Jupitero kaj Saturno (kies lasta triobla konjunkcio estis en 1981).
- La 12-an de aŭgusto 2243: Je 04:52 UTC, Venuso kaŝos Saturno.
- La 11-an de junio 2247: pasado de Venuso.
- 4an de marto 2251: Je 10:52 UTC, Venuso kaŝos Urano.
- En 2252, la planedeto kaj transneptuna objekto 90482 Orko estos kompletigita unu orbiton de la suno ekde ĝia malkovro en 2004, bazita sur aktualaj mezuroj, kiuj atribuas al ĝi orbitan periodon de 248 teroj jaroj.
- La 1-an de aŭgusto 2253: Merkuro kaŝas la alfa-stelon de la stela konstelacio Leono, latine nomata Regulus kaj esperante Reĝeto (lastfoje Merkuro kaŝis Reĝeton la 13-an de aŭgusto 364 antaŭ nia erao).
- La 9-an de junio 2255: pasado de Venuso.
- 2256 ĝis 2258: La nanoplanedo Eriso atingos perihelion unuafoje ekde sia malkovro.
- La 6-an de oktobro 2271: Ferma konjunkcio inter Venuso kaj Reĝeto, eble Venuso kaŝos Reĝeton.
- 2279: Triobla konjunkcio de Jupitero kaj Saturno.
- 2281 kaj 2282: Granda triangula poziciigo de Urano, Neptuno, kaj Plutono. La lasta tia poziciigo okazis en 1769 kaj 1770. En mezepoka astrologio tia triangula pozicio estis konsiderata aparte favora signo de harmonio kaj arta inspiro.
- Dimanĉe la 28-an de aŭgusto 2287: Plej proksima alproksimiĝo inter Marso kaj la Tero ekde merkredo, la 27-a de aŭgusto 2003.
- En 2288, la planedeto kaj transneptuna objekto 50000 Kvavaro estos kompletigita unu orbiton de la suno ekde ĝia malkovro en 2002, bazita sur aktualaj mezuroj, kiuj atribuas al ĝi orbitan periodon de 286 teroj jaroj.
Pasko
redaktiKrom se ŝanĝoj estos faritaj en la religia kalendaro, en 2285 la festo pasko de la "okcidentaj", neortodoksaj kristanoj okazos la 22-an de marto unuafoje ekde la jaro 1818 - tiu tago estas la plejeble frua dato en kiu pasko povas okazi.
Religiaj antaŭdiroj
redaktiJudismo
redakti- Laŭ la juda interpreto de kreado de la mondo, Adamo estis kreita en la jaro 3761 antaŭ nia erao. En la jaro 2239 do finiĝos la 6-a jarmilo de la Hebrea kalendaro, kaj komenciĝos la 7-a jarmilo, kiu el spirita vidpunkto estu "sabata", pli trankvila ol la antaŭaj.[8] Laŭ signifa nombro de judaj kleruloj, la Jaro 6000 de la hebrea kalendaro estas la lasta tempo por la komenciĝo de la Mesia Epoko.
Johannes Trithemius
redakti- Laŭ Johannes Trithemius, mezepoka germana abato kaj okultisto, la "Epoko de la arkianĝelo Sankta Mikaelo" finiĝu en 2233.
Scienc-fikcio kies eventoj okazu en la 23-a jarcento
redaktiLiteraturo (elekto)
redakti- La anglalingva romano The Witches of Chiswick (La Sorĉistinoj de Chiswick[9]) de Robert Rankin priskribas eventojn en la 19-a kaj 23-a jarcentoj. La heroo, William Starling, laboras en estonteca socio kie religio estas posedata de gigantaj nutraĵoproduktaj konzernoj kaj la loĝantaro estas forte tronutrita.
- Pennterra, romano de Judit Moffett.
- La romana trilogio Satellite Night (Satelita Nokto) fare de Nick Pollotta.
- Sundiver, romano de David Brin.
- La eventoj de la romano Methuselah's Children (la infanoj de Metuŝelaĥ) de Robert Heinlein komenciĝas en la 22-a jarcento kaj finiĝas en la 23-a jarcento.
- Friday (Vendredo), plia romano de Robert Heinlein, probable okazas en la 23-a jarcento.
- La romano Blue Mars (blua Marso) de Kim Stanley Robinson el trilogio pri la planedo Marso: la libroj finiĝu en la unuaj jaroj de la 23-a jarcento.
- Deucalion de Brian Caswell.
- La eventoj de la libro Dead Space: Martyr (morta kosmo: martiro) de Brian Evenson okazu en 2214.
Televido kaj kino (elekto)
redaktiSerio Star Trek
redaktiLa plimulto de la televidaj epizodoj el la serio Star Trek (Stela Vojaĝo) kaj la unuaj ses kinejaj filmoj el la serio okazu en la 23-a jarcento.
Indikiĝas specifaj naskiĝjaroj, parte eĉ naskiĝdatoj, por pluraj el la filmaj personaĵoj:
- La teknika oficiro Montgomery Scott naskiĝu en 2222.
- La medicina oficiro Leonard McCoy naskiĝu en 2227.
- La naviga oficiro Spock naskiĝu en 2230.
- La kosmoŝipa kapitano James T. Kirk naskiĝu la 22-an de marto 2233.
- La oficiro Hikaru Sulu naskiĝu en 2237.
- La oficirino Nyota Uhura naskiĝu en 2239.
- La oficiro Pavel Chekov naskiĝu en 2245.
- La kosmoŝipo Enterprise faru sian unuan vojaĝon en 2245.
- La enhavo de Stela Vojaĝo: La Origina Serio okazu inter la jaroj 2266 kaj 2269, kun enkondukaj epizodoj pri eventoj en 2254 kaj 2265.
- El la kinejaj filmoj, la unua okazu en 2273, 30 monatojn post la fino de la serio, la dua, angle nomata The Wrath of Khan okazu en 2285, la tria, nomata The Search for Spock, samjare, do ankaŭ en 2285, la kvara filmo, The Voyage Home okazu en 2286, la kvina, The Final Frontier en 2287 kaj la fina, sesa, The Undiscovered Country en 2293.
- En la jaro 2293 ankaŭ parte okazu la eventoj de la kineja filmo Star Trek Generations, la unua filmo prezentanta la kosmoŝipan teamon de la televidfilma epizodaro Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio.
Kosma batalŝipo Jamato
redaktiLa serio de animaciaj filmoj pri japana kosma batalŝipo Jamato 宇宙戦艦ヤマト, Uĉū Senkan Jamato) okazu en la komencaj jaroj de la jarcento, precipe inter 2201 kaj 2203. Nur la fina filmo, 復活篇 (Fukkatsu Hen, "reviviĝo") aŭ angle Resurrection, okazu en 2220.
Notoj
redakti- ↑ suna eklipso de la 27-a de julio 2204, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 8-a de aŭgusto 2222, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 18-a de aŭgusto 2240, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 7-a de majo 2255, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 29-a de aŭgusto 2258, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 17-a de majo 2273, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ suna eklipso de la 28-a de majo 2291, en retejo de la agentejo NASA angle
- ↑ Bromberg, Irv.: The Rectified Hebrew Calendar (La "rektigita" Hebrea kalendaro), alirita la 31-an de oktobro 2007, jen ankaŭ [http://web.archive .org/web/20071128014547/http://individual.utoronto.ca/kalendis/hebrew/rect.htm arkivigita Arkivigite je 2013-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ prononco [ĈISŭik], larĝa okcidenta antaŭurbo de Londono