6764 Kirillavrov

asteroido

6764 Kirillavrov estas malgranda, treege hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 7-an de oktobro 1981 de la rusa astronomino Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno (tiam en Sovetunio, poste en Ukrainio, nun en rusa Respubliko Krimeo).

6764 Kirillavrov
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6764 Kirillavrov
Aliaj nomoj 1981 TM3; 1971 TV1 ;
1980 FE10; 1991 RO
Nomita laŭ Kirill Lavrov vd
Malkovro
Malkovrinto Ljudmila Ĉerniĥ
Dato de malkovro 7-a de oktobro 1981
Loko de malkovro Nauĉno (Krimeo)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
338,003 Gm (2,259 AU)
290,985 Gm (1,945 AU)
385,021 Gm (2,574 AU)
Discentreco 0,1391
Meza anomaliangulo 47,269°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 7,047°
Periodo 1240,482 tagoj (3,396 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,82 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
18,109°
Argum. de periapsido 242,719°
Terdistanco
- Minimuma

141,113 Gm (0,9433 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 5,287 ± 0,089 km
Rotacia periodo 0,1975 tago (4,739 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,399 ± 0,046
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,26
vdr

Ĝi estas proksima de la orbitaj resonancoj 5:9 kun Marso kaj 7:2 kun Jupitero.

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la sovetunia rusa filmaktoro Kirill Jureviĉ Lavrov (cirile: Кирилл Юрьевич Лавров, 19252007), Ordeno de la Oktobra Revolucio en 1971, Popola Artisto de Sovetunio en 1972, Ordeno de Lenin kaj Heroo de Socialisma Laboro en 1985, Lenin-premio en 1982 ...

Satelito redakti

De la 1-a de januaro 2020, observoj de lumaj kurboj far'de Eric Barbotin, Raoul Behrend, Federico Manzini kaj François Colas lasis suspekti, ke ĝi estus duopa asteroido.[1]

Ĝia satelito estis malkovrita la 13-an de aprilo 2021 de T. Polakis, J. Oey kaj M. Colazo, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita en aprilo 2022.[2]

Tiu satelito havas orbitan duonan grandakson taksita al 14 km kaj orbitan periodon de 1,2671 ± 0,0004 tago (30,41 ± 0,01 horoj), ĝia diametro kaj ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonataj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6763 Kochiny6764 Kirillavrov6765 Fibonacci