99942 Apofiso
99942 Apofiso estas tre malgranda, hela venusrenkonta kaj terrenkonta atona asteroido rigardita kiel potence danĝera.
99942 Apofiso | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Vojoj de 99942 Apofiso kaj de la Tero laŭ takso por la 13a de aprilo 2029.
| |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 99942 Apophis |
Aliaj nomoj | 2004 MN4; 2001 WF34 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Apophis vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | R. A. Tucker, D. J. Tholen kaj Fabrizio Bernardi |
Dato de malkovro | 19-a de junio 2004 |
Loko de malkovro | Tucson, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Atona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
137,995 Gm (0,9224 AU) 111,611 Gm (0,7461 AU) 164,379 Gm (1,0988 AU) |
Discentreco | 0,1912 |
Meza anomaliangulo | 180,429° Epoko 24-a de septembro 2008 |
Klinangulo | 3,331° |
Periodo | 323,597 tagoj (0,8860 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 30,728 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
204,446° |
Argum. de periapsido | 126,402° |
Terdistanco - Minimuma |
47 200 km (0,0003157 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,325 ± 0,015 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~4,5 × 1010 kg ~3,2 g/cm3 0,0011 m/s² ~0,52 km/h |
Rotacia periodo | 1,27 tago (30,4 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 270 K |
Geometria albedo | 0,23 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Sq |
Absoluta magnitudo | 19,7 |
Videbla magnitudo | 21,69 vd |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita la 19-an de junio 2004 de la usonaj astronomoj Roy A. Tucker kaj David J. Tholen kaj de la itala astronomo Fabrizio Bernardi elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Tucson, Arizono, Usono).
Ĝi estigis en decembro 2004 mallongtempan maltrankvilon ĉar komencaj observaĵoj indikis malgrandan verŝajnecon (ĝis 2.7%) ke ĝi trafus la Teron la 13-an de aprilo 2019.
Ecoj
redaktiSpektra tipo
redaktiĜi estas spektre klasifikata kiel "Sq": "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio, kun ĉeesto de olivino kaj pirokseno. Ĝia komponiĝo similas tiun de la kondritoj LL.[1]
Grando
redaktiĜis januaro 2013, ĝia diametro estis taksata je 270 ± 60 m, ĝia maso inter 21 kaj 28 milionoj da tunoj (por estimata denso de 2,7) kaj ĝia albedo ĉirkaŭ de 0,33. Okaze de paso proksime de la Tero en januaro 2013, ĝia diametro estis rekalkulata je 325 ± 15 m. La maso estis reestimata inter 40 kaj 50 milionoj da tunoj (4 kaj 5 x 1010 kg). Ĝia albedo estis reestimata je 0,23.
Orbito
redaktiĜia orbito estas tre proksima de tiun de la Tero, kaj krucas ĝin po dufoje ĉiuj jaroj. Ĝi ankaŭ ekstere tanĝas la orbiton de Venuso sub febla orbita klineco.
- Ĝia tera MOID estas 0,000315683 astronomia unuo, tie esta nur 47 200 kilometroj.
- Ĝia venusa MOID estas 0,06955 astronomia unuo, tie esta 10,4045 milionoj da km.
- La 16-an de oktobro 1922, ĝi pasis al 0,0755281346450907 astronomia unuo (11,299 milionoj da km) de Venuso.
- La 7-an de marto 2024, ĝi pasis al 0,124434807879482 astronomia unuo (18,615 milionoj da km) de Venuso.
- La 14-an de aprilo 1949, ĝi pasis al 0,0279769 astronomia unuo (4,185 milionoj da km) de la Tero.
- La 13-an de aprilo 2029, ĝi pasos al 0,000252173 astronomia unuo (37 700 km) de la Tero kaj, la 14-an de aprilo 2029, al 0,000646359 astronomia unuo (96 700 km) de la Luno.
Okaze de ĉi tiu proksima paso, la asteroido suferos orbitan pertubon, kaj iĝos apolona asteroido kun granda duonakso de 1,1 astronomia unuo.[2]
-
Proksima paso de Apofiso (13-an de aprilo 2029)
Danĝero de alfrapo
redaktiLa unuaj observoj de Apofiso donis neneglektindan probablon de alfrapo al la Tero la vendredon 13-an de aprilo 2029. La asteroido estis tiam klasigita je la nivelo 4 de la Torina skalo, tiu, kiu estas ununura kazo. Tamen, novaj observoj pliprecizis ĝian orbiton kaj forplis eblecon de alfrapo kun la Tero aŭ la Luno en 2029. La asteroido tiam pasos al ĉ. 38 000 km de la Tero kaj iĝos videbla nudokule.
Je la fino de junio 2006, NASA taksis la probablon de tera alfrapo far Apofiso por la 100 venontaj jaroj je proksimume 1/45 000, la dato malplej malverŝajna estas ĉirkaŭ la 13-a de aprilo 2036. En oktobro 2009 NASA publikigis komunikaĵon, asertante, ke ĝi taksas la danĝeron nur al 1/250 000.[3]
La 10-an de januaro 2013, post proksima paso de la 9-an de januaro, la NASA taksis, laŭ radaraj observoj, ke nenia alfrapo okazos en 2029. La asteroido estas nun klasifikata al nivelo 0 de la Torina skalo.
Danĝero por 2036
redaktiTamen, se Apofiso pasus la 13-an de aprilo 2029, tra preciza regiono de la kosmo, larĝa de 600 metroj tiel nomata "Gravita serurtruo", ĝi minacus alfrapi la Teron dum sia venonta paso la 13-an de aprilo 2036. Laŭ fakuloj de la programo NEO de la JPL, la probablo de alfrapo estas 1/233 000, preskaŭ nula, tie estas 0 sur la Torina skalo.
Efiko de hipoteza alfrapo
redaktiAntaŭ ol la NASA forigis iun ajn probablon de alfrapo por 2013, multenombraj simuloj estis faritaj pri la efikoj de hipoteza alfrapo. Se Apofiso estus sekvinta kolizian trajektorion, ĝia rapido ĉe la momento de la alfrapo estus ĉ. 12,62 km/s, astronomoj taksas, ke la alfrapo ellasus energion ekvivalenta al 750 megatunoj da TNT (13-oble la energio de la Caro-bombo, la plej potenca atombombo iam eksplodita de homoj).
Se ĝi falus en maron, ĝi estigus cunamon de 170 m de alto, kiu superakvus la marbordon sur 1000 km.[4]
Se ĝi falus sur grundon, ĝi estigus gravajn damaĝojn en radiuso de centoj da kilometroj kaj mortigus milionojn da homoj. Pro la polvo ellasita en la Teran atmosfero rezultigus alfrapa vintro, kiu povus daŭri plurajn monatojn.
Pripenso pri metodoj de devojiĝo
redaktiOkaze de la malkovro de tiu asteroido, scienculoj proponis rimedojn por devojiĝi ĝin, se ĝi minacus trafi Teron. Krom la abrupta metodo de eksplodigi atombombojn ĉe ĝi, estis imagita fiksi al ĝi sunan velon; varmigi ĝin per lasero por estigi ellason da gaso; sendi apud ĝin mashavan kosmoveturilon, kies gravita altiro devojiĝos la asteroidon; farbi ĝin (blanke aŭ nigre) por ke la efiko Yarkovsky ŝanĝu ties orbiton.[5]
Nomo
redaktiĜi ricevis la nomo de Apofiso dio de la ĥaoso kaj de la malbono en la Egipta mitologio. Ankaŭ estas la nomo de malica eksterterano en la sciencfikcia televida serio Stargate SG-1.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Surfaca Komponiĝo de (99942) Apophis, Vishnu Reddy kaj aliaj, el The Astronomical Journal, Vol. 155, N° 3 2018 (angle)
- ↑ Radaraj Observoj Pliprecizigas la Estontan Movon de la Asteroido 2004 MN4; el la paĝaro de Center for Near Earth Object Studies de la NASA (angle)
- ↑ La NASA Precizas la Vojon de la Asteroido Apofiso Ĉe la Tero, el la paĝaro de la NASA Arkivigite je 2009-10-09 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Asteroida alfrapo: kroma danĝero pro cunamo, de Michael P. Paine; el Science of Tsunami Hazards, Vol 17, No. 3 (1999) (angle)
- ↑ Astéroido Apofiso: ses solvoj por sendanĝerigi la Teron, de Vincent Olivier, el L'Express; 9-a de januaro 2013 (france)
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle 99942 Apophis (2004 MN4); Antaŭdiro de Teraj Proksimiĝo; el la paĝaro de Center for Near Earth Object Studies de la NASA
- angle Asteroido (99942) Apophis: novaj antaŭdiroj pri Tera renkonto por tiu potence danĝera asteroido, de D. Bancelin, F. Colas, W. Thuillot, D. Hestroffer kaj M. Assafin, 19-a de Julio 2012; el Astronomy & Astrophysics
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (99001–100000) | Poste: |
---|---|---|
99941 Lonniewege | 99942 Apofiso | (99943) 2005 AS2 |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (99942) Apophis en la franca Vikipedio.