Antal Réthly [rEtli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Réthly Antal estis hungara meteologiisto, profesoro.

Antal Réthly
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1879 (1879-05-03)
en Budapeŝto
Morto 21-an de septembro 1975 (1975-09-21) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo meteologo
vdr

Antal Réthly [1] naskiĝis la 3-an de majo 1879 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de septembro 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Réthly frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis geografion en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Liaj profesoroj estis ekzemple Lajos Lóczy, Loránd Eötvös, Antal Koch, Radó Kövesligethy, Gusztáv Thirring. Ekde 1898 li havis ŝtatan postenon, ekzemple li laboris en la tutlanda meteologia instituto sub gvidado de Miklós Konkoly-Thege. En la jaroj 1903 kaj 1904 li laboris en observatorio de Ógyalla. Tiutempe li finis la lernadon en la universitato. Inter 1903 kaj 1914 li laboris en la universitata sisma instituto. En 1912 li doktoriĝis en Scienca Universitato Ferenc József antaŭ Jenő Cholnoky. En la sekva jaro li partoprenis en ekspedicio en Adriatiko. Ekde 1917 li instruis klimaton, komence en la agrikultura lernejo, poste en la universitato. En 1923 li estis nomumita privata profesoro. Inter 1925 kaj 1927 li estis invitita al Ankaro, kie li establis la turkan meteologian servon kaj observatorion, tial li ricevis premion de Mustafa Kemal Atatürk. En 1933 li estis nomumita vicinstutestro, post 3 jaroj instutestro. En 1948 li pensiuliĝis, en 1972 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1966 li ricevis memormedalon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az első magyar Adria-kutató út meteorológiai eredményei (1914)
  • Időjárás és éghajlat (Vetero kaj klimato), (1921)
  • Magyarország éghajlata (Klimato de Hungario), (1938)
  • Budapest éghajlata (1947)
  • A Kárpát-medencék földrengései (1952)
  • Nordlichtbeobachtungen in Ungarn 1513-1960. (1963)
  • Időjárási események és elemi csapások Magyarországon 1701-től 1800-ig (1970)

Fontoj redakti