Butadieno

kemia kombinaĵo
Butadieno
Plata kemia strukturo de la Butadieno
Tridimensia strukturo de la Butadieno
Cis-trans strukturoj de la Butadieno
Alternativa(j) nomo(j)
  • Butadueno
  • Dietileno
  • Dieteno
  • Divinilo
  • Pirolileno
  • Viniletileno
  • Vinileteno
Kemia formulo
C4H6
CAS-numero-kodo 106-99-0
ChemSpider kodo 7557
PubChem-kodo 7845
Merck Index 15,1512
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora gaso aŭ frostigita likvaĵo
kun aromata benzineca odoro
Molmaso 54.0916 g·mol−1
Denseco 0,6149 g cm−3
Fandpunkto -108.92  °C
Bolpunkto -4.5  °C
Refrakta indico  1,4292
Ekflama temperaturo 85  °C
Memsparka temperaturo 418.9  °C
Solvebleco Akvo:
  • 735 g/L
Mortiga dozo (LD50) 5480 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Risko R12 R45 R46
Sekureco S45 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 04 – Produkto sub premo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H220, H280, H340, H350
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P202, P210, P280, P308+313, P377, P381, P403, P405, P410+403, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Butadieno[3]1,3-butadieno estas simpla konjugita dieno, gasa hidrokarbonido, karcinomogena substanco uzata kiel krudmaterialo por la manufakturo de sinteza kaŭĉuko, polibutadienaj kaŭĉukoj kaj termoplastaj rezinoj. La molekulo (CH2=CH)2 povas esti konsiderata kiel du elementoj el la vinila grupo (CH2=CH) kunigitaj.

Kvankam la molekulo de butadieno facile rompiĝas en atmosfero, ĝi estas trovata en atmosfero de urboj kaj suburbareoj kiel konsekvenco de ĝia konstanta eligo farita de aŭtomobilmotoroj. La usona vivmedia entrepreno listigas ĝin kiel "toksa aero el moviĝema fonto" kun la plej alta normigita risko-faktoro, supera eĉ al tiu de la formaldehido, la dua plej toksa aero ellasita de veturilomotoroj laŭ faktoro pli alta ol 20.

Historio redakti

En 1863, la franca kemiisto E. Caventou izolis nekonatan hidrokarbonidon per pirolizo de la amila alkoholo, verdire el la fuzeoleo, ia miksaĵo de izobutilkarbinolo kaj sekbutilkarbinolo.[4] En 1886, la angla kemiisto Henry Edward Armstrong (1848-1937) ĝin izolis el petroldistilado. Sed nur en 1910, la rusa kemiisto Sergey Vasilyeviĉ Lebedev (1874-1934) polimerizis la butadienon kaj estigis materialon ĉeestantan en la naturaj proprecoj de la kaŭĉuko.[5]

En 1929, Eduard Tschunker kaj Walter Bock (1895-1948) preparis kun-polimeron de stireno kaj butadieno, kiu estis uzataj en la manufakturo de la pneŭmatikoj. La monda produktado rapide kreskis, kiam la butadieno komencis produktiĝi ekde la etanolo en Sovetunio kaj Usono de la acetileno.

  • La butadieno prezentas tri mezomerajn formulojn:
 
Mezomeraj strukturoj de la butadieno.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  • Forigo de la cikla ringo: Industrie, butadueno produktiĝas per konsiderinda amaso da hidrogenforigado ekde saturitaj hidrokarbonidoj per forta hejtado aŭ krakado. Laboratorie, oni uzas la malkomponadon de la 2,5-duhidrotiofendioksido en bolanta ksileno laŭ cikloringa eliminado al butadieno kaj sulfura dioksido.

     + 

Sintezo 2 redakti

  • Butadieno sintezeblas laŭ la procezo de Lebedev (1910) per kataliza reakcio kun la etanolo:[6]

2      + 2   +  

Sintezo 3 redakti

  • Metodo de Houdry: En la petrolindustrio, la ĉefa metodo por la produktado de la butadieno estas per kataliza senhidrogenigo de la butano sur kromia oksidosilicia oksido:

    

Sintezo 4 redakti

  • La butadueno estigeblas per pirolizo de la metil-pirolidono:[7]

      +  

Reakcioj redakti

  +     

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti