Disĵeto
Matematikaj funkcioj |
---|
Aroj: fonta aro, argumentaro, bildaro, cela aro (suma klarigo) • malbildo |
Fundamentaj funkcioj |
Algebraj funkcioj: konstanta • lineara • kvadrata • polinoma • racionala • Transformo de Möbius Aliaj funkcioj: trigonometriaj • inversa trigonometria • hiperbola • eksponenta • logaritma • potenca |
Specialaj funkcioj |
erara • β • Γ • ζ • η • W de Lambert • de Bessel |
Nombroteoriaj funkcioj: |
τ • σ • de Möbius • φ • π • λ |
Ecoj: |
totaleco kaj parteco • pareco kaj malpareco • monotoneco • bariteco • periodeco • disĵeteco • surĵeteco • dissurĵeteco kontinueco • derivaĵeco • integralebleco |
Matematika funkcio estas disĵeto (aŭ, paŭsante internacie rekoneblan gentalingvan formon, injekcio, enĵeto aŭ eĉ enjekcio), se ĝi atingas ĉiun valoron maksimume solfoje. Tio signifas, ke neniu elemento en ĝia bildaro (valoraro) estas bildo (valoro) de pli ol unu argumento. Alivorte, disaj argumentoj havas disajn bildojn (neniuj «kungluiĝas»).
Formala difino
redaktiEstu kaj aroj, kaj funkcio de al .
- estas disĵeto, se por ĉiu el ekzistas ne pli ol unu tia el ke .
- .
Ekvivalenta difino
redakti- nomiĝas disĵeto, se por ĉiuj , el kaj el validas: se kaj , tiam .
- .
-
Funkcio disĵeta (sed ne surĵeta).
-
Funkcio disĵeta kaj surĵeta (dissurĵeto).
-
Ne-disĵeta (aŭ «kunĵeta») funkcio.
Lingva noto pri «enĵeto» kaj «enjekcio»
redaktiĈar surĵeto (aŭ «surjekcio») estas «ĵeto sur la tutan celan aron», tial la normala lingva logiko postulas, ke enĵeto estu «ĵeto en la celan aron» (t.e. tia «ĵeto», kiu ne estas «surĵeto»). Tamen iuj matematikistoj, meĥanike paŭsante la malracian internacian terminon injection, uzas la vorton «enĵeto» por la signifo «disĵeto», la signifo kiu neniel ajn sekvas el «en» + «ĵeto». Tio estas ne nur tute malracia, sed ankaŭ altgrade misgvida kaj nepre evitinda. Se oni ial malvolas uzi la klaran esperantan prefikson dis- kaj preferas neanalizindan terminon internacian, oni prefere diru injekcio (samkiel oni diras projekcio), sen traduki la misgvidan in-, same kiel okaze de injekto, kiu ja ne estu "enjekto".
Vidu ankaŭ
redakti- Surĵeto
- Dissurĵeto
- Vikipedio:Projekto_matematiko/Disĵeta_funkcio
- «disĵeto» en la «Komputada leksikono».