Distrikto Kőszeg (historia)
La Historia Distrikto Kőszeg [kOseg] (hungare Kőszegi járás) estis distrikto en Hungario, en departemento Vas (historia departemento). Ĝi situis laŭ Aŭstrio gtandparte sur montoj en la norda parto de la departemento (en la okcidenta parto de la Hungara reĝlando).
La distrikta ĉefurbo estis Kőszeg, kiu ne apartenis al tiu ĉi distrikto, sed rekte al la lando.
La areo estis 427,70 km², kie loĝis en 1910 25 540 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, vitoj, tritikoj, arbaraj laboroj) kaj bestobredadoj.
Historio
redaktiTiu distrikto funkciis ĝis Traktato de Trianon, poste pli ol duono de la distrikto aldoniĝis al Aŭstrio. Spite tion en Hungario oni kreis novan distrikton laŭ la sama nomo, kiun vi trovos Distrikto Kőszeg.
Komunumoj (restantaj en Hungario)
redakti
|
Komunumoj (aldonitaj al Aŭstrio)
redakti
|
|
Fontoj
redaktiLa datenoj devenis el la Hungara Vikipedio.