Ruĝgorĝulo

insektomanĝanta birdo
(Alidirektita el Eŭropa Ruĝgorĝulo)

La Eŭropa ruĝgorĝulo, aŭ simple Ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula), aŭ ankoraŭ Rubekolo (per esperantigo de la latina scienca termino, laŭ NPIV) estas insektomanĝanta birdo el malgranda genro Erithacus, kiu enhavas tiun tre konatan specion, alian orientazian kaj alian endemisman en eta insularo japania.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa ruĝgorĝulo
Eŭropa ruĝgorĝulo, plenkreskulo kun muŝo kaptita kiel predo (Erithacus rubecula rubecula)
Eŭropa ruĝgorĝulo, plenkreskulo kun muŝo kaptita kiel predo
(Erithacus rubecula rubecula)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Erithacus
Specio: E. rubecula'
Erithacus rubecula
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Verŝajne formortinta kaj enkondukis
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta kaj enkondukis
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta kaj enkondukis
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Ĝi estas ĉirkaŭ 12.5 al 14.0 cm longa; la masklo kaj la ino estas similaj laŭ koloro, kun oranĝaj brusto kaj vizaĝo bordita de griza, brunaj supraj partoj kaj blankeca ventro kun grizaj flankoj. Ĝi troviĝas en Eŭropo, orienten al nordokcidenta Azio (okcidenta Siberio) kaj suden al Nordafriko; ili estas loĝantaj birdoj, sed en plej norda parto de la teritorio estas migrantaj. Alia specio tre simila loĝadas en Orienta Azio: la Japana ruĝgorĝulo (Erithacus akahige).

    Tiu birdo estas tre populara kaj relative sentima je la homoj (sed ege malsociema ĉe la aliaj ruĝgorĝuloj). Ĝi estas inter raraj specioj, kiuj kantas tutan jaron (eĉ vintre), ne nur dum la pariĝoperiodo.

    Taksonomio redakti

     
    Ruĝgorgulo

    La Eŭropa ruĝgorĝulo estis unu el multaj specioj originale priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae, laŭ la nomo de Motacilla rubecula.[1] La specifa epiteto rubecula estas diminutiva devena el la latina ruber 'ruĝa', tio estas “ruĝuleto”.[2] La genro Erithacus estis kreata de la franca naturalisto Georges Cuvier en 1800, kiu donis al la birdo ties nunan sciencan nomon de E. rubecula.[3]

    La distinga ruĝa brusto de ambaŭ seksoj havigis la originan nomon de Eŭropa ruĝgorĝulo.

    La Eŭropa ruĝgorĝulo apartenas al grupo de ĉefe insektomanĝantaj birdoj kiuj estis atribuitaj al la turdoj aŭ al la "Muŝkaptuledoj", depende de tio kiel tiuj grupoj estis konsiderataj taksonomie. Poste la grupigo de Muŝkaptuledoj kaj turdoj estis reanalizataj kaj la genro Erithacus atribuita al grupo de turdecaj veraj Muŝkaptuledoj, la tribo de Saksikolenoj, kiu inkludas ankaŭ la najtingalojn kaj la saksikolojn.[4]

    Du specioj de la Orienta Palearkto estas kutime lokitaj en la genro Erithacus, la Japana ruĝgorĝulo (E. akahige) kaj la Rjukjua eritako (E. komadori), tiu lasta insula specio el tre limigita teritorio. Biogeografio kaj analizoj de DNA indikas, ke tiuj devus esti klasitaj kun kelkaj orientaj "najtingaloj", lasante nur la eŭropajn speciojn en Erithacus.[5]

    Subspecioj redakti

    En sia granda kontinenta teritorio de Eŭrazio, la ruĝgorĝuloj varias iomete, sed ne formas diskretajn populaciojn kiuj povus esti konsiderataj subspecioj.[6][7] Tiel la subspecioj de la ruĝgorĝuloj estas distingaj ĉefe formantaj loĝantajn populaciojn en insuloj kaj en montarareoj.

     
    La britia subspecio, Erithacus rubecula melophilus, diferenciĝas nur iomete el la kontinentaj birdoj.

    La ruĝgorĝuloj el la Brita Insularo (Erithacus rubecula melophilus) loĝas ankaŭ en la kontinenta flanko de la Manika Markolo kaj kiel vaganto en apudaj regionoj. E. r. witherbyi el Nordokcidenta Afriko, Korsiko kaj Sardio ege similas al melophilus sed kun iom pli mallongaj flugiloj.[8] La plej nordorientaj birdoj, grandaj kaj tre "senkolorigitaj" estas E. r. tataricus. En la sudoriento de la teritorio, E. r. valens de la Krimea duoninsulo, E. r. caucasicus de la Kaŭkazo kaj N Transkaŭkazio, kaj E. r. hyrcanus sudorienten al Irano estas ĝenerale akceptataj kiel sufiĉe distingaj.[8]

    En Madejro kaj Azoroj, la loka populacio estis priskribita kiel E. r. microrhynchos, kaj kvankam ne distinga en morfologio, ĝia izoleco ŝajne sugestas, ke estas valida subspecio (sed vidu sube). La plej distingaj birdoj estas tiuj de Tenerife kaj Gran Canaria (E. (r.) superbus), kiuj povus esti distinga specio, la Tenerifa ruĝgorĝulo, Erithacus superbus. Ĝi estas facile distingebla pro la blanka okulringo, intense kolora brusto kaj griza strio kiu separas la oranĝaruĝan el la bruna koloro. Ĝia ventro estas entute blanka.[9]

    Ruĝgorĝuloj el la okcidentaj KanariojEl Hierro, La Palma kaj La Gomera – aliflanke estas nedistingeblaj el la eŭropaj E. r. rubecula.[8] Analizoj de DNA kaj de voĉo[10] indikas, ke la ruĝgorĝuloj de Tenerife kaj Gran Canaria estas tre distingaj kaj probable devenas el koloniigo de kontinentaj birdoj antaŭ ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj,[11] La populacioj de la okcidentaj Kanarioj estas pli junaj (Meza Pleistoceno) kaj nur ekdiverĝantaj genetike. Krome la birdoj de Tenerife kaj Gran Canaria estas tre distingaj genetike kaj la lastaj estis nomitaj E. (r.) marionae; dum oni faros pli studatan komparon inter superbus kaj marionae. Komencaj rezultoj sugestas, ke la birdoj de Gran Canaria havas distinge pli mallongajn flugilojn (ĉ.10 %) ol la subspecio de Tenerife superbus.[6]

    Aliaj ruĝgorĝuloj redakti

    La pli granda Migra turdo (Turdus migratorius) estas nomata ankaŭ Nordamerika ruĝgorĝulo pro sia simileco kun la Eŭropa ruĝgorgulo, sed tiuj du birdoj ne estas proksime rilataj. La simileco kuŝas sur la oranĝa koloro de la brustomakulo en ambaŭ specioj. Tiu amerika specio estis malĝuste montrata "konstruante sian neston" en Londono en la filmo Mary Poppins,[12] sed ĝi loĝas en Britio nur kiel tre rara vaganto.[13]

    Ankaŭ kelkaj turdoj de la genro Turdus de Centra kaj Suda Ameriko estas nomataj ruĝgorĝuloj, kiel la Montoturdo (T. plebejus).[14] Ankaŭ la specio de Aŭstralio "ruĝgorĝulo", pli ĝuste Skarlata ruĝgorĝulo (Petroica multicolor), estas pli rilataj al korvoj kaj garoloj ol al la Eŭropa ruĝgorgulo. Ĝi apartenas al la familio de Petroicedoj, komune nomataj "Aŭstralaziaj ruĝgorĝuloj". La Ruĝbeka najtingalo (Leiothrix lutea) estas foje nomata "Pekina ruĝgorĝulo" de birdobredistoj. Alia grupo de Muŝkaptuledoj, tiuj el Afriko kaj Azio estas la genro Copsychus; ĝiaj membroj estas konataj kiel pigoruĝgorĝuloj, unu el kiuj, la Orienta ŝamao (C. saularis), estas la nacia birdo de Bangladeŝo.

    Aspekto redakti

     
    Junulo

    La plenkreskulo de Eŭropa ruĝgorĝulo estas 12.5 ĝis 14.0 cm longa kaj pezas 16 ĝis 22 g kun enverguro de 20 ĝis 22 cm. La masklo kaj la ino montras similan plumaron; oranĝaruĝajn bruston kaj vizaĝon ĝis frunto kaj supro de okulo (pli koloraj en la aliaspekte simila brita subspecio E. r. mesophilus), markita de bluecgriza en la flankoj de la kolo kaj brusto. La supraj partoj estas brunecaj, aŭ olivnuancaj en la britaj birdoj, kaj la ventro blankeca, dum la kruroj kaj piedoj estas brunaj. La beko kaj okuloj estas nigraj. Junuloj estas punktite brunaj kaj blankaj, kun makuloj de ruĝa laŭgrade aperantaj.[15]

    Voĉo redakti

    Kanto 1
    Kanto 2
     
    Kantante proksime al Doolin, Irlando

    La Ruĝgorĝulo havas flutecan, trilan kanton dum la reprodukta sezono, kiam ĝi ofte kantas krepuske kaj foje dumnokte, kio konfuzas kelkajn kiuj miskredas ilin Najtingaloj (Luscinia megarhynchos). Nokta kantado ĉe urbaj ruĝgorĝuloj okazas kie estas bruo dumtage, kun la sugesto ke ili kantas nokte ĉar estas pli silente kaj ilia mesaĝo povas disvastiĝi pli klare. Taga bruo superas noktan lumpoluadon kiel antaŭvidilo de nokta kantado ĉe urbaj ruĝgorĝuloj en Sheffield, Anglio.[16] Kaj maskloj kaj inoj kantas dumvintre, kiam ili ĝuas separatajn teritoriojn, kaj tiam la kanto sonas pli plendema ol la somera versio.[15] La ino de ruĝgorĝulo moviĝas mallongdistance el somera nestoteritorio al proksima areo pli taŭga por vintra manĝado. La masklo de ruĝgorĝulo ĝuas la saman teritorion la tutan jaron.

    Distribuado kaj habitato redakti

     
    Juna plenkreskulo en Los Pilones, Jerte, Hispanio

    La Ruĝgorĝulo loĝas en Eŭrazio orienten al la okcidenta Siberio, suden al Alĝerio kaj en atlantikaj insuloj tiom okcidenten kiom ĝis Azoroj kaj Madejro. Ĝi ne troviĝas en Islando.[15] Sudoriente ĝi atingas Kaŭkazon. Ruĝgorĝuloj de Britio estas tre loĝantaj birdoj, sed malgranda minoritato, kutime inoj, migras al suda Eŭropo dumvintre, kelkaj tiom longe kiom ĝis Hispanio. Ruĝgorĝuloj de Skandinavio kaj Rusio migras al Britio kaj la okcidenta Eŭropo por eviti la plej akrajn vintrojn. Tiuj migrantoj povas esti rekonataj pro la pli griza tono de la supraj partoj de iliaj korpoj kaj pli milda oranĝa brusto. La Eŭropa ruĝgorĝulo preferas arbarojn de abioj en la norda Eŭropo, kontraste kun ilia prefero por parkoj kaj ĝardenoj en la Brita Insularo.[17]

    Klopodoj por enmeti tiun palearktisan specion en Aŭstralion kaj Novzelandon fine de la 19a jarcento estis malsukcesaj. Oni liberigis birdojn ĉe Melburno, Auckland, Christchurch, Wellington kaj Dunedin de kelkaj lokaj enmetaj societoj, sed neniu setlis. Okazis simila rezulto en Nordameriko kiam birdoj malsukcesis setliĝi post liberigo en Long Island, Novjorkio en 1852, Oregono en 1889-92 kaj la Duoninsulo Saaniĉo en Brita Kolumbio en 1908-10.[18]

    Kutimaro redakti

     
    Manĝante elmane

    La Ruĝgorĝulo estas tagaktiva, kvankam oni scias, ke aktivas ankaŭ ĉasante insektojn dum lunaj noktoj aŭ ĉe artefarita lumo nokte.[7] Ĝi estas maltimida kaj kuraĝas iam veni ĉe homoj kiuj elfosas por serĉi tervermojn kaj aliajn manĝaĵojn freŝe elfositajn. Tio kreis bildon de la birdo kiel kompano de la ĝardenisto kaj tiel ĝi estas ŝatata populare, dum en kelkaj lokoj estis ĉasataj kiel aliaj paserinoj kaj tie estas pli timidaj. Krome tiu specio alproksimiĝas ankaŭ al aliaj grandaj bestoj kiel aproj kiuj ĝenas surgrundajn manĝeblajn bestetojn por loki ilin. Aŭtune kaj vintre ruĝgorĝuloj suplementas sian dieton de teraj senvertebruloj, kiel araneoj, vermoj kaj insektoj, per beroj kaj fruktoj.[17] Ili manĝas ankaŭ semojn forlasitajn ĉe birdomanĝejoj.[15]

     
    Ovo de ruĝgorĝulo

    Maskloj de ruĝgorĝuloj montras agreseman teritorian konduton. Ili decidege atakas aliajn masklojn kiuj restas ĉe iliaj teritorioj, kaj estis observataj atakantaj ankaŭ aliajn malgrandajn birdojn sen ŝajna provoko. Tiaj atakoj foje okazigas mortojn ĝis 10% de plenkreskaj ruĝgorĝuloj en kelkaj areoj.[19]

    Pro alta mortindico en la unua vivojaro, ruĝgorĝuloj havas averaĝan vivon de 1.1 jaroj; tamen post tiu unua jaro ili povas vivi pli longe kaj eĉ oni konstatis ruĝgorĝulon kiu atingis la aĝon de 12 jaroj.[20] Predantoj estas hejmaj katoj, kiuj mortigas 15oble pli da birdoj ol ĉiu rabobirdo kiel gufojakcipitroj. Malaltega temperaturo en vintro povas okazigi ankaŭ gravan mortindicon.

    Reproduktado redakti

     
    Ino en sia nesto, kovanta
     
    Idoj de ruĝgorĝuloj
     
    ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Erithacus rubecula - Muzeo de Tuluzo

    Ruĝgorĝuloj povas elekti inter ampleksa vario de lokoj por konstrui neston, fakte ĉio kio ŝajnas truo povas taŭgi, kiel fendoj, forĵetitaj objektoj kaj pecoj de maŝinaro, rostokradoj, biciklaj stiriloj, balailoj, teujoj, ladoj, florpotoj aŭ eĉ ĉapeloj. La nesto estas komponita el musko, folioj kaj herbo, kovrita de pli fajna herbo, hararo kaj plumoj. La ino demetas 2 aŭ 3 fojojn po 5 aŭ 6 ovojn dum la reprodukta sezono el marto ekzemple en Britio kaj Irlando. La ovoj estas kremokoloraj, sablokoloraj aŭ blankecaj kun ruĝecbrunaj punktetoj ĉefe ĉe la plej larĝa pinto.[21] Kiam junuloj elflugas el la nesto estas brunpunktitaj kaj ne havas ruĝan bruston. Post 2 aŭ 3 monatoj for de la nesto, junuloj akiras kelkajn ruĝecajn plumojn ĉe la mentono kaj post simillonga periodo tiu makulo grade etendiĝas al kompleta plenkreska aspekto.

    Kultura signifo redakti

     
    Pentraĵo de 1880

    Ruĝgorĝuloj aperas elstare en angla folkloro, kaj en tiu de nordokcidenta Francio, kaj ne tiom en aliaj partoj de Eŭropo.[22] Ĝi rilatas al ŝtormoj kaj estas dediĉita al Toro, dio de tondro, en Nordĝermana mitologio.[23] Pli ĵuse, ĝi estis rilatigita al Kristnasko, kaj ludas gravan rolon en multaj Kristnaskokartoj ekde mezo de la 19a jarcento,[24] kristnaskaj bildoj kaj kristnaskaj poŝtmarkoj. Malnova angla popola rakonto klopodas klarigi la distingan ruĝan bruston de tiu birdo. Estas legendo ke kiam Jesuo estis mortonta surkruce, la ruĝgorĝulo, ĝis tiam nur bruna, flugis al lia flanko kaj kantis ĉe lia orelo por konsoli lin, dum la sango de liaj vundoj restis ĉe la brusto de la ruĝgorĝulo kaj de tiam ĉiuj ruĝgorĝuloj havas la markon de la sango de Kristo sur ili.[23] Alternativa legendo estas ke lia brusto makuliĝis kiam li alportis akvon al la animo de la Purgatorio.[24] La asocio kun Kristnasko pli probable devenas el la fakto ke poŝtistoj de la viktoria Britio survestis ruĝajn uniformojn kaj estis kromnomitaj "Robin" kiel ruĝgorĝuloj; la ruĝgorĝulo aperanta en la Kristnaska karto estus simbolo de la poŝtisto liveranta la karton.[25] Ruĝgorĝuloj aperas ankaŭ en la tradicia porinfana rakonto, Babes in the Wood; tiuj birdoj kovras la mortintajn korpojn de la infanoj.[24]

    En la 1960-aj jaroj per populara voĉdonado, la ruĝgorĝulo estis adoptita kiel nacia birdo de Britio. Malkiel ĉe aliaj landoj, oficialaj simboloj kiel flagoj kaj himnoj iĝas naciaj per konvencio kaj uzado (vidu Union Jack kaj God Save The Queen) pli ol per voĉdonado en Parlamento. La ruĝgorĝulo estas uzata kiel simbolo de la Bird Protection Society (Societo por Birdoprotektado).[26]

    Ruĝgorĝuloj estas ankaŭ populara kromnomo por multaj sportaj teamoj en Britio rilate al la kutimaj koloroj ruĝa aŭ ruĝa kaj blanka.

    Referencoj redakti

    1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 188. “M. grisea, gula pectoreque fulvis.”.
    2. Simpson, D.P.. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Londono: Cassell Ltd., p. 883. ISBN 0-304-52257-0.
    3. Cuvier, G. (1800) Lecons d'Anatomie Comparée Paris.
    4. Monroe Jr. BL, Sibley CG. (1993) A World Checklist of Birds. New Haven and London: Yale University Press, p. 228. ISBN 0-300-05549-8.
    5. Seki, Shin-Ichi (2006): The origin of the East Asian Erithacus robin, Erithacus komadori, inferred from cytochrome b sequence data. Molecular Phylogenetics and Evolution 39(3): 899–905. COI:10.1016/j.ympev.2006.01.028
    6. 6,0 6,1 Dietzen, C.; Witt, H.-H. & Wink, M. (2003): The phylogeographic differentiation of the robin Erithacus rubecula on the Canary Islands revealed by mitochondrial DNA sequence data and morphometrics: evidence for a new robin taxon on Gran Canaria? Avian Science 3(2-3): 115-131.
    7. 7,0 7,1 Pätzold R. (1995) Das Rotkehlchen Erithacus rubecula. Neue Brehm-Bücherei. Magdeburg/Heidelberg: Westarp Wissenschaften/Spektrum. ISBN 3-89432-423-6.
    8. 8,0 8,1 8,2 Lack D (1946). “The Taxonomy of the Robin, Erithacus rubecula (Linnaeus)”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 66, p. 55–64. 
    9. Cramp S (ed.). (1988) Handbook of the Birds of Europe, the Middle East and North Africa. The Birds of the Western Palearctic. Volume V. Tyrant Flycatchers to Thrushes. Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0198575084.
    10. Bergmann, H. H. & Schottler, B. (2001): Tenerife robin Erithacus (rubecula) superbus - a species of its own? Dutch Birding 23: 140–146.
    11. Kvankam Dietzen et al. (2003) konkludas ke ambaŭ populacioj de Tenerife kaj Gran Canaria sendepende devenas el kontinentaj populacioj kaj devus konstitui du speciojn aŭ esti ĉiuj lokitaj en E. rubecula kiel subspecio, la datumoj ne permesas definitivan konkludon. La alternativa klarigo – ke Tenerife estis koloniigita de jam distingaj ruĝgorĝuloj el Gran Canaria – ne estis ankoraŭ sufiĉe pristudata kaj la proponita modelo kuŝas nur sur probableca inferenco.
    12. Mary Poppins (1964). IMDb. Alirita 2008-01-21.
    13. "Village braced for invasion of twitchers as rare visitor flies in" Arkivigite je 2006-05-08 per la retarkivo Wayback Machine, John Roberts, Yorkshire Post, 26 January
    14. Clement, Peter; Hathway, Ren; Wilczur, Jan. (2000) Thrushes (Helm Identification Guides). Christopher Helm Publishers Ltd. ISBN 0-7136-3940-7.
    15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Hume R. (2002) RSPB Birds of Britain and Europe. Londono: Dorling Kindersley, p. 263. ISBN 0-7513-1234-7.
    16. Fuller RA, Warren PH, Gaston KJ (2007). “Daytime noise predicts nocturnal singing in urban robins.”, Biology Letters 3, p. 368–70. doi:10.1098/rsbl.2007.0134. 
    17. 17,0 17,1 Jonsson, Lars. (1976) Birds of Wood, Park and Garden. Middlesex, England: Penguin, p. 90. ISBN 0-14-063002-3.
    18. Long, John L.. (1981) Introduced Birds of the World: The worldwide history, distribution and influence of birds introduced to new environments. Terrey Hills, Sydney: Reed, p. 309. ISBN 0-589-50260-3.
    19. The RSPB-Robin:Territory. RSPB website. Alirita 2008-05-17.
    20. British garden birds - lifespan. garden-birds.co.uk. Alirita 2007-04-07.
    21. Evans G. (1972) The Observer's Book of Birds' Eggs. Londono: Warne, p. 85. ISBN 0-7232-0060-2.
    22. Ingersoll, p. 167
    23. 23,0 23,1 Cooper, JC. (1992) Symbolic and Mythological Animals. Londono: Aquarian Press, p. 194. ISBN 1-85538-118-4.
    24. 24,0 24,1 24,2 de Vries, Ad. (1976) Dictionary of Symbols and Imagery. Amsterdamo: North-Holland Publishing Company, p. 388–89. ISBN 0-7204-8021-3.
    25. BBC Science & Nature:Animals. bbc.co.uk. Arkivita el la originalo je 2012-05-25. Alirita 2008-01-03.
    26. Public Petition Committee of the Scottish Parliament. National Bird (PE783). 10 Nov 2004. The Enterprise and Culture Committee of the Scottish Parliament Agenda (25a kunsido, sesio 2a) la 31an Okt 2006 Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine

    Literaturo redakti

    • Lack, Andrew. (2008) Redbreast: The Robin in Life and Literature. SMH Books. ISBN 9780955382727.

    Eksteraj ligiloj redakti