Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio

Eŭropa politika partio

La Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR) estas liberala politika partio, aktiva ene de la Eŭropa Unio. Ĝi post invito interalie de la germana liberala politikisto Martin Bangemann fondiĝis la 26-an de marto 1976 en Stutgarto (Germanio). Fondomembroj estis 14 partioj el tiam 7 membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumo kaj aldone el Britio, kaj unue havis la nomon Federacio de la Liberalaj kaj Demokratiaj Partioj en la Eŭropa Komunumo (ELD). Laŭ la stato de decembro 2007 ĝi havas 47 membropartiojn. Entute ĝi reprezentas entute pli ol 20 milionoj da eŭropaj balotanto

Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio
emblemo
Anglalingva logoo
Anglalingva logoo
Eŭropa politika partio • metaorganizaĵo
Komenco 26-a de marto 1976 vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

liberalismoKonservativa liberalismosocialliberalismo

Ĉefestro(j) Hans van Baalen • Graham Watson • Annemie Neyts • Werner Hoyer • Uffe Ellemann-Jensen • Willy de Clercq • Colette Flesch • Willy de ClercqGaston Thorn vd
Membro de Registro de Eŭropaj Politikaj Partioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La sekretario de la ELDR troviĝas en Bruselo. En la Eŭropa Parlamento la ELDR kune kun la centristoj de la Eŭropa Demokratia Partio ekde la jaro 2004 konsistigas frakcion sub la nomo "Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo". La por-eŭropa frakcio laŭ la stato de 2007 havas 105 parlamentanojn en la Eŭropa Parlamento.

La junulara organizaĵo de la ELDR havas la anglan nomon European Liberal Youth Movement LYMEC, do "eŭropa liberala junulara movado".

La ELDR estas la tria plej granda partio de la Eŭropa Unio kaj momente (2005) havas sep ĉefministrojn kaj ok komisarojn de la Eŭropa Komisiono inter siaj membroj.

Prezidanto redakti

Dum septembro 2005 dum partia kongreso en la slovaka urbo Bratislavo la belga politikistino Annemie Neyts elektiĝis prezidantino de la Eŭropa Liberala Demokrata Reforma Partio.

Membropartioj dum la jaro 1980 redakti

Membropartioj dum la jaro 2010 redakti

Ŝtato Partio
  Andoro Partit Liberal d'Andorra (liberala partio)
  Armenio Armena Nacia Movado
  Azerbajĝano Müsavat Partiyası ("Egaleco-Partio")
  Aŭstrio Liberales Forum (liberala forumo)
  Belgio Vlaamse Liberalen en Democraten (VLD) (Flandraj liberaluloj kaj demokratoj) (ĝis la jaro 1992 Partij voor Vrijheid en Vooruitgang (PVV), Partio por libero kaj progreso).
Mouvement Réformateur (MR) (reformista movado)
  Bosnio kaj Hercegovino Liberalno demokratska stranka (liberaldemokratia partio)
  Britio Liberal Democrats (liberalaj demokratoj)
Alliance Party of Northern Ireland (alianca partio de Nord-Irlando)
  Bulgario Dviĵenie za prava i svobodi (Movado por rajtoj kaj liberoj)
Nacia movado Simeono la 2-a
  Ĉeĥio Obcanska Demokraticka Aliance (Demokratia civitana alianco)
  Danio Venstre (la tradicia dana liberala partio)
Det Radikale Venstre (dua dana socialliberala partio)
  Estonio Eesti Reformierakond (Estona reforma partio)
Eesti Keskerakond (Estona centra partio)
  Finnlando Suomen Keskusta (Finna centra partio)
Svenska Folkpartiet (Sveda popola partio de Finnlando)
  Francio Maldekstra Radikala Partio
  Germanio Freie Demokratische Partei (libera demokratia partio)
  Hispanio Convergència Democràtica de Catalunya (konverĝo demokratia de Katalunio)
Unió Mallorquina (Majorka Unio)
Centro Democrático Liberal (Liberal-demokratia centro)
  Hungario Szabad Demokraták Szövetsége (alianco de liberaj demokratoj)
  Irlando Fianna Fáil (respublika partio)
  Italio Italia dei Valori (Italio de la valoroj - Listo di Pietro)
Movimento Repubblicani Europei (Movado de Respublikanoj eŭropaj)
Radicali Italiani (Radikala partio)
  Kartvelio Respublika Partio de Kartvelio
  Kipro Enomenoi Dimokrates (unuiĝintaj demokratoj)
  Kosovo Aleanca Kosova e Re (Alianco Nova Kosovo)
Partia Liberale e Kosoves (liberala partio de Kosovo)
  Kroatio Hrvatska socijalno liberalna stranka (Kroata sociala-liberala partio)
Istarski demokratski sabor/Dieta Democratica Istriana (Istria Demokratia Kunven)
Hrvatska narodna stranka - Liberalni Demokrati (Kroata popola partio - liberalaj demokratoj)
  Latvio Latvijas Ceļš (Latvia vojo)
  Litovio Naujoji Sąjunga (Socialliberalai) (nova unio (socialaj liberaluloj))
Liberalų ir Centro Sąjunga (Liberala kaj centra unio)
Lietuvos Respublikos liberalų sąjūdis (Liberala Movado de la Respubliko Litovio)
  Luksemburgo Demokratesch Partei (demokratia partio)
  Nord-Makedonio Liberalna Partija na Makedonija (liberala partio de Makedonio)
Liberalno-Demokratska Partija (Liberal-demokratia partio)
  Moldavio Alianţa Moldova Noastră (Partia Alianco "Nia Moldavio")
  Nederlando Democraten 66
Volkspartij voor Vrijheid en Democratie (popola partio por libero kaj demokratio)
  Norvegio Venstre (liberala partio)
  Pollando Partia Demokratyczna (demokratia partio)
  Rumanio Partidul Naţional Liberal (partio nacia liberala)
  Rusio Народно-демократический союз (Popol-demokratia unio)
Российская демократическая партия "Яблоко" (Rusia demoktratia partio "Jabloko")
  Serbio Liberalno Demokratska Partija (liberal-demokratia partio)
  Slovakio Sloboda a Solidarita (Libero kaj Solidaro)
Slobodné fórum (Libera Forumo)
  Slovenio Liberalna Demokracija Slovenije (Liberala demokratio de Slovenio)
Zares – nova politika (Fakte – nova politiko)
  Svedio Folkpartiet liberalerna (popola partio liberala)
Centerpartiet (centra partio)
   Svislando Freisinnig-Demokratische Partei (liberala-demokratia partio)

Nomo redakti

En diversaj lingvoj la nomo estas:

  • angle: European Liberal, Democrat and Reform Party
  • france: Parti Européen des Libéraux, Démocrates et Réformateurs
  • germane: Europäische Liberale, Demokratische und Reformpartei
  • hispane: Partido Europeo de los Liberales, Demócratas y Reformistas kaj
  • nederlande: Europese liberale democratische en hervormingspartij

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti