Elżbieta Dzikowska

Elżbieta DZIKOWSKA (naskiĝis la 19-an de marto 1937 en Międzyrzec Podlaski) – historiistino pri arto, ĉinologo, vojaĝistino, reĝisorino kaj vickameraisto de dokumentaj filmoj, aŭtorino de pluraj libroj, televidaj programoj, radioelsendoj, publicistaj artikoloj kaj ekspozicioj pri la nuntempa arto.

Elżbieta Dzikowska
Persona informo
Elżbieta Dzikowska
Naskiĝo 19-an de marto 1937 (1937-03-19) (87-jaraĝa)
en Międzyrzec Podlaski
Lingvoj ĉinahispanapola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Familio
Edz(in)o Tony Halik vd
Profesio
Okupo esploristo • vojaĝisto • ĉinologoĵurnalistofilmreĝisoro • kameraisto • fotisto • fotoĵurnalisto • televida prezentisto • televida personaĵo • arthistoriisto • verkisto • reĝisoro vd
Laborkampo bildartohistorioĉinologiodokumenta filmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kune kun la edzo Tony Halik, realigis ĉ. 300 dokumentajn filmojn de ĉiuj kontinentoj por Telewizja Polska kaj gvidis popularan vojaĝ-programon Pipro kaj vanilo.

Infaneco kaj juneco redakti

Ŝi naskiĝis kiel Józefa Elżbieta Górska. La antaŭnomoj estis elektitaj post la avo Józef (sed ankaŭ post Józef Piłsudski) kaj post la praavino. Pri edukado de Elżbieta kaj ŝia pli juna frato okupiĝis ĉefe avino, ĉar la patrino estis okupita per gvidado de teejo por certigi enspezon al la familio.

La patro de Elżbieta estis kuriero de Pola Enlanda Armeo. Li estis arestita de germanoj kaj enkarcerigita en la Kastelo de Lublin, kie oni kondamnis lin je mortpuno kaj mortigis en 1944. En la aĝo de 15 jaroj ŝi ankaŭ pasigis duonjaron en la ĉelo de la sama loko pro aparteno al sekreta kontraŭkomunisma organizaĵo ZEW (Asocio de Evoluigistoj de Libereco).

Kunlaboro kun Tony Halik redakti

En 1976 kune kun Tony Halik estis la unuaj poloj, kiuj atingis postrestaĵojn de la forgesita urbo Vilcabamba, la lasta ĉefurbo de Inkaoj. Ili kune vojaĝis al preskaŭ ĉiuj landoj de Latin-Ameriko, Eŭropo, 27 subŝtatoj de Usono, kiel ankaŭ al: Ĉinio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Tajlando, Srilanko, Rusio, Tahitio, Havajo, Galapagoj, Paska Insulo, Kenjo kaj Tanzanio, Maroko, Libio, Egiptio.

Ordenoj kaj distingoj redakti

Ŝtataj

  • Kavalira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando (1998)
  • Ora Merit-Kruco
  • Ordeno de la Aglo de Aztekoj (Meksiko)
  • Ordeno pro Eminentaj Meritoj – dufoje (Peruo)
  • Ora Medalo "Meritita por la Kulturo Gloria Artis" (2010)