Emily Brontë

angla romanistino kaj poetino (1818–1848)
(Alidirektita el Emily BRONTË)

Emily Jane BRONTË (naskiĝis la 30-an de julio 1818, mortis la 19-an de decembro 1848) estis angla verkistino.

Emily Brontë
Persona informo
Emily Brontë
Naskiĝo 30-an de julio 1818
en Thornton, Yorkshire, Anglio
Morto 19-an de decembro 1848
en Haworth, Yorkshire, Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo St Michael and All Angels' Church, Haworth vd
Religio Anglikanismo vd
Nacieco anglino
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Thornton • HaworthBruselo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Cowan Bridge School • Pensionnat de Demoiselles vd
Subskribo Emily Brontë
Familio
Dinastio Brontë family vd
Patro Patrick Brontë vd
Patrino Maria Branwell vd
Gefratoj Branwell Brontë • Charlotte BrontëAnne Brontë • Elizabeth Brontë • Maria Brontë vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Ellis Bell
Okupo poeto • romanisto • verkistoinstruisto • governess vd
Laborkampo poeziofikcio vd
Aktiva en JorkŝiroHalifax vd
Aktiva dum –19-a de decembro 1848 vd
Verkado
Ĝenroj fantaziaj rakontoj, romanoj
Verkoj Wuthering Heights
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi naskiĝis en Thorton, Yorkshire kiel filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo. Kun siaj du fratinoj Charlotte kaj Anne kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.

En la jaro 1846 la tri fratinoj publikigis la poemaron Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Emily, kiu faris la plej grandan kontribuon al tiu ĉi kolekto, aperis kiel "Ellis Bell".

Ŝia ĉefverko, la romano Wuthering Heights, aperis en la jaro 1847. Kvankam ĝi siatempe rikoltis akrajn kritikojn, ĝi ekde la transiro de la 19-a al la 20-a jarcento trovas vastan agnoskon kaj grandan respekton.

Brontë, kies sano estis malfortigita pro prema familia vivo, mortis en 1848 en Haworth, Yorkshire.

En Esperanto aperis redakti

Al la imago <poemo> ; Diru, diru <poemo> ; Memoremo <poemo> / Emily Brontë. - En: Angla antologio ; p. 107 - 110, vol. 2

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti