Malfermi la ĉefan menuon

Erasmo de Roterdamo

(Alidirektita el Erasmo el Roterdamo)
Tiu ĉi artikolo temas pri la renesanca humanisto. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Erasmus.

Gerhard Gerhards, pli konata latine kiel Desiderius Erasmus, esperante kiel Erasmo aŭ pli precize Erasmo de Roterdamo (naskiĝis la 28-an de oktobro 14651467 en Roterdamo, mortis la 12-an de julio 1536 en Bazelo) estis nederlanda pensulo, sciencisto, verkisto kaj la plej granda renesanca humanisto.

Erasmo de Roterdamo
Erasmo, pentrita de Hans Holbein la malpliaĝa
Erasmo, pentrita de Hans Holbein la malpliaĝa
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1466 (1466-10-28)
en Roterdamo
Morto 1536
en Bazelo
Mortokialo disenterio [#]
Tombo Katedralo de Bazelo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Dek sep Provincoj [#]
Alma mater Universitato de Parizo • Reĝina Kolegio • Universitato de KembriĝoUniversitato de Torino [#]
Profesio
Profesio tradukistofilozofo • teologo • instruisto • eseisto • tradukisto de Biblio • verkisto • Lady Margaret's Professor of Divinity • latinisto • pastro • universitata profesoro [#]
Laborkampo kristana filozofio • renesanca humanismo [#]
Verkoj Laŭdo de l' Stulteco ❦
De civilitate morum puerilium (Manlibro por konduto de infanoj) [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Informo pri lia frua vivo venas el malprecizaj aludoj en liaj verkoj. Preskaŭ certe liaj gepatroj ne estis laŭleĝe geedziĝintaj. Lia patro, Roger Gerhards, poste iĝis pastro, kaj deĵoris kiel subpastro en Gouda. Oni scias malmulton pri lia patrino. Ŝi nomiĝis Margaret kaj estis filino de kuracisto.

Post la morto de siaj gepatroj en 1483 Erasmo ricevis bonan edukadon en kelkaj monaĥaj aŭ duonmonaĥaj lernejoj, plej grave en lernejoj de La Fratoj de la Komuna Vivo, kie lin inspiris la graveco de persona interrilato kun la Dio. Tamen, li malakceptis la severajn regulojn kaj metodojn de la instruantoj.

Erasmo travojaĝis la tutan Eŭropon, fine li ekloĝis en Bazelo. Lia verkado estis kritika; li kritikis tekstojn, homojn, kulturojn, ekleziojn, societojn. Erasmo korespondis kun gravuloj de sia epoko. Li inklinis al reformo de la eklezio, sed ne al Reformacio, ne al kreado de novaj eklezioj. Literature Erasmo famiĝis per sia latinlingva Laŭdo de l' Stulteco, verko satire sarkasma, kiel jam sufloras la titolo mem. En 1499, kiam Erasmo estis en Anglujo, forte impresis lin la pribiblia instruado de John Colet. Tio instigis lin studi la grekan lingvon por ke li pli profunde studu teologion. Grava estis lia kritika eldono de la Nova Testamento. Lia doktrino estas konata kiel Erasmismo, kaj ĝi disvastiĝis tra tuta Eŭropo kaj influis super la intelektulara etoso de multaj landoj, kiel ekzemple en Hispanio.[1]

VerkojRedakti

  • Adagia (Proverboj, 1500)
  • Moriae encomium, id est Stultitiae laus (Laŭdo de l' stulteco, 1509)
  • De libero arbitrio diatribe sive collatio (Pri la libera volo diatribo aŭ kolacio, 1524)
  • Colloquia familiaria (Familiaraj interparoloj, 1525)
  • Dialogus de recta latini graecique sermonis pronuntiatione (Dialogo sur la korekta prononco de la latina kaj de la greka, 1528)

En Esperanto aperisRedakti

NotojRedakti

  1. Francisco Rico, "Temas y problemas del renacimiento español". En Historia y crítica de la literatura española, vol II Siglos de Oro: Renacimiento, Crítica, Barcelona, 1980. pp. 1-27. paĝo 5.

BibliografioRedakti

  • Pep Mayolas, "Erasme i la construcció catalana d'Espanya", Barcelona, Llibres de l'Índex, 2014

Eksteraj ligilojRedakti