Fervoja akcidento en Studénka 2008

Ĉi tiu artikolo temas pri kunpuŝiĝo de trajno kun ponta konstrukcio dum jaro 2008. Por kunpuŝiĝo de trajno kun kamiono sur traknivela pasejo dum jaro 2015 rigardu la paĝon Fervoja akcidento en Studénka 2015.

Fervoja akcidento en Studénka estis kunpuŝiĝo de trajno kun frakasiĝinta konstrukcio de ponto, kiu okazis la 8-an de aŭgusto 2008 je la 10:30 horoj en Ĉeĥio proksimume 20 kilometroj sudokcidente de Ostrava. Internacia trajno EC 108 Comenius veturanta sur vojlinio KrakovoPrago kunpuŝiĝis en fervoja stacio Studénka en konstrukcion de riparata ŝosea ponto, kiu kelke da sekundoj antaŭ tio frakasiĝis sur fervojlinion. Mortis 8 homoj (5 virinoj kaj 3 viroj), proksimume 95 pluaj estis vunditaj. Morto de la oka viktimo estis anoncita en medioj la 30-a de septembro 2008.

Fervoja akcidento en Studénka
Fervoja akcidento en Studénka
Fervoja akcidento en Studénka
Tempo 10:30
Dato 8-an de aŭgusto 2008
Loko Studénka
Koordinatoj
Ŝtato Ĉeĥio
Fervojlinio Česká TřebováBohumín (fervojlinio 270)
Trafikanto ČD
Tipo de akcidento Kunpuŝiĝo kun falinta ŝosea ponto
Trajnoj EC 108 Comenius (KrakówPrago)
Nombro de vojaĝantoj proksimume 400
Mortintoj 8
Vunditoj 85
Damaĝo 136 milionoj da
Logo Wikimedia Commons Multimedia enhavo en Commons
Parta paso de la vojo
Helpo
fervojlinio gis Budišov nad Budišovkou
232,670 Suchdol nad Odrou
fervojlinio ĝis Nový Jičín
fervojlinio ĝis Fulnek
237,864 Hladké Životice
fervojlinio ĝis Veřovice
243,618 Ŝoseo II/464
243,620 loko de akcidento
244,725 Studénka
fervojlinio ĝis Bílovec
252,563 Jistebník
256,978 Polanka nad Odrou
257,895 Polanka nad Odrou preterpa.
fervojlinio ĝis Český Těšín

Rekonstruo de la ponto redakti

 
Situo de la ponto en la tago de akcidento

Per superveturejo en Studénka transpaŝas ŝoseo II/464 fervojlinion 271. La devena 82 m longa ponto el la jaro 1961 konsistis el kvin paralelaj, reciproke en formon de krado kunigitaj, ŝtalaj, plendikaj traboj, kiuj estis supre kunigitaj kun ferbetona tabulo de veturilejo. La rekonstruo kalkulis kun tio, ke la devena difektita tabulo estos formalkonstruita kaj anstataŭ ĝi iom post iom albetonita nova. Por ke la laboroj ne okazu super la relejo kaj ne endanĝerigu tiel sekurecon de la fervoja transporto, la tuta ponta konstrukcio estis hidraŭlike levita kaj forŝovita je ĉirkaŭ 28 m direkte al nordokcidenta, bíloveca flanko, kie ankaŭ estis farita betonado de la unua parto de la veturejo.

Teknike la transŝovo estis farata tiel, ke sub ambaŭ finaĵoj de la ponto estis konstruita helpa ŝtala subtena konstrukcio, konsistanta en naŭ albarilaj turoj, sur kiuj estis metita ĉiam triopo de oranĝaj traboj de enŝovigaj vetureblaj vojoj, sur kiuj povis vetureti grandegaj ŝtalaj veturiletoj. Trans la triopo de veturiletoj estis ĉiam metita transversa albarila trabo, sur kiu estis trans egaligantaj submetaĵoj metita portilaro de la ponto. La transversaj traboj estis, same kiel la devenaj subtenaĵoj, paralele kun la reloj - la pontotenis kun ili angulon 58°.

Du tagoj antaŭ la akcidento estis komencita rea enŝovigado de la ponto al la devena loko, direkte al sudorienta, příbora flanko. Paso de la unua kvarmetra paŝo iom komplikiĝis pro ekblokigo de la veturiletoj. La konstruistoj devis leveti la ponton, la veturiletojn egaligi en rektan direkton kaj kun unutaga malfruigo ili finis la planitan ŝovon. En la fatala tago oni prepariĝis la duan, kvarmetran paŝon de enŝovigo de la ponto, la pontveturejo estis allevigata, oni ŝovigis la veturiletojn kaj la trabojn en elirpozicion. Pro unusignife neklarigitaj kaŭzoj okazis dum tiu ĉi agado kelkdecimetra abrupta sinko de la bíloveca finaĵo, kaj sekva disondigo aŭ osciligo de la tuta pontotabulo. Pli supre menciita neperpendikulareco de la subtenaĵoj poste povis kaŭzi estiĝon de torsiaj vibraĵoj kaj flankaj horizontalaj fortoj. Sed la subtena konstrukcio ankoraŭ kelke da sekundoj rezistis al tiu ĉi nesupozata dinamika penego, do plimulto da laboristoj havis tempon por forkuri ekster danĝero. Poste en la příbora flanko la ponto, pezanta kelkcentoj da tunoj, forŝoviĝis el la subtena konstrukcio direkte al sudo, dum kio ĝi forĵetis la vetureblajn vojojn direkte al nordo. En la bíloveca flanko okazis deŝiriĝo de la randa el la vetureblaj vojoj kaj la ponto restis oblikve kuŝi sur la betona subtenaĵo kaj ŝosea deklivo. Falinte la ponto deformiĝis tiom, ke en la spaco de la tria relo ĝi finkuŝigis ĝis nivelo de la tereno kaj la lokomotivo do kunpuŝiĝis kun ĝi en nivelo de bufroj.

Damaĝigoj de la ponto, estiĝintaj pro sekvoj de la akcidento, estis tiel principaj, ke ĝia riparo fakte estis neprikonsiderinda. La nove fabrikita ponto, preskaŭ identa kun la devena, estis malfermita la 24-an de julio 2009, do netuta jaro post la akcidento.

La akcidento redakti

 
La detruitaj vagonoj, grize tordiĝintaj ŝtalaj pontaj traboj sen la betona tabulo, blua kuŝanta albarila turo (8-an de aŭgusto)
 
La frakasiĝintaj vetureblaj vojoj sur la příbora flanko (8-an de aŭgusto)

La 8-an de aŭgusto 2008 antaŭtagmeze okazis[1] preparoj por la enŝovigo de la konstruado de la ponto. Konstrufirmao ne taksis tiujn ĉi agadojn kiel tiom seriozaj, por ke ĝi informu pri ili la trafikanton de fervojo kaj petis lin pri limigo de trafiko, do la trajnoj veturis sur la fervojo per plena rapideco. La limigon de trafiko kaj apartan inspekton la konstruistoj postulis nur vespere.

Preskaŭ per maksimuma permesita rapideco tial al la loko de la riparoj estis alveturanta ankaŭ je dek minutoj malfruiĝinta trajno EC 108 Comenius el Krakovo ĝis Prago, tirita per lokomotivo 151.018-9, kun proksimume 400 vojaĝantoj.

Je la 10-a kaj 30 la riparata ponto ekondiĝis kaj deglitis el la helpaj subtenaĵoj, el vido de lokomotivestro sur la maldekstra flanko, kaj ĝi falis en la relejon, rekte antaŭ la pli supre menciita trajno EuroCity. Lokomotivestro Jiří Šindelář ekregistris la disondiĝon kaj la falon de la ponto kaj en kelke da sekundoj, kiuj restis al li al la kunpuŝiĝo, sufiĉis uzi rapidbremson, malsuprenigi pantografon, ekfajfi kaj forkuri el direktanta posteno en maŝinejon (ĝia meza kadro estas la plej firma loko de la lokomotivo, sub ĝi li havas en simila situacio la plej grandan ŝancon supervivi). Li supervivis kun leĝeraj vundoj kaj fakuloj kaj parolanto de ČD markis lian konduton kiel plej bona ebla. Laŭ registro de la rapideco akirita dum la esplorado el la lokomotivo la bremsado estis komencita en la rapideco 134 km/h (maksimuma permesita rapideco en tiu ĉi sektoro estas 140 km/h) kaj la kunpuŝiĝo okazis post forveturo de 452 metroj ekde la komenco de la bremsado en rapideco 90 km/h.

La kunpuŝigo de la lokomotivo deformis, disŝiris kaj ŝovis la kuŝantan ponton, kiu enboriĝis je ŝarĝvagonoj, starantaj sur najbara relo. Poste tre difektita lokomotivo ankoraŭ suprenveturis la kuŝantan pontan konstrukcion kaj tie ĝi haltis. Kelke da vagonoj post la lokomotivo la inerciaj fortoj de la resto de la trajno elreligis kaj forŝovis ĝin sur la kuŝantan ponton, kie ili plimulte de maldekstre preterpasis la lokomotivon kaj sekve ili ankoraŭ flanke kunpuŝiĝis kun la starantaj ŝarĝvagonoj.

Sekvoj kaj savlaboroj redakti

 
Detalo de la kraŝita trajno, blue kolorigita ponto kun la nova betona tabulo.

Dum la akcidento aŭ surloke senpere post ĝi mortis 6 homoj kaj 67 estis vunditaj. El la mortintoj surloke temis pri kvar virinoj (tri ĉeĥinoj kaj polino) kaj du viroj (ĉeĥoj), en malsanulejo mallongtempe poste mortis la tri viro (ukraino), per kio la nombro de mortintoj kreskis al sep. La morto de la oka viktimo, polino, estis anoncita en medioj la 30-an de septembro 2008. Elreligis lokomotivo kaj la unuaj kvar vagonoj, sur la najbara relo poste ankoraŭ tri vagonoj de la ŝarĝtrajno. Fervoja inspekto elnombrigis materialajn damaĝojn, kiujn suferis la fervojo, al 136 milionoj Kč (120 milionoj falis por riparo de vagonaro EuroCity, 6 por la ŝarĝatrajno kaj 10 por la fervojo). La damaĝo sur la ponto ne estas enkalkulita, same kiel enspezoj por trafikigo de la fervojo kj sekurigo de dumtempa rezerva transporto.

Ĉar la akcidento okazis dum la blanka tago surrande de la urbo kaj antaŭ la homoj, la savlaboroj estis komencitaj fakte tuj. La unua savunuo, fajroestingistoj el Studénka, alveturis al la loko sep munitoj post la unua vokado je helpo. En la agadon aktiviĝis sume 22 kompletaj fajrestingistaj unuoj kun 45 veturiloj. Surloke agadis sume 151 fajroestingistoj, 46 sanitaraj savistoj kaj 18 kuracistoj. Pollando proponis helpon kun la savlaboroj kaj kapacitojn de siaj malsanulejoj, sed ĝian proponon ne estis devide eluzi. 45 sanitaraŭtoj kaj du helikopteroj disveturigis la vunditojn en dek malsanulejojn en Ostrava, Nový Jičín, Frýdek-Místek, Opava, Hranice, Bílovec, Olomouc kaj Valašské Meziříčí. La plej gravajn kazojn akceptis Fakultata malsanulejo en Ostrava. Ĝis du horoj de la akcidento estis ĉiuj vunditoj en la malsanulejoj.

La lokon de la akcidento kaj la vunditojn ankaŭ vizitis apud ĉefulaj ĉeĥaj reprezentantoj (krom aliaj premiero Mirek Topolánek kaj vicpremiero Jiří Čunek) kaj pola premiero Donald Tusk kaj pola ministrino de sanitaro Ewa Kopacz. Ĉiuj alte aprezis eminentan laboron de la ĉeĥaj savistoj.

La fervojo estis tute trafikigita, unurela trafiko renovigita post noktomezo la 10-an de aŭgusto 2008, tra la sektoro traveturis sole internaciaj trajnoj kaj la rapideco estis limigita al 30 km/h. Al la riparo de la relo malhelpis la restaĵoj de la pontveturejo kuŝanta sur la randoj de la fervojo, do la trajnoj estis tra la sektorro transtirataj per dizellokomotivoj, la trajnoj Pendolino pro diferencaj kupliloj ne veturis tra la sektoro. La 17-an de aŭgusto 2008 ĉirkaŭ la 20-a horo vespere estis renovigita trafiko sur ĉiuj 5 reloj kaj kun elektra trakcio, sed per rapideco limigita ĝis 50 km/h, antaŭ ol la reloj sidiĝos. Post pluaj du semajnoj devas esti permesita rapideco plialtigita al 120 km/h kaj kun komenco de novembro al la devenaj 140 km/h.

Internacia reeĥo redakti

Rilate al tio, ke temis pri la internacia trajno, per kiu vojaĝis krom ĉeĥoj ankaŭ vico da eksterlandanoj, precipe poloj kaj slovakoj, pri la kazo tre interesiĝis ankaŭ medioj el tiuj ĉi landoj. Sed raportadojn alportis al spektantoj ankaŭ stacioj kiel BBC, CNN, ReutersAl-Ĝazira.

Rilate al tio, ke inter la vojaĝantoj estis ankaŭ vico da fanoj de muzika grupo Iron Maiden veturantaj al ilia praga koncerto, la grupo eldonis la saman tagon proklamon, ke ili estas ŝokitaj pro la evento kaj ke vesperan koncerton ili dediĉos al partoprenantoj de tiu ĉi terura malfeliĉo.

Referencoj redakti

  1. Oprava mostu přes železniční trať - původní text (el Retarkivo 20080501143841), Ladislav Honusek, urbestro de Studénka, retejo de urbo Studénka, anonco nedatita (la paĝo vizitita la 9-an de aŭgusto 2008). Ĝi enhavas anoncon pri interrompo de ŝosea transporto sur la ponto ekde la 16-a de aprilo ĝis la 15-a de oktobro 2008 (de la piediranta transporto nur ĝis la 1-a de septembro 2008) kaj ŝanĝoj de aŭtobusaj linioj.