Fosforila fluorido

kemia kombinaĵo
Fosforila fluorido
Plata kemia strukturo de la Fosforila fluorido
Tridimensia kemia strukturo de la Fosforila fluorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Fosforila trifluorido
  • Fosfora-oksido trifluorido
  • Trifluorofosfina oksido
  • Trifluorofosfora oksido
Kemia formulo
POF3
CAS-numero-kodo 13478-20-1
ChemSpider kodo 75351
PubChem-kodo 83516
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, venena, koroda gaso
Molmaso 103,968 g·mol−1
Denseco 4,25g cm−3[1]
Fandpunkto −68
Bolpunkto −39,7
Solvebleco Akvo:reakcias
Mortiga dozo (LD50) 5 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R14 R34 R36/37/38 [2]
Sekureco S1/2 S7/9 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H300, H302, H311, H314, H318, H330, H372
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P234, P260, P264, P270, P271, P280, P284, P301+310, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P314, P320, P321, P330, P361, P363, P403+233, P404, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Fosforila fluoridoPOF3 estas neorganika fosfora kombinaĵo, senkolora, venena, koroda gaso, analogaĵo de la fosforila klorido kaj fosforila bromido, uzata kiel kemia reakcianto en industriaj kaj laboratoriaj sintezoj. Ĝi reakcias kun akvo formante fluoridan acidon kaj fosfatan acidon.

Ekzistas multaj manieroj por produkti ĉi-substancon. Thomas Edward Thorpe (1845-1925) kaj F. J. Hambly uzis la reakcion de kriolito kaj fosfora kvinoksido kaj helpis determini ĝian molekulan mason. La belga kemiisto Frédéric Swarts (1866-1940) studis la konvertadon de kloridoj en fluoridojn, Oskar Glemser (1911-2005) plenumis sennombrajn esplorojn pri fluoroderivaĵoj kaj malkovris la Freon-12. En 1886, Henri Moissan (1852-1907) reakciigis 2 partojn de maldike dividitan krioliton kun tri partoj de fosfora kvinoksido. Joseph Louis Gay-Lussac (1778-1850) interesiĝis pri la origino de la fluoro en homaj ostoj kaj priskribis plurajn fluoridojn. Louis-Jacques Thénard (1777-1857) studis la agadon de la kloro sur fosforo, ktp.

Krom tio, per fosforila trifluorido oni povas sintezi sennombrajn kemiaĵojn tiaj kiaj fluorosulfata acido (reacio 12), dumetilamino-fosforil-fluorido (reakcio 1), fosfata acido (reacioj 2, 3, 5, 6, 7 8), trifenil-fosfito (reakcio 4), trifluoro-pirimidino (reakcio 5), trifluoro-benzeno (reakcio 6), benzila fluorido (reakcio 7), vinil-benzeno (reakcio 8).

Fosforila trifluorido reakcias kun akvo, alkoholoj kaj acidoj. Ĝi estas solvebla en eteroj kaj hidrokarbonidoj. Ĝi plenumas sennombrajn senhidratigajn reakciojn konvertante nitrilojn en amidojn (reakcio 3) kaj barbiturata acido en trifluoro-pirimidinon (reakcio 5).

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  • Preparado per traktado de arĝenta (II) sulfito kaj fosfora kvinfluorido:

 +    + 2 AgF + 

Sintezo 2 redakti

 +    + 

Sintezo 3 redakti

 +    + 

Sintezo 4 redakti

 +    + 

Sintezo 5 redakti

 +3    +3 

Sintezo 6 redakti

  • Sintezo per reakcio inter fosfora kvinfluorido kaj akvo:

 +    +2 

Sintezo 7 redakti

2 +3   2 +3 

Sintezo 8 redakti

2 +   2 

Sintezo 9 redakti

 +    + 

Sintezo 10 redakti

  • Litia baterio enhavas la substancon litia heksafluorofosfato, kiu per hidrolizo produktas fosforilan fluoridon:[4]

 +    + + 

Sintezo 11 redakti

6 +   10 

Sintezo 12 redakti

  • Reakcio de Swarts: En 1892, la belga kemiisto Frédéric Swarts (1866-1940), malkovrinto de la klorofluorokarbono Freon-12 elmontris la utilecon pri konvertado de kloridaj komponaĵoj en fluoridajn komponaĵojn.[5] Ekzemple: Fosforila klorido reakcias kun kalcia fluorido por formi fosforilan fluoridon kaj kalcian kloridon:

2 +3   2 +3 

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

 +2   +2 

Reakcio 2 redakti

 +3   3 + 

Reakcio 3 redakti

  • Verdire, fosforila trifluorido estas potenca senhidratiga agento. Ekzemple: Ĝi senhidratigas benzonitrilon por formi benzamidon. La akvo ekstratita el la benzonitrilo reakcias kun POCl3 formante fluoridan acidon kaj fosfatan acidon:[7]

 +3   3 +3 + 

Reakcio 4 redakti

  • Preparado de trifenil-fosfito per interagado de fosforila fluorido kaj fenil-natrio:

 +3  + +3natria fluorido

Reakcio 5 redakti

  • Sintezo de la substanco 2,4,6-trifluoro-pirimidino per interagado de fosforila fluorido kun barbiturata acido:[7]

 +    + 

Reakcio 6 redakti

  • Sintezo de 1,2,3-trifluoro-benzeno (CAS-numero 1489-53-8) ekde interagado de fosforila fluorido kun pirogajlolo:

 +    + 

Reakcio 7 redakti

  • Preparado de benzila fluorido per interagado de fosforila trifluorido kaj benzila alkoholo:

 +3   3 + 

Reakcio 8 redakti

  • Sintezo de stireno (aŭ vinil-benzeno) per agado de fosforila trifluorido sur fenetila alkoholo:

 +3   3 + 

Reakcio 9 redakti

 + +2    + 

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti