Malfermi la ĉefan menuon

Gustav Anton ZEUNER [cojner] (1828-1907) estis germana fizikisto, kemiisto, inĝeniero kaj epistemologo, li estas konsiderata fondinto de la teknika termodinamiko kaj la Lernejo pri Termodinamiko de Dresdeno[1]. Verkisto pri sciencaj laboroj, li estis profesoro de mekaniko kaj teorio pri maŝinoj, kaj direktoro de la mekanika departemento de la Federala Politeknika Lernejo[2] de Zuriko.

Gustavo Antono Zojnero
(1828-1907)
germana fizikisto, inĝeniero kaj epistemologo
germana fizikisto, inĝeniero kaj epistemologo
Persona informo
Naskiĝo 30-a de novembro 1828
en Chemnitz, Flagge Königreich Sachsen (1815-1918).svg Reĝlando Saksio (Germanio)
Morto 17-a de oktobro 1907
en Dresden, Saksio, Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Dresdeno
Teknika Universitata Minakademio Frejbergo
Lernejo pri Termodinamiko de Dresdeno[1]
Profesio
Profesio fizikistoinĝeniero • universitata profesoro • maŝinkonstrua inĝeniero [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

BiografioRedakti

 
Politeknika lernejo de Zuriko, 1865

Li faris siajn unuajn studojn pri inĝenierado en la Reĝa Alvokiĝa Lernejo[3] de Chemnitz, nuntempe Universitato pri Teknologio Chemnitz, kie li vizitadis inter 1843-1848.

En 1848 li translokiĝis al la Akademio pri Minoj[4], Freiberg, hodiaŭ iu Universitato pri Teknologio, kie li studis minadon kaj metalurgion. Li disvolvis intiman rilaton kun unu el siaj profesoroj, la fama mineralogo Albin Julius Weisbach (1806-1871), kiu kune kun li partoprenis en pluraj projektoj.

Tamen, lia universitata kurso estis interrompita dum la revolucioj kiuj okazis tra la tuta Germanio. Grandaj popularaj kunvenoj kaj popolamasa manifestadoj formiĝis, unue postulante liberecon por la gazetaro kaj la kunvenoj, rajton pri armil-uzado por la popolo kaj nacian germanan parlamenton. Zojnero kuniĝis al la revoluciuloj en la barikadoj, en Dresdeno, dum la Maja Ribelo 1849. Kontraste kun multaj el liaj sampatrujanoj, kie kelkaj el ili estis morte kondamnitaj aŭ senditaj al perfortaj laborcentroj, Zojnero estis pardonita. Eblis al li fini siajn kursojn, kaj li eĉ doktoriĝis en la Universitato de Lepsiko, en 1853, tamen li estis malpermesita instrui en ajna saksa universitato.

Fuĝo al ZurikoRedakti

En 1853, Zojnero fariĝis eldonisto de la revuo pri inĝenierado "Der Civilenginieur: Zeitschrift für das Ingenieurwesen"[5], la unua germana revuo specialigita pri mekaniko, kiu estis publikigita ĝis 1896. Li daŭre restis kiel eldonisto ĝis 1857, eĉ kiam li transloĝiĝis al Zuriko, en 1855, por labori kiel profesoro pri mekanika tekniko en la Instituto pri Teknologio Zuriko. Tie li kunlaboris kun famaj inĝenieroj tiel kiel Franz Reuleaux (1829-1905). Aliaj revoluciuloj estis fuĝintaj el siaj naskiĝurboj al Zuriko samkiel Richard Wagner (1813-1883), Gottfried Semper (1803-1879) kaj Theodor Mommsen (1817-1903).

En Zuriko, Zojnero kreis sian projekton pri lokomotivo fine de 1858, kaj malgraŭ sia potencialo, li neniam plu donis kontinuecon al la dezajno. Ankaŭ en Zuriko, en 1890, Zojnero elpensis la tridimensia loĝantara grafiko, nune konata kiel Diagramo de Zojnero[6], sed pli ofte kiel Diagramo de Lexis[7], omaĝe al Wilhelm Lexis (1837-1914), kiu leĝere modifis la koncepton.

De 1859 Zojnero laboris kiel tempodaŭra direktoro de la ETH Zuriko kaj ekde majo 1865 li oficiale transprenis la postenon. Lia iama profesoro, Julius Weisbach memorfestis la enoficiĝon alnomigante mineralon liaomaĝe - la travideble verda kristal zojnerito[8].

Reveno al GermanioRedakti

En 1871, Zojnero reiris al Germanio kaj denove li povis labori kun Weisbach kiam ĉi-lasta indikis sian malnovan amikon kiel direktoro de la Akademio pri Minoj de Frajbergo. Li ankaŭ tie instruis ĝis 1875 kiel profesoro pri mekaniko kaj studoj pri minmaŝinaro. Tio nun eblis, malgraŭ la instru-malpermeso al li trudita, pro la amnestio konsentita al ĉiuj revoluciuloj, en 1862.

En 1873, ankoraŭ kiel direktoro de la Akademio pri Minoj de Frajbergo, Zojnero ekoficiĝis kiel direktoro de la Reĝa Politeknika lernejo de Dresdeno[9], hodiaŭa Teknika Universitato de Dresdeno. La klopodoj de Zojnero tie enkondukis la studojn pri homsciencoj kaj la pligrandigo de la lernobjektaro rezultis en la ascendo de la Politeknika Lernejo al grandskala Teknika Universitato, en 1890.

En 1889, aĝante 61 jarojn, Zojnero rezignis sian postenon kiel direktoro de la Politeknika lernejo kaj sin donis al instruado ĝis sia emeretiĝo en 1897. Kiam tio okazis, li estis nomumita emerita profesoro. Gustavo Zojnero mortis en Dresdeno, 1907.

Selektita verkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti