La Kantocistikolo (Cisticola cantans) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kantocistikolo
Kantocistikolo
Kantocistikolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. cantans'
Cisticola cantans
(Heuglin, 1869)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri specio kun brunaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj. Pli precize en kapo la bruna krono komencas per mallarĝa bruna frunto inter helaj falnkoj de vizaĝo kie klare rimarkindas bruneca traokula strio kiu trapasas okulon de tre bruna iriso. La bruna dorso estas tre markita de nigreca strieco. La gorĝo estas blanka, dum la resto de subaj partoj estas el blankecaj al flaveca nuanco. Ĝi estas simila al aliaj samgenraj specioj kaj distingiĝas plej facile pro ties kanto, kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo.

Ĝi troviĝas en Benino, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Mozambiko, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.

Referencoj redakti