Käthe Kollwitz

germana artistino
(Alidirektita el Kathe Kollwitz)

Käthe KOLLWITZ [KEte KOLvic] (naskiĝis la 8-an de julio 1867, mortis la 22-an de aprilo 1945) estis germana grafikistino kaj skulptistino. Ŝi anis ĉe Berlina secesio.

Käthe Kollwitz
Persona informo
Naskonomo Käthe Schmidt
Naskiĝo 8-an de julio 1867 (1867-07-08)
en Kenigsbergo, Orienta Prusio,  Nordgermana Federacio
Morto 22-an de aprilo 1945 (1945-04-22) (77-jaraĝa)
en Moritzburg,  Nazia Germanio
Tombo Zentralfriedhof Friedrichsfelde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Vajmara RespublikoGermana Imperiestra Regno
Alma mater Académie Julian • Art Academy Königsberg
Familio
Frat(in)oj Conrad Schmidt • Lisbeth Stern
Edz(in)o Karl Kollwitz
Infanoj Hans Kollwitz • Peter Kollwitz
Parencoj Maria Matray
Okupo
Okupo gravuristo • desegnisto • litografisto • poster artist • ilustristoskulptisto • aŭtobiografo • dezajnisto • grafikartisto • pentristo • konstrua desegnisto • artisto
Verkoj Woman with Dead Child
Mother with her dead son
vdr
Käthe Kollwitz

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en 1867 en Kenigsbergo. En la jaro 1891 ŝi edziniĝis al la kuracisto Karl Kollwitz kaj transloĝiĝis kun li al Berlino. La paro havis du idojn; unu filo pereis dum la unua mondmilito.

Centra temo de ŝia arto estis la mizero de la grandurba laboristaro. Inspirite de Gerhart Hauptmann, kies dramon Die Weber (La teksistoj) ŝi spektis en la jaro 1893, ŝi kreis sian akvafortan ciklon Ein Weberaufstand (Ribelo de la teksistoj) kun realismaj kaj impresionismaj trajtoj. Pli malfrue ŝian verkaron karakterizas ekspresionismo, ekz. Krieg und Proletariat (Milito kaj proletaro, 1922-1925).

Elstaraj ankaŭ estis ŝiaj afiŝoj, ekz. Helft Russland! (Helpu al Rusio!, 1921) kaj Verhungernde Kinder (Malsatmortantaj infanoj, 1924). En sia malfrua kreado Käthe Kollwitz ofte prezentis la temon patrino kaj infano, ekz. Zwillingsmutter (Patrino de ĝemeloj, 1937).

Pro la socikritika temaro de la artaĵoj Käthe Kollwitz dum la nazia regado ne plu rajtis ekspozicii siajn kreaĵojn en Germanio. La lastajn jarojn de sia vivo ŝi pasigis retiriĝinte en Berlino, Nordhausen kaj Moritzburg apud Dresdeno, kie ŝi en la jaro 1945 mortis.

Muzeoj kaj memorlokoj redakti

La plej granda kolekto troviĝas en la Käthe-Kollwitz-Museum en Kolonjo. Ĝi estis fondita en 1985 de la Kreissparkasse Köln, kiel tutunua Kollwitz-muzeo. Ĝi regule okazigas laŭtemajn ekspoziciojn kiuj montras rilatojn kun aliaj artistoj, ekzemple Goya, Ernst Barlach, Otto Dix, Henry MoorePicasso.

 
Ŝvebanta Anĝelo en la kolonja Antoniterkirche

Ankaŭ en Kolonjo troviĝas:

  • kopio, farita en 1953–59 de Ewald Mataré kun liaj lernantoj Joseph Beuys kaj Erwin Heerich, de la skulptaĵo Trauernden Eltern (La afliktitaj gepratroj) en la preĝeja ruino Alt St. Alban,
  • tomboreliefo por la geedzoj Franz kaj Doris Levy en la juda tombejo Köln-Bocklemünd kaj
  • la "Ŝvebanta Anĝelo" de Ernst Barlach en la Antoniterkirche, kiu montras la vizaĝon de Kollwitz.

La Käthe-Kollwitz-Haus en Moritzburg (apud Dresden) estas la nura aŭtenta memorloko en Germanio. En tiu domo vivis kaj mortis Käthe Kollwitz. En ĝi montriĝas grafikaĵoj, fotoj kaj taglibroj.

En la berlina Neue Wache, la centra germana memorloko por viktimoj de militoj, ekde 1993 troviĝas kopio pligrandigita ĝis 1,6 metroj de la skulptaĵo Mutter mit totem Sohn (patrino kun mortinta filo) de Käthe Kollwitz, ankaŭ nomita Pietà.

 
La Afliktitaj Gepatroj de Käthe Kolwitz en la tombejo de Vladslo

En Koekelare, Belgio, parto de la loka muzeo estas dediĉita al Käthe Kollwitz kaj ŝia skulptaĵo Trauerndes Elternpaar (La afliktitaj gepatroj), memore al ŝia filo Peter. Iniciatinto de la muzeo estis loka instruisto Raf Seys (1928-2012).

Honoroj redakti

Multaj lernejoj en Germanujo nomiĝis por ŝi, ekz. Käthe-Kollwitz-lernejo en Vajmaro.

Literaturo redakti

  • Raf Seys: La afliktitaj gepatroj. Käthe Kollwitz en Flandrio. Tradukis Raymond Wylleman. La Konko, Oostende, 1993. 72 p.

Eksteraj ligiloj redakti