Tomaszów Lubelski

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Komunumo Tomaszów Lubelski)

Tomaszów Lubelski estas urbo en la provinco Lublinio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la distrikto Tomaszów (Lublinio). Fine de 2019 en la urbo loĝis 19 035 personoj. Tradicie de dekkelkaj jaroj en la trian dimanĉon okazas solenaĵoj kun rekonstruo de la bataloj apud Tomaszów dum la dua mondmilito.

Tomaszów Lubelski

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Tomaszów Lubelski (Pollando)
Tomaszów Lubelski (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Tomaszowa Lubelskiego
Provinco Lublinio
Distrikto Distrikto Tomaszowski (Lubelski)
Komunumo Komunumo Tomaszów Lubelski
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1590
Urborajtoj 1621
Koordinatoj 50° 27′ N, 23° 25′ O (mapo)50.4523.416666666667Koordinatoj: 50° 27′ N, 23° 25′ O (mapo)
Areo 13,33 km²
Loĝantaro 20261 (en 2004)
Loĝdenso 1 520 loĝ./km²
Poŝtkodo 22-600
Telefona antaŭkodo 84
Aŭtokodo LTM
TERYT 3060818011
Estro Ryszard Sobczuk
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Lwowska 57
Poŝtkodo de estraro 22-600
Telefono de estraro 84 664-37-40
Fakso de estraro 84 664-22-43
Poŝto de estraro umtomaszow@tomaszow-lubelski.pl
Ĝemelaj urboj (Ukrainio) Kiwerci
Komunuma retejo http://www.tomaszow-lubelski.pl
vdr

Historio redakti

Antaŭ urbiĝo en 1621, agnoskita de la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, vivis ĉ. 400 familioj. Ĉirkaŭ 1630 estis preskaŭ 4 mil loĝantoj kaj kelkaj gildoj. Fine de la 17-a jarcento judoj konsistis ĉ. 50% de loĝantaro. Ili ĉefe okupiĝis pri komerco. En la dua duono de la 18-a jarcento, rezulte de la dispartigoj de Pollando, Tomaszów ektroviĝis en la aŭstra aneksaĵo. En la jaroj 1794–1830 ekzistis tie konata produktejo de fajencoj. Dum Napoleonaj Militoj ektroviĝis en Varsovia Duklando, post Viena kongreso – en Kongresa Pollando. Tiam sub la rusa anekso.

En la 19-a jarcento dum la novembra ribelo kontraŭ la Rusa Imperio formiĝis volontula regimento, kaj dum la januara ribelo estis sidejo de lokaj regopovoj de la insurekcio.

La 20-an de januaro 1863 poloj okupis la strategie gravan urbon. Kvar tagojn poste eniris rusa taĉmento de kolonelo Emanov, kaj la 5-an de februro 1863 masakris la loĝantojn. La 19-an de februaro estis elterigo. La komisiono konstatis morton de 23 personoj, pafmortigitaj, tranĉitj per sabroj, pikitaj per bajonetoj, kelkiuj havis detranĉitajn fingrojn dum rabado de fingroringoj fare de kozakoj. Inter ili estis d-ro Żelkowski, kies korpon la mortigistoj ĵetis al flamanta domo kaj judino, mortinta pro vundoj.

En 1867 Tomaszów iĝis sidejo de distriktaj regopovoj kaj nombris apenaŭ 3614 homoj. En 1890 loĝis jam 7277 personoj.

En la 19-a jarcento ĉi tie estis garnizono de limgardantoj, nombranta fine de la jarcento 400 homoj kaj 300 ĉevaloj.

Dum la germana invado en Pollandon la 20-an de septembro 1939 la tritaga batalo de Tomaszów Lubelski finiĝis - armeoj "Kraków" kaj "Lublin" kapitulacis. Dum la germana okupado de Pollando preskaŭ duono de la loĝantoj estis murdita.

Partneraj urboj redakti