Loránd Eötvös

(Alidirektita el Lóránd Eötvös)

Barono EÖTVÖS Loránd [otvoŝ], internacie ofte ankaŭ konata kiel Roland von Eötvös, (naskiĝis la 27-an de julio 1848 en Pest (urbo), mortis la 8-an de aprilo 1919 en Budapeŝto) estis hungara fizikisto, universitata profesoro.

Loránd Eötvös
Persona informo
Eötvös Loránd
Naskiĝo 27-an de julio 1848 (1848-07-27)
en Buda
Morto 8-an de aprilo 1919 (1919-04-08) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj germanahungara vd
Loĝloko Hungario vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo vd
Memorigilo Loránd Eötvös
Familio
Patro József Eötvös vd
Infanoj Ilona von Eötvös • Rolanda von Eötvös vd
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • universitata instruisto • akademiulo • politikistoinĝenieroinventisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Hermann von HelmholtzGustav Robert Kirchhoff • Leo Königsberger • Robert Bunsen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eötvös-pendolo

Li estis filo de barono József Eötvös, frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo, kaj komencis instrui en 1871 en la peŝta scienca universitato, en 1878 iĝis gvidanto de la Eksperimenta Fizika Instituto de la universitato, en 1891 rektoro. Li agadis dum unu jaro (1894–95) kiel ministro pri religiaj kaj publikinstruaj aferoj, en registaro de Sándor Wekerle. Dum lia ministreco fondiĝis la Eötvös-kolegio. Li estis inter 1889 kaj 1906 prezidanto de la Hungara Scienca Akademio.

Li okupiĝis komence de sia profesia laboro pri la kapilara efiko, kaj en 1886 li skizis la Eötvös-leĝon, kiu priskribas ŝanĝiĝon de surfaca streĉiteco de la fluidoj je temperaturo. Lia nomo iĝis mondkonata pro ekzameno de la Tera gravita kampo. Por mezuri la ŝanĝiĝon de la loka gravita kampo, li ellaboris plurajn sensemajn instrumentojn, el kiu la plej grava estas la Eötvös-pendolo (torda pendolo). Per tiu pendolo, li montris en 1909 samecon de la inercia maso kaj la peza maso per tiu precizeco, ke oni longe ne povis superi tion. Tiu fakto ludis gravan rolon en la ĝenerala relativeca teorio de Albert Einstein. Al lia nomo estas ligata la t.n. Eötvös-efiko, kiu pruvis rotacion de la Tero per nova metodo.

Lian nomon portis longtempe la universitato ELTE, en Budapeŝto.

La tordeca pendolo redakti

Lia ĉefa verko, malkovro, inventaĵo estis la t.n. tordeca pendolo (Eötvös-pendolo), per kiu li serĉis gravitajn anomaliojn. Tiu pendolo estas fakte variaĵo de la antaŭa invento, la tordeca risorto.

Por mezuri la efekton de gravito, Eötvös disvolvis aparaton, kiu similis vektopesilo, sed kun pezetoj anstataŭ kaseroloj ambaŭflanke de la horizontala stango. La aparato staris sur turnanta stando kiu povus esti rotaciita egale. Dum ĝi estas turnata, la brako kiu turniĝas okcidente iĝas pli peza, kaj la brako kiu turnas orienten fariĝas pli malpeza, kaj la pesilo malekvilibriĝas. Se la ciklotempo estas egala al la osciladotempo, la bastono komencas oscili pli kaj pli.

Eötvös uzis en la gravitaj mezuroj du tordecajn pendolojn. Ĉe la unua, sur la tordebla drato pendis horizontala stango, sur kies ambaŭ finoj estis alfiksitaj platenopezaĵoj, t.e. en la sama alto (kurba variometro). Ĉe la dua formo, sur la horizontata stango estis fiksita unufine platenopezaĵo, sed aliflanke pendis la platenopezaĵo je maldika drato, t.e. la pezoj ne estis en la sama alto (horizontala variometro, la vera Eötvös-pendolo).

La pendolo estas sentema instrumento por mezuri la densecon de bazaj rokaj tavoloj. La instrumento mezuras ne nur la direkton de gravito, sed ankaŭ la ŝanĝon de gravito en la horizontala ebeno. La instrumento ankaŭ determinas la distribuadon de masoj en la terkrusto. Ĝi estas grava instrumento por geodezio kaj geofiziko, kiu studas la fizikajn ecojn de la Tero. Ĝi estas uzata por esplori minejojn kaj ankaŭ por serĉi mineralojn, kiel petrolo, karbo kaj ercoj. La pendolo neniam estis patentita, sed post pruvo de ĝia taŭgeco kaj precizeco, kaj post multaj vizitoj de eksterlandaj sciencistoj al Hungario, kelkaj instrumentoj estos eksportitaj tra la mondo kaj iuj el la plej riĉaj naftejoj en Usono estis malkovritaj per ĝi. La pendolo estis uzita por fidinda kaj preciza pruvo de la egaleco inter la inercia maso kaj la gravita maso. Pruvo de tiu egaleco poste estis uzita fare de Albert Einstein por verkado de la ĝenerala relativeco.

Jen kiel Eötvös priskribis ĝian ekvilibron: "Rekta kaj simpla bastono estas la ilo, kiun mi uzis, kun speciala ŝarĝo ĉe ĝiaj finoj kaj ŝlosita en metala sako, por ke ĝi ne estu ĝenita de aeraj movadoj aŭ intermite de la malvarmo aŭ varmo. Ĉiu maso aplikas sian dominan efikon sur bastono de proksime kaj de malproksime, sed la drato, sur kiu ĝi pendas, rezistas kaj tordas kaj disvolvas reziston al ĉi tiu forto, kaj donas per tordado eblon mezuri la fortojn agantaj sur ĝi. Simile al la Tordometro de la Kulomba leĝo sed en stranga maniero, jen ĉio. Ĝi estas same kiel la fluto de Hamleto, vi nur devas ludi ĝin, kaj same kiel muzikisto povas fari agrablajn melodiojn el ĝi, tiel ke fizikisto povas eltiri sian belecon, ne malpli, kaj povas legi la plej subtilan ŝanĝoj. Tiel ni povas rigardi en la profundon de la terkrusto, kiun niaj okuloj ne povas penetri, nek bori, nek atingi."

Principo de la horizontala variometro redakti

Se la gravito efikanta je la du pezoj diversas, tiam la stango turniĝas en la horizontala ebeno kaj la pendita platena drato tordiĝas. La elasteco de la tordita drato povas returni la stangon en la originalan staton. La stango tiel ripozas tie, kie la kontraŭefikaj fortoj egaligas unu al alian. Ĝi estis fermita en skatolo por eviti la eksterajn efikojn (ekz. vento).

La esenco de la efekto de gravito estas ke en referencsistemoj moviĝantaj orienten kaj okcidenten sur la Tero (ekz. veturiloj, ŝipoj) eblas mezuri la ŝajnan gravitan kampan forton unu de la alia. Ĉar la Tero rotacias de okcidento al oriento, korpo moviĝanta orienten sur la Tersurfaco estas submetita al pli granda centrifuga forto ol unu moviĝanta okcidenten. Kiel rezulto, la pezo de la korpo moviĝanta orienten malpliiĝas kaj la pezo de la korpo moviĝanta okcidenten pliiĝas.

Lia gravita variometro ricevis premion en la Pariza monda ekspozicio (1900), laŭ la resumo de lia verko Étude sur les surfaces de niveau et la variation de la pesanteur et de la force magnétique. Paris, 1900.

.

Vidu ankaŭ redakti