Leonora DUARTE (bap. la 28-an de julio 16101678?) estis belga flandra komponisto kaj muzikisto, naskiĝinta en Antverpeno. Ŝi apartenis al riĉa portugala-Juda familio kiu estis converso, signifanta ke ili ekstere agis kiel katolikoj dum sekrete daŭriganta ilian Judan kredojn kaj praktikojn.

Leonora Duarte

Sep Sinfonioj por kvin violoj (paĝo 33 el la manuskripto Oxford, Kristo Preĝeja Altlernejo, Mus. Ms. 429)
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1610 (1610-07-28)
en Antverpeno
Morto 1-an de januaro 1678 (1678-01-01) (67-jaraĝa)
en Antverpeno
Ŝtataneco Hispana Nederlando
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Sinfonia à5, No.1 Decimi toni, Oxford. Christ College, Mus.Ms.429 (ca.1625-1650)


Sinfonia à5, No.2 de Duodesimi toni, Oxford. Christ College, Mus.Ms.429 (ca.1625-1650)


Sinfonia à5, No.3 Primi toni, Oxford. Christ College, Mus.Ms.429 (ca.1625-1650)


Sinfonia à5, No.4, Seconda Parte, Oxford. Christ College, Mus.Ms.429 (ca.1625-1650)


Sinfonia à5, No.5 Secondi toni, Oxford. Christ College, Mus.Ms.429 (ca.1625-1650)


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.

Vivo redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 38 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Ŝia juda prafamilio elmigris el Portugalio en la frua 16-a jarcento por eviti la Inkvizicion. Ekzilita en Antverpeno, la familio sukcese integriĝis en certaj aspektoj de la komerca mondo.

Siaflanke la gepatroj de Leonora, Gaspar Duarte kaj Catharina Rodrigues sukcese kreskigis sian riĉaĵon en la komerco de juveloj, diamantoj kaj artaĵoj.

La gepatroj de Leonora estis aktivaj muzikŝatantoj, kion ili transdonis al siaj gefiloj dotante al ili tian edukadon kaj emon. La muzika agado de Leonora malkaŝas sciojn pri multaj instrumentoj, kiuj inkluzivis violonon, aldviolonon, klavicenon kaj liuton. Krome ŝi estis speciale kapabla por kantado kaj komponado de muzikaj pecoj, kio montras rimarkindan talenton, precipe se estis la rezulto de amatora ŝatokupo.

El la ses gefiloj de la paro, almenaŭ Leonora, ŝia fratino Francisca kaj ŝia frato Diego, estis konataj kiel talentaj muzikistoj. Al ili aldoniĝis la escepta voĉo de la onklino Francisca, kiun la nederlanda poeto Pieter Corneliszoon Hooft ne hezitis nomi la ‘pariza najtingalo’. Ili sukcesis fari hejman orkestron de liutoj, gambovjoloj, virginalo kaj klaviceno. Ĉi tiu lasta klavara instrumento estis majstre ludita de la patro.

La familia loĝejo situis en la centro de Antverpeno, sur la ĉefa arterio de la urbo. Ĝi estiĝis fokuso de muzika agado en la urbo kaj elstara arta centro. La angla vojaĝanto John Evelyn priskribis muzikan vesperon ĉe la familio Duarte, kiel renkontopunkto por artistoj, ‘vigligita de la muziko de la filinoj’. William Swann nomis ilin ‘muzikema familio’ kaj ilian hejmon sur Meir-Strato, la Parnaso de Antverpeno.

La sperto de hejma muzika agado permesis al Leonora Duarte frekventi la socian diplomation en la pli vasta kunteksto de kultura interŝanĝo en Antverpeno. Tio ampleksis ne nur al kultura, sed ankaŭ al religia, etna kaj ĝenra integriĝo. La Duarte familio ofte frekventis kaj korespondis kun la kultura elito de Eŭropo, kiel atestis leteroj de Gaspar Duarte kaj lia filo Diego al pluraj artistoj, verkistoj, diplomatoj kaj personecoj el Nederlando, Anglio, Francio, ktp

Inter la vizitantoj al tiuj vesperoj elstaras Constantijn Huygens (1596-1687) unu el la ĉefaj klasikaj poetoj de la nederlanda ora epoko, kiu dividis kun Duarte sian intereson pri muziko, scienco kaj literaturo.

Leonora komponis serion de sep abstraktaj fantazioj (unu el ili en du partoj) por ensemblo de kvin aldviolonoj, verkitaj en la malfrua Renesanca stilo, kiujn ŝi nomis ‘Abstraktaj Simfonioj’.

La eleganteco de la komponaĵoj de Leonora sugestas, ke ŝi ricevis muzikajn lecionojn de altnivela muzikisto, kiu instruis ŝin en muzika komponado. Oni supozas ke tiu povus esti la anglo John Bull, kiu loĝis en Antverpeno ekde 1615. La biblioteko de Christ Church College de Oksfordo konservas kopion de la partituroj produktitaj de profesia skribisto. La titoloj de tiuj partituroj estas manskribitaj de la patro de Leonora.

Leonora Duarte estis la sola konata virino, kiu verkis por aldviolono en la 17-a jarcento, kaj ankaŭ eble la plej frukonata juda muzikistino. Ŝiaj pecoj ne nur estas maloftaj, sed ankaŭ por la bonŝanco de la interpretisto kaj de la aŭskultantoj, la verkoj montras esceptan talenton por komponado, intensan personecon kaj senton de kvieteco kaj sinesplorado.

Eksteraj ligoj redakti