Miloš Lukáš

(Alidirektita el Miloš LUKÁŠ)

Miloš LUKÁŠ (naskiĝis la 15‑an de septembro 1897 en Jilemnice; mortis la 26‑an de aprilo 1976 en Hradec Králové) estis ĉeĥoslovaka gimnazia profesoro de klasikaj lingvoj, filologo, memlerna poligloto (35 lingvoj) kaj majstra tradukanto. Finstudinte klasikan filologion ĉe Universitato de Karolo en Prago, li instruis ĉe gimanzioj en Jilemnice, Hradec Králové (Bohemio) kaj Trnava (Slovakio).

Miloš Lukáš

Miloš Lukáš 50-jara
Persona informo
Naskiĝo 15‑an de septembro 1897
en Jilemnice, Bohemio,
Aŭstrio-Hungario
Morto 26‑an de aprilo 1976
en Hradec Králové,
Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo esperantistopedagogoverkistotradukisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1907
vdr

Mallonge idisto, li iĝis adepto de Esperanto en 1907, estis delegito de UEA dum jardekoj, de 1918 dumviva membro de UEA, Esperanto-klubestro en Trnava (1934–1936), honora membro de la EK en Hradec Králové (1947), ekzamena komisiito de EAĈSR, honora profesoro de Cattedra Italiana di Esperanto en Bolonjo (1919). Li gvidis kursojn de Esperanto kaj prelegis pri ĝi. En jaroj 1949–1951 kiel komisiito por Esperanto en la Ministerio por Informoj kaj Klerigo li traduke kaj redakte laboris por oficiala periodaĵoj Esperanto-Servo kaj preparadis (ofte eĉ mem prezentis) informaron por la ĉiutaga Esperanto-dissendo de Ĉeĥoslovaka Radio. Kalocsay aprezis lian poezian traduk-arton per sia 32‑a rondelo en Rimportretoj en 1931. Li kunlaboris al pluraj revuoj, ekzemple Literatura Mondo. Komence de sia Esperanta kariero li uzis la pseŭdonimon Vaneso.

Li esperantigis pli ol 160 ĉeĥajn kaj 15 slovakajn poemojn (i. a. du malnov-ĉeĥajn el la 14‑a jarcento, Fablo pri Vulpo kaj Kruĉo, Stalisto kaj Studento) preskaŭ 100 ĉeĥajn kaj 4 slovakajn prozaĵojn, krome poemojn el sanskrito, la helena kaj greka, prozaĵojn el la rusa, supra soraba kaj albana; ĉeĥigis poemojn de Baghy, Berin, Kalocsay, Schwartz kaj ĉiujn poemojn de Zamenhof, poemojn grekajn kaj estonajn (i.a. Kalevipoeg de Kreutzwald), prozaĵojn el latino, la latva, rusa, ukraina, franca, germana, sveda, hungara kaj precipe la estona; slovakigis ĉeĥajn latin-lernolibrojn kaj estonajn prozaĵojn kaj eposon Kalevipoeg. Originale li verkis ĉeĥe, slovake kaj esperante.

Li estas aŭtoro de multaj Esperantaj tradukoj el la ĉeĥa, ekzemple en la Ĉeĥoslovaka Antologio, de la teatraĵo Nokto en Karlův Týn de Vrchlický, prezentita en la Vinohrady-Teatro por la XIII‑a UK kaj aperinta libroforme. Laŭ plejparte manuskripta esperantigo de novelaro Muta barikado (Němá barikáda, 1946) de Drda aperis tradukoj japana (1952) kaj ĉina (1956).

En lia brila interpreto
Poemoj ĉeĥaj elokventas.
Trasento, formo, rimo-meto
Pri vers-genio dokumentas.
(Kalocsay-Rimportretoj)

Bibliografio redakti