Pakto Ribbentrop-Molotov

pakto de neŭtraleco inter Nazia Germanio kaj Sovetio en 1939
(Alidirektita el Pakto Molotov-Ribbentrop)

La Pakto Ribbentrop-Molotov (ruse Договор о ненападении между Германией и Советским Союзом, Traktato pri neagreso inter Germanio kaj Soveta Unio, germane Deutsch-sowjetischer Nichtangriffspakt (german-sovetunia pakto pri neagreso) estis subskribita la 23-an de aŭgusto 1939 en Moskvo (Sovetunio). La ministroj pri eksteraj aferoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov interkonsentis pri reciproka neagreso kaj ekonomia kunlaboro. Grava estis sekreta aldona protokolo, laŭ kiu la du potencoj dividis Orientan Eŭropon inter si. Laŭ ĝi Pollando devus esti dividita inter Nazia Germanio kaj Sovetunio sur linio de riveroj San, Vistulo kaj Narew.

La sekreta protokolo de la pakto de la 23-a de aŭgusto 1939 kun la subskriboj de Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov. La teksto en la germana

Historia fono redakti

 
Neville Chamberlain salutas Hitleron. 1938.

Faŝisma reĝimo de Mussolini en Italio kaj naziisma reĝimo de Adolf Hitler en Germanio malkaŝe sin preparis al agreso en Eŭropo kaj ekster ĝi. En 1936 Italio atakis Etiopion kaj Ligo de Nacioj kondamnis tion, sed Britio plu liveris al ĝi armilojn. Kiam faŝistoj ekribelis kontraŭ la respublikana registaro en Hispanio, ili ricevis subtenon de Germanio kaj Italio, inkluzive militan, dum aliaj eŭropaj landoj ignoris tion. Agreso de ilia aliancano Japanio kontraŭ Ĉinio en 1937 ankaŭ restis senpuna. Anekso de Aŭstrio en 1938 fare de Germanio estigis nur diplomatajn protestojn, kio montris ke la nazioj povas agadi en Eŭropo libere kaj senĝene[1].

La 29-an de septembro 1938 en Munkeno estis subskribita interkonsento inter Britio, Francio, Germanio kaj Italio, aprobita de la Konsilio de la Ligo de Nacioj, surbaze de kiu estis likvidita Ĉeĥoslovakio. Sovetia ministro pri eksteraj rilatoj Maksim Litvinov en sia parolado nomis konduton de Britio kaj Francio "kapitulaco", kiu povas havi "nekalkuleblajn kaj katastrofajn sekvojn" kaj postulis urĝe okazigi en ParizoLondono kunvenon de armeaj fakuloj de la tri landoj. La propono estis rifuzita de la brita Foreign Office kun la argumento, ke ĝi havus nur "malmultan utilon", ĉar ĝi povus nur "tutcerte provoki Germanion"[1].

La dispartigon de Ĉeĥoslovakio kune kun la nazioj aktive partoprenis Pollando. La 20-an de septembro 1938 pola ambasadoro en Germanio Józef Lipski informis la polan ministron pri eksteraj aferoj Józef Beck pri promesoj de Hitler: “...Kaze se inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio la afero transformiĝos je konflikto pro la polaj interesoj en Cieszyn, Reich estos ĉe la nia [pola] flanko”. Adolf Hitler sugestis, ke la komenco de la pola aktivado “okazu... nur post okupo fare de la germanoj de la Sudeta montaro”. Registraĵo de konversacio de germana ambasadoro en Varsovio Hans-Adolf von Moltke kaj Józef Beck la 1-an de oktobro 1938 tekstas: “...S-ro Beck... esprimis grandan dankemon pro lojala traktado de la polaj interesoj en la Munkena konferenco, kaj ankaŭ pro sincereco de la rilatoj dum la ĉeĥa konflikto. La registaro kaj socio [de Pollando] komplete estimas la pozicion de la Führer kaj Reichskanzler”. Sovetunio petis de Pollando tralasi sovetiajn trupojn por defendi Ĉeĥoslovakion, sed ĉiuj postuloj estis rifuzitaj. Józef Beck la 19-an de septembro 1938 rekte skribis pri tio al Józef Lipski antaŭ lia renkontiĝo kun Hitler: “...Dum la antaŭa jaro la pola registaro kvar fojojn rifuzis proponon aliĝi al internacia enmiksiĝo por defendi Ĉeĥoslovakion”[1].

Lastaj provoj starigi komunan kontraŭfaŝisman defendon inter Francio, Britio kaj Sovetunio fiaskis. Stalin prezentis siajn kondiĉojn: povi okupacii la baltajn ŝtatojn kaj Besarabion, kaj militan konvencion antaŭ ajna politika interkonsento, postuloj jam formulitaj en la proponita plano de Litvinov la 17-an de aprilo[2]. Sed brita milita misio, veninta al Moskvo en aŭgusto 1939 ricevis instrukcion, laŭ kiu la delegacio devis “intertrakti tre malrapide” kaj memori ke “la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando ne pretas preni je si detale priskribitajn sindevigojn, kiuj povos limigi nian liberecon de agoj ĉe iuj ajn cirkonstancoj”. Post tio gvidantoj de Sovetunio komprenis ke milito en Eŭropo estas neevitebla kaj proksima, kaj ke en tiu milito ĝi sola kontraŭstaros Nazian Germanion sen ajna subteno flanke de Britio kaj Francio[1].

Henry Kissinger en sia klasika verko "Diplomatio" detale priskribis kiel Hitlero klopodis akiri interkonsenton kun Sovetunio kaj fine cedis al ĉiuj postuloj de Stalin, kiu penis prepari Sovetunion al milito kontraŭ Germanio, kiun li esperis eviti aŭ almenaŭ prokrasti. Hitlero, planinta ataki Pollandon la 26-an de aŭgusto, nervoziĝis kaj pro tio cedis[3].

 
 Stalin gajnis marĉandon danke al tio, ke li konservis sovetian ludmonon ĝis la lasta momento. Kialo konsistis en tio ke Hitlero tute evidente estis preta proponi al li senpage tion, kio en iu ajn unio kun Britio aŭ Francio li povus ricevi nur post sangoverŝa milito kontraŭ Germanio. 
— Henry Kissinger, Diplomatio

Subskribo kaj realigo redakti

 
La renkontiĝo de Jozefo Stalin kun Joachim von Ribbentrop en Moskvo la 23-an de aŭgusto 1939.
 
La divido de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio laŭ la pakto Ribbentrop-Molotov de la 23-a de aŭgusto 1939.
 
La efektiva divido de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio laŭ pakto de la 28-a de septembro 1939.
 
Planitaj kaj efektivigitaj landlimaj ŝanĝoj de la Pakto.

Post tio Sovetunio subskribis la Traktaton pri neagreso kun Germanio por eviti danĝeron de militado je du frontoj — kontraŭ Germanio en okcidento kaj kontraŭ Japanio en oriento, kie jam okazis intensa batalado ĉe rivero Halhin Gol. La pakto proklamis rezignon pri la konflikto inter la du landoj kaj ankaŭ neŭtralan sintenon en la okazo ke unu el la du subskribintaj landoj estus atakita de tria partio. La flankoj promesis ne koncentri fortojn kiuj estus "rekte aŭ nerekte direktitaj kontraŭ la alia flanko."

Punkto 2 de la Sekreta Protokolo ĉe la Kontrakto pri neagreso inter Germanio kaj USSR de la 23-a de aŭgusto 1939, tekstis, ke kaze de teritorio-politika rearanĝo de areoj, konsistigantaj la Polan ŝtaton, limo de sferoj de interesoj de la du landoj devos “proksimume iri laŭ linio de riveroj Narevo, Vistulo kaj Sano". Tio estis regionoj kun plejparte ukraina kaj belorusa loĝantaro, sed ankaŭ historiaj polaj teroj en interriverejo de Bugo kaj Vistulo. Tiuj protokoloj ankaŭ limigis la influkampojn de Nazia Germanio kaj Sovetunio en la landoj situantaj inter ili (Skandinavio, baltaj landoj, Pollando, Rumanio, Finnlando).

La 1-a de septembro 1939 Germanio invadis Pollandon kaj Sovetunio mobilizis siajn trupojn. La 3-an, Francio kaj Britio deklaris militon kontraŭ Germanio, sed faris neniujn militagojn sin limiginte je deklaroj. Germanio persiste kaj plurfoje alvokis Sovetunion aliĝi al la militado. Tamen la sovetia gvidantaro ignoris tiujn alvokojn kaj nur kiam iĝis definitive klare, ke Britio kaj Francio ne planas helpi al sia aliancano, kaj Wehrmacht kapablas rapide okupi la tutan Pollandon kaj eniri al la limoj de Sovetunio, kelkdek kilometrojn for de Minsko, ĉefurbo de Belorusa SSR, la 17-an de septembro la Ruĝa Armeo eniris en la tiel nomatajn Orientajn Limregionojn (nun — partoj de la teritorioj de Belorusio, Ukrainio kaj Litovio). La pola armeo kolapsis post kelkaj tagoj. Efektiva renkontiĝo de la sovetiaj kaj germanaj trupoj okazis iom pli oriente de la priskribitaj en la sekreta protokolo limoj — ne laŭ Vistulo, sed proksimume laŭ la tiel nomata Curzon-linio, (kiu en 1919 estis rekomendita de la Triopa Entento kiel la orienta limo de Pollando).

 
Subskribo de la pakto: Vjaĉeslav Molotov (sidanta), malantaŭ li Joachim von Ribbentrop, apude en hela uniformo Jozefo Stalin

Post tio Germanio proponis registri la novan status quo-n. La 28-an de septembro 1939 en Moskvo Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov subskribis la Traktaton pri amikeco kaj limo inter Sovetunio kaj Germanio, kaj ankaŭ sekretan protokolon pri la ŝanĝo de la ŝtata limo, kia estis agnoskita la demarkacia linio, kie de facto staris la du armeoj. Sovetio tiam sukcesis interkonsentigi aligon de Litovio al sia influzono.

Sekretaj aldonoj al la dua pakto antaŭvidis ankaŭ kunlaboron inter gestapo kaj NKVD por kontraŭbatali polajn sendependigajn organizaĵojn: Ambaŭ flankoj ne toleros sur siaj teritorioj ajnan polan propagandon, kiu koncernas teritoriojn de la dua flanko. Ili sufokigos sur siaj teritorioj ĉiujn ĝermojn de tia propagando kaj reciproke informiĝos rilate al adekvataj rimedoj tiucele. Tio iĝis fundamento por reciproka kunlaboro de polico kaj sekurecaj fortoj de ambaŭ okupantoj kaj realiĝis en kvar ĉi-temaj Konferencoj de Gestapo-NKVD, kiuj okazis en la jaroj 1939–1941 en Bresto, Przemyśl, Zakopane kaj Krakovo.

Per tiu ĉi traktato, la Gestapo ankaŭ entreprenis liveri al la NKVD rusajn elmigrrintojn (eks-membrojn de la Blanka movado) trovitajn en germana zono kaj postulatajn de Sovetunio. Interŝanĝe, Sovetunio liveris al Germanio multajn germanajn kaj aŭstrajn kontraŭfaŝismajn rifuĝintojn loĝintajn en Sovetunio (kiel la germana aŭtoro kaj ĵurnalisto Margarete Buber-Neumann kaj la aŭstra komunisto Franz Koritschoner).

La pakto ebligis al la Tria Regno reenlandigi diviziojn, aparte kirasajn, direkte al la okcidenta fronto, sen timi sovetian atakon el oriento. En majo 1940 Germanio invadis Francion kadre de fulmomilito. La ekonomiaj interŝanĝoj inter Sovetunio kaj Nazia Germanio estis tre gravaj post la pakto, kiu ebligis al Berlino amasigi rezervojn de krudmaterialoj, kiujn ĝia industrio kaj ĝia armeo ege bezonis por daŭre funkcii[4]. Sovetunio siaflanke prokrastis la militon kaj ricevis de Germanujo grandan kvanton da armiloj, maŝinoj, ekipaĵoj, kies vendo estis senescepte rifuzita de Britio kaj de Francio.

La 22-an de junio 1941 Germanio rompis la pakton atakinte Sovetunion.

Jura kaj morala pritaksoj redakti

Ĝis 1989, Sovetunio neis la ekzistadon de la sekretaj protokoloj. Ilin kaj ĝiajn celojn ĝi agnoskis kadre de la Perestrojko kaj Glasnost[5]. La 24-an de decembro 1989 estis aprobita la ordono de la Supera Konsilio de USSR, kiu oficiale kondamnis la sekretajn protokolojn kiel “akton de persona potenco”, neniel spegulantan “volon de la sovetia popolo, kiu ne respondecas pri tiu ĉi komploto”.
La originala dokumento estas publikigita de la registaro de Rusio en 1992.

Bibliografio redakti

  • Sławomir Dębski, Między Berlinem a Moskwą. Stosunki niemiecko-sowieckie 1939-1941 (Inter Berlin kaj Moskvo. Germanaj-sovetaj rilatoj 1939-1941), Polski Instytut Spraw Międzynarodowych, Warszawa 2007, dua korektita eldono, ISBN 978-83-89607-08-9
  • Marek Kornat, Polska 1939 roku wobec paktu Ribbentrop-Mołotow. Problem zbliżenia niemiecko-sowieckiego w polityce zagranicznej II Rzeczypospolitej (Pollando 1939 kontraŭ la pakto Ribbentrop-Molotov. Problemo de germana-soveta pliproksimiĝo en eksterlana politiko de la Dua Pola respubliko), Pola Instituto de Internaciaj Aferoj, Warszawa 2002 , ISBN 83-915767-2-8;

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Gabriel Gorodetsky (01-10-2018) Fatala alianco-ludo en la Eŭropo de 1938 (esperante). Le Monde diplomatique. Arkivita el la originalo je 28-10-2020.
  2. Michael Jabara Carley, 1939 : The alliance that never was and the coming of world war II, p. 211.
  3. Encyclopædia Britannica, « International relations ».
  4. Edward E. Ericson, Feeding the German Eagle : Soviet Economic Aid to Nazi Germany, 1933–1941, Greenwood Publishing Group, 1999 (ISBN 0-275-96337-3)
  5. Valérii Voldine, « Над пропастью во лжи Arkivigite je 2014-01-15 per la retarkivo Wayback Machine » arkivo, Совершенно секретно, marto 1999.