Reșița

urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Reșița Română)

Reșița [reŝica] (hungare: Resicabánya reŝicabanja, germane: Reschitz, ĉeĥe Rešice) estas urbo en Rumanio sudoriente de Timișoara. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Caraș-Severin kaj situas en la valo de la rivero Bârzava. Administre apartenas al ĝi Câlnic, Cuptoare-Secu, Doman, Moniom, Țerova. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 58 393 loĝantoj sur areo de 197,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 295 loĝantoj/km².

Reșița · Resicabánya · Reschitz · Rešice
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Distrikto Caraș-Severin
Komunumo Distrikto Caraș-Severin
Hist. regiono Banato
Poŝtkodo 320011–320236
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58 393  (2021) [+]
Loĝdenso 295 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 18′ N, 21° 53′ O (mapo)45.321.890277777778Koordinatoj: 45° 18′ N, 21° 53′ O (mapo) [+]
Alto 208 m [+]
Areo 197,65 km² (19 765 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Reșița · Resicabánya · Reschitz · Rešice (Rumanio)
Reșița · Resicabánya · Reschitz · Rešice (Rumanio)
DEC
Reșița · Resicabánya · Reschitz · Rešice
Reșița · Resicabánya · Reschitz · Rešice
Situo de Reșița · Resicabánya · Reschitz · Rešice

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reșița [+]
vdr

Loĝantaro redakti

En 2007 Reșița havis 84.678 loĝantojn. En 1910 ĝi havis 17.384 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj), en 1992 92.516 (rumanoj, germanoj, 4 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 58 393 loĝantoj.

Historio redakti

Ĝia unua mencio skriba estas en 1569. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó-Szörény). Ĝi formiĝis per la unuiĝo de Reșița Montană kaj Reșița Română en 1911. Inter 1887 kaj 1940 aperis ĉi tie la germanlingva gazeto Reschitzaer Zeitung.

Industria strukturo redakti

Reșița estas grava industriurbo. En 1771 laŭ ordono de Maria Tereza de Aŭstrio ekestis la unuaj instalaĵoj pri metal-prilaborado.

En la 19-a jarcento ekestis fabriko de lokomotivoj, sub la nomo StEG (Staats-Eisenbahn-Gesellschaft) kaj poste UDR (Uzinele și Domeniile Reșița). Ĝi produktis lokomotivojn de 1872 ĝis 1930. Ankoraŭ ĝis 1960 vaporaj lokomotivoj estis produktataj en Reșița. La unua de 1872 estas ankoraŭ videbla en fervoja muzeo tiea.

Firmao C.S.R. (Combinatul Siderurgic Reșița), nun SC TMK Reșița SA, produktas ŝtalon. La ŝtalo, el kiu konsistas la Ejfelturo, grandparte estis produktita en Reșița.

En 1945 komenciĝis la produktado de aŭtomobilo nomata Malaxa, sed ĉar la produktad-maŝinoj estis forprenitaj al Sovetunio, necesis ĉesigi la produktadon.

En 1963 oni konstruis material-telferon, kiu transportis karbon el minejo al la ŝtalproduktejo aliflanke de la valo. La telfero estas ĉ. 500 metrojn longa kaj portata de ses pilieroj. Ĝi funkciis ĝis 1992 kaj estas konsiderata rekonilo de la urbo.

 
La urbodomo de Reșița
 
Tramo en Reșița

Trafiko redakti

La urbo posedas du fervojajn staciojn (Reșița Sud kaj Reșița Nord). La trajnoj trafikas al Caransebeș, parte ĝis Timișoara. La plej proksima flughaveno estas same en Caransebeș, sed tiu de Timișoara estas multe pli signifa.

De 1988 ĝis 2012 ekzistis dutraka normalŝpura trama linio. Krome funkcias pluraj enurbaj aŭtobusaj linioj.

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti