Romuald Spasowski (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1921, mortis la 9-an de aŭgusto 1995 en Oakton (Virginio), Usono) – pola diplomato, plurfoja ambasadoro de Pola Popola Respubliko. Filo de marksista filozofo.

Romuald Spasowski
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1920 (1920-08-20)
en Varsovio
Morto 11-an de aŭgusto 1995 (1995-08-11) (74-jaraĝa)
en Oakton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj polaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Profesio
Okupo diplomatopublikigistohistoriistoministro pri eksteraj aferoj vd
Laborkampo opinia ĵurnalismo • historiopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La patro transdonis al sia filo komunistan konvinkon, tial dum la dua mondmilito li membriĝis al Pola Laborista Partio. Post fino de la milito finis politik-edukajn kursojn kaj iĝis ĉefo de Pola Militista Misio pri Esploro de Germanaj Militkrimoj. Almennaŭ de 1951 kunlaboris kun pola kontraŭspionejo.

En 1947 elektis diplomation. Li estis konsulo en Duseldorfo, la unua sekretario de pola ambasado en Londono kaj deputito en Bonaero. En la jaroj 1955-1961 estis ambasadoro en Vaŝingtono, poste en Barato, Nepalo, Singapuro kaj Srilanko. De 1972 estis vicministro pri eksteraj aferoj.

Dum restado en Barato (de majo 1967) en 1970 mortis lia filo en neklaraj cirkonstancoj.

Decembre 1977 la duan fojon iĝis ambasadoro en Vaŝingtono, kie malkaŝe estis prousona. Decembre 1980 kun la edzino sekrete vojaĝis al Vatikano, kie renkontiĝis kun pola papo Johano Paŭlo la 2-a. La 19-an de decembro 1981, post anonco de la milita stato en Pollando petis politikan azilon. Li estis unu el du polaj ambasadoroj, krom Zdzisław Rurarz el Tokio, kiuj kondamnis la militjuron kaj petis azilon. Li transdonis al usonanoj diversajn informojn pri sekurigo kaj ĉifrado en pola ambasadejo. Malofte servis ankaŭ kiel spertulo pri polaj aferoj. Li vivtenis sin pere de lekcioj. Dufoje ricevis honoran doktorecon.

Forlaso de Romuald Spasowski de la diplomatejo estis agnoskita kiel perfido. La 4-an de oktobro 1982 estis kontumace kondamnita al mortpuno, forigo de publikaj rajtoj por ĉiam kaj perdo de havaĵo. La 30-an de oktobro 1985 Ŝtata Konsilio malhavigis al li polan civitanecon. Li estis senkulpigita nur la 25-an de novembro 1990, kaj en 1993 rericevis la polan civitanecon. Neniam tamen revenis al Pollando. En 1985 baptiĝis kiel katoliko. Mortis pro kancero. Surtombe subskribiĝis kiel Francis Romuald Spasowski.

Kun sia edzino Wanda havis filinon Maria kaj filon Władysław.

Dokumentaj filmoj redakti

  • 2003 – Kariera i sumienie (Kariero kaj konscienco), scenaro kaj reĝisorado: Wincenty Ronisz
  • 2009 – Ambasador Spasowski (Ambasadoro Spasowski), scenaro: Robert Kaczmarek, Tadeusz Śmiarowski, reĝisorado: Tadeusz Śmiarowski

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Adam Chmielecki, Uciekinier z obozu (Fuĝinto de Orienta Bloko), "Wprost" de la 9-a de novembro 2008, n-ro 45, p. 98-99.